Enkomputiligis Don HARLOW

Virino de la vojoj

de Ronald Macdonald DOUGLAS

elskotigis William AULD

aperis en Norda Prismo, 58/1, paĝoj 49-52


Li nomiĝis Drummond, kaj li estis allogaspekta ĝentilema speco de persono, inter tridek kaj tridekkvinjara, kun krispaj haroj kaj zorge tondita peco da liphararo; kaj tio estis proksimume ĉio, kion oni sciis pri li en la regiono.

Li estis alveninta la distrikton el Dio-scias-kie antaŭ tri jaroj je la unua de aŭgusto.

La dometo, kiun li luprenis, nomiĝas Droĥit, pro la malnova rompiĝinta ponto, kiu traarkas la apudan rivereton; kaj tiu nomo, kiel multaj aliaj nomoj en la landlima regiono, ĝuste pruvas, ke la gaela iam estis parolata tra la tuta Skotlando -- kiel en la montaro, tiel ankaŭ en la malaltaĵo.

Droĥit troviĝas ne pli ol kvindek metrojn for de la ŝoseo, kiu kondukas suden el Edinburgo ĝis Carter Bar ĉe la angla landlimo. Ĝi situas proksimume unu kilometron ekster la vilaĝo, kaj estas verŝajne, kvar kilometrojn malproksime de Ankrum -- kaj tio, ĉu ne, estas alia brava gaela nomo.

Droĥit staris neokupita dum longa tempo antaŭ ol Drummond luprenis ĝin; kaj unu, post lia foriro, ŝajnas, ke ĝi staros neokupita poreterne.

Ĝi estas sufiĉe senvalora posedaĵo: malnova ŝtonkonstruita dometo kun griza ardeza tegmento kaj duo de fenestretoj. Al ĝi apartenas proksimume unu akreo da grundo kaj du-tri kadukaj kromkonstruaĵoj, kaj jen ĉio.

Drummond havis bovinon -- kvankam Dio scias, kion li faris pri la lakto -- kaj duon da porkoj, kaj tie ĉirkaŭvagis eble dekduo da velkvostaj kokinoj. Oni facile konstatis, ke tiu homo ne scias, kion faras, kaj ke al tia vivo li ne estis kutimiĝinta. La kamionisto, kiu transportis liajn posedaĵojn de la stacidomo en S-ta Boswells ĉe lia alveno, diris, ke la homo havas bonkvalitajn posedaĵojn -- eĉ ne malmultajn: libroŝrankojn, kaj belan kverklignan tablon, kaj taŭgajn seĝojn kaj liton; kaj pezajn skatolojn da libroj, kaj valizojn kun multaj fremdaj etikedoj. La homo estis misteraĵo; kaj li montriĝis al la najbaroj, impertinentulo krome; sed post kelka tempo li prudente foriris.

Li vivis sola; almenaŭ, li vivis sola dum la unuaj du jaroj, pli-malpli -- kaj tiam komenciĝis la impertinentaĵo -- ĉar subite, malpli ol unu semajnon post la granda ŝtormo pasintjara, oni rimarkis virinon sur la parcelo -- altan, bravaspektan virinon, efektive, sed malmodestan sentaŭgulinon. Kaj ŝi loĝis kun li ĝis ili forlasis kune la lokon, kaj neniu scias, kien ili iris, aŭ kie ili nun estas.

Ŝi venis iun tagon en la vilaĝan butikon, aplomba kiel la vivo mem, por aĉeti kelkajn aferojn, kaj ŝi asertis, ke ŝi estas Sinjorino Drummond, kaj ke ŝi loĝas ĉe Droĥit.

Konsterna estis tiu impertinenteco, ĉar ŝi venis en tiun saman butikon, en la vespero de la ŝtormo; almozpetante; kaj poste, per la tripenco, kiun ŝi ricevis de Maljuna Bonŝanca Oliver, ŝi sidis en la apuda taverno Craw kun duonlitro da biero, ekde, duono post la sepa ĝis la naŭa horo, je kiu horo Georgo forpelis ŝin. Pluvegis tiam, kaj blovis vento sufiĉe forta por renversi onin, sed kian alternativon havis Georgo? -- la naŭa horo estas la naŭa horo, kaj la leĝo estas la leĝo; kaj, finfine, oni facile konstatis, ke ŝi estas nur virino de la vojoj, speco de cigano, kiu kutimiĝis al la vetero kaj similaĵo. Tamen Georgo estas bonkora junulo, kaj li donis al ŝi buterpanon kun fromaĝo, kaj sespencon, kaj montris al ŝi la ĝustan vojon.

Kaj jen ŝi estis, post kelkaj tagoj, loĝanta ĉe Droĥit, kaj impertinente diranta, ke ŝi estas la edzino de tiu homo. Kompreneble, loĝante tie, ŝi ne povis fari alie, ĉar ĉiu bone scias, ke en la dometo troviĝas nur unu ĉambro, kiu estas kuirejo kaj litoĉambro kaj ĉio kune.

Estis facile konstati, kio estis okazinta: ŝi forlasis la tavernon de Georgo Craw je la naŭa, kaj ekiris laŭ la edinburga ŝoseo. Ŝi certe vidis la lumon de la dometo, kiam ŝi proksimiĝis al Droĥit, kaj aliris por almozpeti, kaj la homo akceptis ŝin en la domon. Sendube la junulo estis sufiĉe soleca, kaj ŝin ĝojigis la ŝirmado -- tia virino ne havus skrupulojn iri al fremdulo por ricevi liton en tia nokto. Sed Drummond estus devinta forsendi ŝin frumatene, antaŭ ol oni ion rimarkus. Tio ne estus estinta tiel malbona; sed restadi tie, kaj veni inter decajn altmoralajn homojn kun tia galimatia preteksto, estis senhonte; kaj kulpis li same tiel, kiel ŝi.

Kiel ili sin aranĝis en tiu unua nokto, aŭ kio precize okazis, neniu povis scii, kompreneble, sed ĉiu povis diveni. Kaj vere, ŝi estis bravaspekta virino ...

Sed jen la vero, kaj jen estas kiel ĝi efektiviĝis:

Ekstere la ŝtormo blovadis, kaj la pluvo, kiu la tutan tagon neniam ĉesis, klakadis kontraŭ la fenestrovitrojn, minacante preskaŭ frakasi ilin. Sed en la dometo Droĥit ĉio estis sufiĉe varmkomforta. En la kameno saltis kaj muĝis granda fajro el karboj kaj verdaĵo, ĵetante sian varmon kaj sian flagrantan lumon ĝis ĉiu angulo kaj niĉo de la unika ĉambrego.

La fera kaldrono, pendigita super la flamoj, komencis boli kaj kraĉi. Jim Drummond flankentiris ĝin kaj puŝis pli proksimen al la fajro la kuvegon plenan de akvo. De sub la lito li tiris longan stanan bankuvon.

Bolvarman banon kun mustardo li nepre bezonis post lia pli frua malsekiĝo pro eliro por prizorgi la kokinojn kaj la du porkojn. La lakto ricevita de la bovino staris en blanka emajlita sitelo apud unu el la du fenestroj. Li intencis trinki litron da ĝi, varman, antaŭ la enlitiĝo, miksitan kun iom da viskio; la restaĵon ricevos morgaŭ la porkoj kiam Judi estos havinta sian porcion. Judi kuŝis sur la tapiŝo antaŭ la fajro.

"Diabla nokto, Judi," li diris, "kaj Dio gardu ĉiujn kompatindulojn, kiuj troviĝas ekstere en ĝi."

La hundino palpebrumis kaj skuis la voston; al ŝi estis egale, ĉar ŝi meme ne havis zorgojn.

"Ek, do: Movu vin!" Li flankenpuŝis la hundinon, tirante la stanan bankuvon antaŭ la fajron. La hundino saltis sur seĝon.

La viro trovis viŝtukon kaj sapon.

Li komencis senvestigi sin, antaŭ ol verŝi la akvon el la kaldrono kaj la kuvego. Li ĝuste volis forpuŝi la ŝelkon de-sur la ŝultroj, kiam la hundino rigidiĝis, kaj desaltis. Ŝiaj oreloj staris, kaj ŝia vosto estis rigida. Poste ŝi subbojis kaj komencis snufi apud la pordo.

La viro ĉirkaŭrigardis kaj aŭskultis. Ŝajnis al li, ke tra la bruo de la ŝtormo aŭdiĝas frapado. La hundino saltis malantaŭen kaj ekbojis.

"Kiu diable estas?" murmuris la viro, duone al si, kaj duone al la hundino, kiu daŭrigis la bojadon kaj grumbladon.

"Silentu!" li ordonis, kaj poste, laŭte, tra la pordo, li vokis: "Kiu estas?"

Voĉo ŝajnis respondi, sed pro la hundino kaj la bruo de pluvo kaj vento la viro povis malmulte aŭdi. Li turnis la ŝlosilegon en la seruro kaj tiris la riglilon. La vento puŝegis malfermita la pordon, kaj pluvo enbloviĝis.

Sur la ŝojlo staris virino -- virino tramalseka kaj de la vento batvenkita. Ŝi levis la vizaĝon kaj palpebrumis pro la lumo, dum la akvo verŝiĝis malsupren de la rando de ŝia ĉapelo kaj ŝiaj nigraj haroj malseke ĉirkaublovis ŝiajn okulojn.

"Bona Dio!" Drummond rigardadis la kompatindan vidaĵon antaŭ li, kadritan en la enirejo.

"Jen, eniru." Li batfermis la pordon kaj riglis ĝin kontraŭ la ŝtormo. La virino staris senmova tute apud la pordo.

"Ek, apud la fajron. Ĉielo!"

Li forŝovis la bankuvon kaj tiris antaŭen seĝon. La hundino, trankviligita per la sinteno de la mastro, ŝteliris apud la virinon por leki ŝian malvarman malrigidan manon.

Drummond alportis glason duonplenan de viskio. Li plenigis ĝin per bolanta akvo. Li transdonis la glason al la virino.

"Jen, glutu tion!" li ordonis kaj prenis la malsekegan ĉapelon, kiun ŝi demetis.

Ŝi glutetis iom de la viskio kun akvo kaj poste redonis al li la glason; sed li devigis ŝin repreni ĝin kaj trinki pli ol la duonon.

Vaporo komencis leviĝi de la malsekaj vestaĵoj. La viro diris, ke ŝi demetu ilin. Ŝi rifuzis; sed dum ili disputis, li povis konstati, ke ne la modesto malemigas ŝin, sed io alia. Finfine ŝi ekmoviĝis, kiam li diris al ŝi, ke ŝi ne povas sidi en malsekaj vestaĵoj la tutan nokton, aŭ se ŝi tion faros, li havos la zorgojn kaj elspezojn de ŝia entombigo.

Ŝi rigardis lin kun la muta petego de besto en la okuloj; poste ŝi forturnis sin. Estis bone, troviĝi interne, for de la vento kaj la pluvo; estis bone, sidi apud fajro; eatis bone esti ordonita de viro. Ŝi jam sentis sin pli taŭga kaj pli forta.

"Bone," ŝi diris subite, kaj leviĝis. Li ne faris la hipokritan ŝajnigon de sinforturno.

Ŝi alridetis lin -- per stranga kurba rideteto, en kiu estis nenio lasciva.

Ŝi komencis malbutonumi la mizere maldikan kaj malsekegan jakon, kiu ĝis tiam estis butonumita ĝis la kolo. Post la dua butono, li konstatis, ke ŝi portas neniun subvestaĵon. Ŝi daŭrigis la malbutonumadon de la jako; poste, malrapide, ŝi demetis ĝin. Ŝi portis nenion super la jupo: de la zono supren ŝi estis nuda, kaj ŝia haŭto glimbrilis pro la pluvo kiu estis trabatinta al si vojon tra la la mizera materialo.

Ŝi forturnis la kapon.

"Jen kial," ŝi flustris.

Li donis al ŝi viŝtukon, kaj sekigis la supran duonon de la korpo. Poste ŝi staris senmova, sed la viro nenion diris. Ŝi fingrumis la zonon de la jupo.

"Ĉu jes? Ĉu mi devas?" ŝi demandis, kompatinde.

Li komprenis ŝin. Li fingromontris al la ankoraŭ leviĝanta vaporo, kaj insistis:

"Kompreneble. Vi devas."

Ŝi malagrafis, kaj tirmalfermis la faldaĵon: la jupo, peza pro la akvo falis ĉirkaŭ la piedojn. Ŝi surhavis nenion alian krom la ĉifitaj ŝtrumpoj kaj kadukaj ŝuoj.

Poste, subite, ŝi falis sur la seĝon. Ŝi kurbiĝis antaŭen kun la vizaĝo alpremita sur la manplatojn, kaj ŝi ploris.

La viro karesis ŝian ŝultron. Ne sciante, kion diri li metis la viŝtukon sur ŝiajn genuojn, sed ŝi ne moviĝis, kvankam ŝiaj kruroj estis malsekaj kiel estis antaŭe la korpo.

Li denove altiris la bankuvon, kaj plenigis ĝin el la kaldrono kaj la kuvego; poste li malvarmetigis ĝin per malvarma akvo el sitelo. Li malplenigis mustardpakaĵon en la bankuvon, kaj kirlis la akvon per la mano.

"Eniru," li petegis, sed la virino daŭre ploris mallaŭte en siajn kurbitajn manojn.

La viro rigardis ŝin, poste falis sur siajn genuojn. Li prenis la viŝtukon kaj frotsekigis ŝiajn femurojn. Ŝi permesis tion, klinante sin malantaŭen, sed ankoraŭ kovrante siajn okulojn.

Milde li derulis kaj formetis ŝiajn ŝiritajn kaj kotmakulitajn ŝtrumpojn. Ŝiaj piedoj, kiuj iam estis belaj, estis kontuzitaj kaj gratvunditaj kaj ruĝaj. Fadeneto de sango fluis de longa grataĵo sur ŝia piedosupro.

Li levis ŝiajn piedojn, alpuŝis la bankuvon, kaj metis ŝiajn piedojn en la akvon. Li lavis ŝiajn krurojn; kaj kiam tio estis farita, li stariĝis, kaj levis ŝin per unu movo de sur la seĝo kaj mallevis ŝin kuntiriĝintan en la bankuvon. Pri tio ŝi ridis dumplore. Li lavis ŝian dorson, tenante grandajn spongoplenojn da akvo kontraŭ ŝiaj belformaj ŝultroj, lasante deflui la varman akvon.

Poste li diris, ke ŝi ekstaru kaj helpis ŝin leviĝi. Ŝi staris en la bankuvo, kun la korpo vaporanta pro la varmo de la fajro, kiel estis vaporintaj ŝiaj vestaĵoj. Li sekigis ŝin, varmigante la viŝtukojn antaŭ la fajro, kaj ŝi ĝoje permesis liajn prizorgojn.

Li formetis la kusenon, kiun ŝia korpo estis makulinta kaj malsekiginta, metante alian sur ĝian lokon. Li devigis ŝin sidiĝi kun la piedoj ankoraŭ en la akvo; poste li levis unu post unu la piedojn kaj milde sekigis ilin, atentante pri la kontuzoj kaj vundetoj. Li stariĝis, kaj formetis la bankuvon.

Pro ĉio ŝi dankis lin, sed li nur gruntis, kaj ŝi scivolis, ĉu li estas kolera. Ŝi sentis sin kvazaŭ infaneto; kaj, kiel infano, duone timis, ĝis li revenis kaj, ridetante al ŝi, proponis sian piĵamon. Ŝi rifuzis ĝin, dirante, ke ŝi jam kaŭzis sufiĉe da ĝenoj, kaj ke li mem bezonos ĝin. Ŝi asertis, ke ŝi sentas sin mirinde varma, kaj, ĉar li jam vidis ŝin, ankoraŭ rigardas ŝin, eĉ banis kaj viŝis ŝin, ne multe gravas.

Li faligis apud ŝin la piĵamon sen plua diskuto, kaj formoviĝis por pretigi la vespermanĝon. Li plenigis per lakto kuirpoteton. Kiam li revenis por meti ĝin sur la fajron, ŝi ankoraŭ estis nuda, kaj karesis la hundinon.

"Kiel ŝi nomiĝas?" ŝi demandis.

Li sciigis ŝin, kaj poste komencis pretigi la tablon.

Kiam li finis, kaj prenis la lakton de sur la fajro, li denove diris, ke ŝi surmetu la piĵamon, dirante, ke ŝi bezonas ĝin por dormi ĉiuokaze.

Je tio, ŝi levis la okulojn, kaj demandis, kie kaj kiel li dormos. Li diris: sur la brakseĝo kaj plenvestite: Kiam ŝi protestis, dirante ke ŝi ne povus ĝis tiu grado ĝeni lin, kaj ke ŝi ne forprenos al li liton, kaj ke tio ne estus taŭga, li demandis ŝin preskaŭ krude:

"Nu, do, kie vi intencas dormi?"

Ŝi sciigis lin senhezite: "Kun vi. Se vi permesas. Vi ne timas. ĉu?" ŝi demandis.

Li ridis, kaj ĵetis la piĵamon kontraŭ ŝin.

"Surmetu ĝin," li diris. "Mi havas puran molan ĉemizon, kiu sufiĉos por mi."

Konstatante la vanecon de plua argumentado, kaj sciante cetere, ke ŝi tamen bonvenigos la kovriĝon, ŝi surmetis ja jakon kaj poste metis siajn longajn belajn krurojn en la pantalonon.

"Ĝi konvenas"; ŝi provis ridi; "mi apenaŭ estas malpli alta ol vi."

Li alportis broson kaj kombilon, kaj donis al ŝi spegulon. Ŝi danke ridetis.

"Ŝajnas, ke mi eĉ havas iom da razpudro -- talko -- ie," li diris, kaj ekserĉis en tirkesto.

Li alportis la pudron kaj ankaŭ pecon da vato, klarigante, ke tio estas lia plejeblo tiurilate.

Ĉio ŝajnis al ŝi mirinda, kaj ŝi tion diris. Ŝi suspiris, kaj li rigardis ŝin sed diris nenion. Ŝi scivolis, kie tio finiĝos, kaj kio okazos matene.

Post la vespermanĝo, dum kiu ili apenaŭ parolis, li montris al la lito.

"Certe vi estas laca?" li sugestis.

Ŝi diris, ke ne, kvankam en tiu tago ŝi estis marŝinta preskaŭ dudek kilometrojn, ĉar la pasintan nokton ŝi dormis plenaere sur la montetoj Cheviot.

Ŝi alproksimiĝis al la lito. Li estis malsuprenfaldinta la kovrilojn.

Sur kiu flanko mi kuŝu?" ŝi demandis kviete kaj duontimeme.

"Kie ajn. Laŭplaĉe."

Ŝi rampis ĝis la malantaŭa flanko.

Li donis al la hundino kelkaj viandpecojn kaj iom da lakto; kaj poste, starante apud la fajro, li senvestigis sin. De sur la lito ŝi rigardis lin, kiel li estis rigardinta ŝin.

Post kelkaj minutoj li kuŝiĝis apud la virino. Li lasis inter ili iom da spaco, kaj kuŝis surdorse, rigardanta la flagrantan fajrolumon kiu lumis sur la traba plafono. Ekstere la ŝtormo daŭre muĝis.

Dumlonge ili kuŝis senmovaj. Poste ŝi ekmoviĝis kaj, senintence, ŝiaj piedoj ektuŝis liajn. Subite li sentis ŝian manon serĉanta lian. Li ekkaptis ĝin, kaj turnis sin al ŝi, kaj rimarkis en ŝiaj okuloj glimbrilajn larmojn; kaj tute subite ŝi jetis sin al li, kaj ŝi plorsingultis kvazaŭ rompiĝus ŝia koro: kaj ankaŭ li preskaŭ eklarmis, kaj liaj brakoj ĉirkaŭvolvis ŝin -- tenante ŝin, kvazaŭ li neniam ŝin maltenos.

Kaj dum la plorsingultoj ŝi ĝemis: "Dio! Ho Dio!"

Kaj li flustris al ŝi frazerojn; kaj pro la emocio aŭdiĝis skotaj akcentoj kaj skotaj esprimoj, kaj gaelaj vortoj de lia norda juneco:

"A Mhàiri a ghraidh, mo chridhe! Tha mo chridhe làn! Mia Maria, virino, edzino, pro kio vi forlasis min? Kaj kie vi estadis?"