Enkomputiligis Don HARLOW

La okuloj de l' viro

de Hjalmar GULLBERG

elsvedigis Magda CARLSSON

aperis en Norda Prismo, 58/1, p. 14


H. Gullberg reprezentas poezion, en kiu la iluzia kaj la ĉiutaga kontrastiĝas en majstraj poemoj, ofte kun religia subtono. (Nask. 1898.)

Malsupren turnitaj
estas viraj okuloj
en deklivoj vitaj,
de l' sun' rostitaj --
kiel blue malhelaj,
pezaj vinberoj,
teron fidelaj.

Malsupren turnitaj
estas viraj okuloj
en la ermitaj
skribohoroj,
post lensoj helpemaj,
pro literamaso
dolorplenaj.

Malsupren turnitaj
estas viraj okuloj
al okuloj ekscitaj
en la amnokto,
sur lit' de pasio,
dum li sin dronigas
en sia virino.

Supren turnitaj
estas viraj okuloj;
solan fojon, hezitaj,
streĉe larĝegaj,
por krevi fine
antaŭ la kaŝo
ĉerkosine.