Enkomputiligis Don HARLOW

Arto sur la tablo

aperis en Norda Prismo, 58/2, paĝoj 109-111


Vi verŝajne memoras el via lerneja tempo, ke antaŭ proksimume 250 jaroj en Germanujo -- anstataŭ la serĉita oro - porcelano estis eltrovata de alĥemiisto. Porcelano estas, nu kiel antaŭe, io juvela, kies aĉeto preskaŭ egalas al kulta ceremonio, kiam pri altvaloraj ekzempleroj temas. La dekoroj ja aliiĝis laŭ la gusto de la jardekoj, sed apud ili -- pli trafe ni diru super ili -- ekzistas kreaĵoj supertempaj, kiuj ornamas loĝejon de la pasinta jarcento same tiel, kiel hejmon de nia generacio nuna. Tio veras ne nur pri plastikaĵoj de konataj skulptistoj, sed ankaŭ pri la ĉiutaga porcelano sur via manĝotablo. Por la elektado de tiaj objektoj fakospertaj personoj, lertaj kaj certaj pri stiloj, volonte helpas vin en la fakvendejoj.

La porcelanfabrikoj en Bayrischer Wald, en Fichtelgebirge, en Oberpfalz, (regionoj bavaraj), en München-Nymphenburg kaj Ludwigsburg liveradas siajn varojn -- la altgrade artismajn same kiel tiujn por ĉiutaga uzado -- al ĉiuj special-vendejoj de la grandurboj, kie vi eble serĉas viajn tipojn. Vi tie trovas vere altvaloran vazaron kun la ŝatataj ĉasoscenoj, kiajn oni vidas sur malnovaj gobelenoj aŭ sur anglaj gravuraĵoj, vi trovas rokoko-idiliojn en la stilo de Watteau, sed ankaŭ simplajn kaj samtempe belformajn servicojn kun mallarĝa ora borderaĵo, konvenajn por ĉiu loĝoĉambro. Kaj pensu pri Meissen, la fama malnova fabriko!

Ceramikajn vazojn oni sendube elpensis unuacele por ke oni hejme enmetu ion, do eble florojn. La serio ampleksas ĉiujn grandojn, de la eta vazeto por modesta beleta kalendulo ĝis la metroaltaj potoj por heliantoj aŭ gracilaj spadikoj de kano. Sur tiu vasta kampo precipe la artmetiistoj de la Saar kaj en la "Kannebäckerland", (regiono inter Limburg, Westerwald kaj Marburg), formis artisme-ĉarmajn kreaĵojn, kiuj aparte taŭĝas kiel vojaĝmemoraĵo kaj posedas fortan memorvaloron.

Pri artmetiaĵoj estas same kiel pri amatino. Oni aŭ geedziĝas kun ŝi, aŭ iutage satas pri ŝi. En kazo de "edzeco", t. e. kora rilato al la akiraĵo, oni dumvive ĝojos pri porcelana vazo aŭ ceramika telero -- alikaze oni diskrete helpos ĝin al baldaŭa fino, se oni sukcesas silentigi skrupulojn. En preskaŭ ĉiu eŭropa aŭ amerika familio ekzistas tia "vazo terura", kiun iu bonvolinta onklino iam donacis al la familio, kaj kiun nur pieco ankoraŭ lasas vivadi, ĝis en la kvara aŭ kvina generacio iu senkulpa infano forviŝegas ĝin de la tablo, tiel ke ĝi fine, frakasiĝas.

Rimarkigo de l' tradukinto:
Dekoroj (unua paĝo, sesa tekstlinio): La oficiala vorto dekoracio ŝajnas al mi tro vastsenca. Mi preferus "dekoro" kvankam ĝi ne estas oficiala. Mi substantivigis ĝin el la neoficiala verbo dekor (ac) i (en Plena Vortaro kaj en Butin-Sommer), kaj ĝi povas esti rigardata kiel rekta esperantigo de la fakesprima Dekor, miaopinie internacie uzata kaj tial permesita laŭ § 15 de la Fundamenta Gramatiko de Zamenhof.

<em>Ĝardenist-infanoj. (Porcelano. Kun la permeso de Staatliche Porzellan-Manufaktur, Meissen.)</em> <em>von Ullman: Meditante. (La foton disponigis: Porzellan-Manufaktur, Meissen.)</em>
Ĝardenist-infanoj.
(Porcelano. Kun la permeso de
Staatliche Porzellan-Manufaktur,
Meissen.)
von Ullman: Meditante.
(La foton disponigis:
Porzellan-Manufaktur, Meissen.)
<em>J. J. Kändler: Ŝafistgrupo. (La foton afable disponigis Staatliche Porzellan-Manufaktur, Meissen.)</em> <em>Stuick: La komedianto (Porzellan-Manufaktur, Meissen.)</em>
J. J. Kändler: Ŝafistgrupo.
(La foton afable disponigis Staatliche
Porzellan-Manufaktur, Meissen.)
Stuick: La komedianto
(Porzellan-Manufaktur, Meissen.)