Enkomputiligis Don HARLOW

Bestolingvo

de Raoul FRANCÉ

elsvedigis N. G.

aperis en Norda Prismo, 58/2, paĝoj 86-88


R. Francé estas ligita laŭ la nomo al Francujo, laŭ la infanjaroj al Hungarujo kaj laŭ siaj kariero kaj lingvo al Germanujo, kie liaj biologiaj studoj, prezentitaj en literatura formo, popularigis lian nomon. La suba artikolo estas el lia verko "Lebenswunder der Tierwelt".

La ne-junaj legantoj certe memoras la grandan sensacion antaŭ la unua mondmilito ĉirkaŭ ĉevalo, nomata "saĝa Hans", kaj ĉirkaŭ la "parolanta hundo". Oni parolis ĉie pri tiuj ĉi bestoj, sed poste montriĝis, ke la ĉevalo, kiu kapablis literumi kaj elkalkuli kvadratradikojn, tute simple estis tre lerte dresita, kaj ĉio krom tio estis plejparte granda blufo. Kaj la parolanta hundo estis unika kuriozaĵo, kiu cetere dividis la sorton de ĉiu mortendulo.

En si mem ja ne estas iel raraj la bestoj, kiuj "parolas", t. e. imitas homlingvon. Papagoj, korvoj kaj turdoj jam ĝojigis sennombrajn bestamantojn per tio, ke ili lernis longajn frazojn -- kelkfoje ĝis 300 vortoj. Almenaŭ la konata papagdresisto Russ garantias por tio. Sed ĉio ĉi ne estas bestlingvo, nur lerta dresado. Jam la granda filozofo Leibniz (1646-1716) rakontas pri hundo el la Zeitz-regiono, kiu sciis 30 vortojn. K. C. Schreiber, la bestpsikologo el Vieno, prezentis antaŭ iom da tempo dogon, apartenantan al studento. Ĝi lernis elparoli unue sian nomon, Ariel, kaj kelke da aliaj simplaj vortoj, kiel "soifo", "biero", "silentium", "osto", "jes" kaj "ne", sed nur kiel respondojn al iuj vortoj, kiujn oni diris al ĝi antaŭ ol ĝi ricevis manĝon. Ĉe katekspozicioj vekis la virkato "Peter Alupka" grandan sensacion per tio, ke ĝi povis "paroli" kaj "kanti". Sed ankaŭ tio estis rezulto nur de lerta dreso.

Troviĝas multe da bestoj, kaj certe ankaŭ troviĝis multaj. Estas pruvite, ke la spinuloj havas proksimume same konstruitan gorĝsupron, sed estas dirita nenio pri la pensoj de la bestoj kaj ilia lingvo. Multe da bestoj donas sonon, eĉ la "muta" fiŝo ne estas tute muta. Ekzistas fiŝoj, kiuj ekĝemas kaj gruntas. La birdkanto ĉiam ĝuigas la homojn, dum la rankvakado kaj la senfina klaĉoklaĉado de la anseroj kaj anasoj efikas ĝene. Kaj la kanto de la cikadoj povas furiozigi iun. Studinte iom pli zorgeme la "kanton" de la cikadoj oni konkludis ke ĝi ne estas io alia ol esprimo de vivĝojo aŭ io simila, sen intenca enhavo. Sed nur la lioj kantas, la ŝioj estas mutaj, kaj tial la greka poeto Ksenarĥos el Rhodos honoris ilin per la jenaj vortoj: "Ho, vi cikadoj feliĉas, havante nur inojn tutmutajn!" Despli babilemaj estas la cikadsinjoroj. Fabre sidis foje dum 12 horoj kaj aŭskultis la senfinan kanton de unusola cikado, poste li ne povis sidi pli longe, sed la cikado daŭrigis. Kial? Ĝi ja havis nenian utilon el sia kanto. "En la grupo sidas ambaŭ seksoj unu apud la alia. Oni ne sidas kutime dum pluraj tagoj por voki iun, kiun por diri tiel oni havas ĉe tuŝproksimo por la kubuto" skribas Fabre, "kaj mi vidis neniam proksimiĝi ŝion, eĉ ne kiam la orkestra bruo estis maksimuma."

Estas same pri la kanto de la griloj, pri la kvakado de la ranoj, klaĉklaĉado de la anasoj kaj la koncerto de la bleksimioj. Ĉiuj estas nur efektsonoj, ne lingvo.

Lingvo estas esprimilo inter du individuoj. Laŭ tiu mezurilo iĝas la cetere tiom babilema bestmondo sufiĉe muta kaj senkapabla. T. e. tiel ni opiniis antaŭ kelkaj jaroj! Nun ni vidas la aferon alia.

Oni asertas, ke la papagoj jen kaj jen povas uzi prudente sian vorttrezoron. La antaŭe nomita Russ asertas, ke ekzistis inter ili lingvoartisto, kiun ĝia fiera mastro ekspoziciis. Tie ĝi sidis tamen silenta dum la tuta tempo. Kiam la elreviĝinta posedanto reprenis ĝin hejmen, subite kaj neatendite ĝi diris: "Lora ne parolis". Nu, ne estas certe, ke la papago vere intencis diri tion. Estas pli verŝajne, ke Lora lernis la frazon de sia posedanto, kaj nur pro pura hazardo uzis ĝin "prudente".

Dume estas absolute certe, ke la bestoj, kiuj staras plej proksime al ni, la hundoj, katoj kaj simioj, havas siajn specialajn sonojn por deziro, timo, sindono kaj kolero. Ke la homsimio gibono ĉe la Sunda Insularo mem komponas iaspecajn kantojn, tion konfirmas ĉiuj, kiuj havis okazon iam studi tiujn bestojn en sia medio. Germana zoologo, Selenka priskribas la kanton jene: "Kelkaj maljunaj virbestoj komencas la ĥorkanton per kelkaj profundaj, sonorilsimilaj tonoj. Poste enmiksiĝas la inbestoj kaj la junaj bestoj kun tintante alta jubilkrio, sekvata de brua, trilanta ridego, kiu iom post iom sordiniĝas al pli trankvila tonaro."

La amerika simiesploristo Garner estis komence ride mokita, sed fine oni tamen devis konsideri lin en pli serioza maniero. Li distingas inter 8 diversspecaj sonoj, kiuj konstante revenas en decidaj situacioj, Heinroth asertas ion similan ĉe anseroj, Schneider ĉe anasoj, von Unruh ĉe la ĉevaloj ktp. Bastian Schmid tre zorge studis la katlingvon, kaj li asertas, ke troviĝas 5-7 nuancoj en la miaŭado de la kato, esprimo por malsukceso, deziro, malplaĉo, doloro, amo. Ĉe la hirundoj oni rimarkis 5 respondantajn "vortojn". Ilia trilado estas amkanto, sed ni konas ankaŭ signalon, kiun ili kutimas doni en la aero, kaj kiu estas certe esprimo de la ĝojo. Kiam la gepatroj flugas el la nesto, ili vokas "kvitvittevitt", kaj kiam la idoj ricevis la manĝaĵon en la bekon, ili krias "ait". "Bivist" estas avertsignalo. Granda danĝero esprimiĝas per "devihlik", mortangoro per "ceĉ".

Ne mankas do esprimrimedoj. La senkondiĉaj afektsonoj iĝis definitivaj esprimoj -- ili formis iaspecajn "vortojn".

Multe pli surprizaj ol tiuj ĉi relative simplaj vortoj, estas la "lingvo" de la formikoj kaj abeloj. Om ekkomprenis ĝin post multaj konformaj esploroj.

Ĉiu, kiu volas oferi kelke da horoj por studi la formikojn en la naturo, povas baldaŭ certiĝi, ke ili kompreniĝas iel inter si. Iu formiko klopodas tra la musko, trovas sukerpecon, tien metitan. Ĝi esploras longe la pecon, kaj tuj kiam ĝi klare komprenis, kio tio estas kaj klarigis al si, ke sola ĝi ne povos ĝin treni hejmen, venigas siajn kamaradojn. Ĝi kuras vojen, haltigas siajn kamaradojn, renkontatajn survoje. Rigardu atente, kion ĝi faras! Per siaj etaj antenoj ĝi frapas tamburkirle sur la frunton de la kamarado. Kaj poste sekvas tuta "interparolo" helpe de tamburkirloj, ĉar la formikoj estas tre zorgemaj. La alia formiko dumtempe lasas sin konvinki, kaj trotas al la sukerpeco. Post 5 minutoj estas ses formikoj tie, 10 minutojn poste 20, du horojn poste malaperas la sukerpeco. La formikoj "signas" cetere la vojon de la sukerpeco al la formikejo per la lokigo de "flarsignoj" laŭ kunvenoj interspacoj. La alvokitaj formikoj povas tiel sekvi la vojon al la sukerpeco. La flarorgano de la formikoj estas ankaŭ en la antenoj.

Antaŭ la eksplodo de formikmilito inter diversaj komunumoj, la batalistoj kutimas unue insulti unu la alian per la antenoj.

Ĉe la abeloj la afero estas iom alia. Oni jam delonge sciis, ke la abeloj donas malsimilajn sonojn ĉe diversaj okazoj. Ĉiu abelisto povas distingi inter la agrabla susurado de la abeloj, kiu montras, ke la abeloj estas kontentaj kaj okupitaj pri sia kutima laboro, kaj aliflanke inter la "hurlo" kiu avertas ke ili volas svarmi. Li ankaŭ rekonas la ĝemsusuron de la junaj reĝinoj, kaj la furiozan sonon de la rivaloj. Ĉio ĉi tamen estas nur afekcia esprimo, sed antaŭ kelkaj jaroj atentigis von Frisch, la zoologo el Munkeno, ke troviĝas vera abelolingvo, per kiu la abeloj povas interkompreniĝi.

Tio estas iaspeca danclingvo, kombinita per flarimpreso.

Abelo venas al la abelujo kun la novaĵo, ke la tilioj floras. Ĝi kunhavas la karakterizan odoron de la tilioj. Sed nun temas pri tio, ke ĝi atentigu la kamaradojn pri la afero. La granda kaj gaja novaĵo per ia maniero iĝos antaŭdancita per definitivaj movoj kaj la aliaj abeloj faras same, ĝis ili ĉiuj ekflugas al la tilio.

Precize kiel la formikoj ankaŭ la abeloj povas lokigi odorsignojn, kiujn ili rekonos poste.