Enkomputiligis Don HARLOW |
Neĝvojo blanka jen alvale gvidas, briletas tie fenestreto sola -- kvieta voj' -- senhoma kaj izola: tintilsonore sled' laŭ ĝi ne glitas. Ĉe l' fin' pordego blanka. Min incitas kaj tente logas ĝi: per paŝ' nevola mi tie ofte vagas senkonsola, kaj dum ĉi ir' malgaje mi meditas. Pordego blanka, sur neĝblanka ter', dum nokto blanka -- venis la stelar', sur volbon vian klinas sin la luno -- vi nin disigas de la mortosfer'. Ĉi-flanke mi. Ĉu baldaŭ per fanfar' min oni vokos al la blanka lumo? ... |