Enkomputiligis Don HARLOW

Bonvivanto?

de J. C. WELLS

aperis en Norda Prismo, 58/2, p. 128


P. Thorsen en sia recenzo pri "La floroj de l' Malbono" demandas se bonvivanto, kial ne tutmondo?

Permesu al mi respondi:

Mallonge, ĉar bonvivanto ne signifas bona vivanto, sed bone vivanto. Pli teĥnike, ĉar bonvivanto analizendas kiel la participa substantivo pluformita de la kunmetaĵo bonvivi, kiun laŭ la ĝenerale akceptita sistemo de Kalocsay (LSF p. 12, regulo 2, c, i,) oni analizas (bone vivi). Aliflanke tutmondo ne estas pluformita de verbo. Ĝi estas malĝuste sintezita, ĉar ĝin oni povas analizi nur kiel krudan adjektivigon de flankelemento (tuta mondo). (LSF pĝ. 14).

Tamen, pro la fakto, ke tut, kelk, kaj mult estas ofte preskaŭ numeraloj, oni povas pravigi ilian senfinaĵan uzon en la poezio. Sed ili restu apartaj vortoj, kaj ne estu kunmetitaj.