Enkomputiligis Don HARLOW |
La "Dediĉo" de Goethe enkondukas la unuan parton de lia ĉefverko "Faŭsto", kiu aperis en la Esp. traduko de N. Bartelmes (eld. S. Ziegler, München-Pasing, 1949.)
Vi formoj ŝancelemaj realvenas, montrintaj frue sin al vidmalklaro. Ĉu mi unufoje vin reteni penas? Ĉu revas ĝin ankoraŭ korsentaro? Vi alpremiĝas, vi min ĉirkaŭprenas! Ha, vin inspiras nebulaĵa maro; tra mia koro muĝas junulvarmo de l' sorĉa spir' el via truda svarmo. Leviĝas karaj ombroj el la fendo, kun vi la bildoj de feliĉaj tagoj; simile al forsona pralegendo aperas amikec' kaj am-imagoj; freŝiĝas la dolor', ripetas plendo la vivon de labirintaj vagoj. La bonajn nomas, kiuj min forlasis, trompitaj de l' feliĉ' tro frue pasis. Ne aŭdas kantojn la sekvantajn koroj, al kiuj ni prezentis la unuajn: forkuris rond' amika, belaj horoj, estingis tempa, ha! resonojn fruajn. Al nekonatoj ĝemas miaj ploroj. Ne vekas laŭd' ilia sentojn ĝuajn, kaj kisajn ajn ĝojigas miaj kantoj, malkune ili vagas, se vivantoj. Sopir' min kaptas longe dekutima al tiu spiritara sfer' trankvila. En akordar' svingiĝas dubesprima la flustra kant', al Eolharp' simila. Larm' sekvas larmojn, tremas kord' anima; severa kor' sin sentas mildebrila; Havato mia for malproksimiĝas, kaj kio malaperis, realiĝas. |