Enkomputiligis Don HARLOW

Recenzo: Elektitaj versaĵoj 1909-1956 de George Deŝkin

de Poul THORSEN

aperis en Norda Prismo, 58/2, p. 121


Georgo Deŝkin: Elektitaj versaĵoj 1909-1956. Serio "Nova Libro" en redakto de Branko M. Radakoviĉ, Serbia Esperanto-Ligo, Terazije 42, Beogrado, 1957. 56 p. broŝ. Prezo: 0.60 dol. = 9 steloj.

Revenas niaj rusaj esp-poetoj al la internacia parnaso! Georgo Deŝkin, nestoro inter ili, naskita 1891 kaj esperantisto de 1908 tre frue publikigis originalajn versojn (kun literaturaj premioj en la 2a kongreso de rusaj esperantistoj en Kievo, 1913). Plej ofte ili reprezentis tre delikatan lirikismon kaj preskaŭ ekskluzive temis pri naturo kaj amo. Tial la vojoj de la postrevolucia rusa arto fortimigis lin ĝis silento. Nun reaperas la aĝa poeto kun fasko de pli fruaj poemoj kune kun kelkaj novaj, personaj en tiu ĉi belaspekta, kajero kun agrabla, senerara tipografio. Lingve la poemoj ĝenerale estas tre fluaj, sed foje la enhavo efikas strange mondfremda, sencela, kiel ŝajne konsciis la poeto mem:

Vagant' senhalta, iras mi sur tero
kaj ion serĉas, ne trovante, mi.
Kaj ion serĉas mi. Sed kion, mi ne scias.

Senduba artismo kaj forma perfekto, sed al kiuj povas koncerni krom al la lingva estetikulo? Fortimigas modernulojn la troigita melankolio, la vana amo, la pasia ĵaluzo, tiu ripetita tristo de la viv-vespero. Kie sin kaŝas la liberiga humuro, la bonfartiga satiro? -- Sed legantoj kun alia gusto certe trovos rekompence aliajn valoraĵojn. Ili mem klopodu! Al mi plej impresis "Mi vagas en mallumo" (jam citita) kaj "Kiel klaŭno". Akrostiko pri Zamenhof kaj Esperanto iom disfalas.

Kun escepto de unu-du adasismoj la rimado estas senriproĉa, nur troas la apostrofoj! Malagrablaj estas patr', ombr', vintr', tiom pli kiom estas dubinde, ĉu tiel oni atingas la deziritan unusilabecon. Mem provu elparoli!

Multe oni aukaŭ ŝatus eviton de la grandaj komencliteroj ĉiulinie. Ili estas superflua ornamo ne apartenanta al la nuntempa grafiko. Tiu teda majusklado nur ĝenas la legadon, kaj ĉu vere tion povas celi iu ajn aŭtoro?