Enkomputiligis Don HARLOW

Diesel -- inĝeniero kaj idealisto

de Ferenc SZILÁGYI

aperis en Norda Prismo, 58/2, p. 107


Rudolf Diesel estis germana inĝeniero. Lia vivo prezentis rapide altiĝantan karieron: jam kiel 21-jara studento (li naskiĝis en 1858), li iĝis asistento ĉe la fama Teknika Altlernejo kaj partoprenis en la laboro de la granda esploristo G. von Linde por ellabori ties frostigilon. 35-jara li estis, kiam li prezentis siajn tute novajn principojn por konstruo de maŝinoj, kaj lia motoro laŭ la principo de aerkunpremo kaj hejt-konsumo venkis la ĝis tiam preferatajn vapormaŝinojn post la teoria triumfo ankaŭ en la praktiko. La grandaj fabrikoj Krupp en Essen kaj la Maŝinfabriko Aŭgsburga donis al li la medion, kie li povis praktike evoluigi siajn ideojn kaj jen tiel naskiĝis la Diesel-motoro, kiu iĝis nomo, konata en la tuta mondo kaj kiun ni trankvile povus nomi -- sen danĝero de miskompreno ĉie en la mondo -- dizelo, aŭ dizelmotoro. Tiu ĉi motortipo iĝis parto de nia vivo, Diesel la nomo perdis la kontakton kun la homo Diesel, kiu eternigis sin mem per sia teknika genio, kaj kies vivo prezentis nur klopodon, batalojn, talenton ... Ĉu nur? Kiel li vivis, kia li estis, oni scias nuntempe tre malmulte. Li estis inĝeniero kaj lia, tute ne senĉagrena vivo pasis jam, dum la maŝino, la motoro transprenis lian ekziston; li malaperis. Jes, malaperis tiel, kiel nur iu povas malaperi, kies nomo tute iĝis simbolo de moderna teknika triumfo. Li ne estis pli ol 55-jara, kiam dum vaporŝipa vojaĝo li malaperis en la maro inter Antwerpen kaj Harwich. Tiam li jam estis kadukulo, kaj la cirkonstancoj de malfeliĉo estis donitaj.

Estis dum iu profunda, mistera septembra nokto ankoraŭ antaŭ la unua mondmilito en 1913. Oni povus diri poezie, ke eble la dioj de la germana mitologio forrabis lin, kaj nun li sidas ie en la proksimo de Wotan, kiel tre estimata gasto de la germana parnaso. Kiel ajn: lia malapero de la tero, kie ĉiu partiklo de lia genio restis vivanta, estas la plej harmonia simbolo; jen iu eterne viva, senrimarke forlasas la teron, kie li jam plenumis sian taskon. Tiu parto de la simbolo, ke li mortis dum vojaĝo sur vaporŝipo, t. e. funkcianta per vapormaŝino, estas same interesa. Kiaj mistikaĵoj en la vivo de real-fantazia inĝeniero! Sed kiel ajn: Diesel povis malaperi kiel homo, sed kiel geniulo li vivas kaj daŭrigas sian funkcion sur nia tero. Kaj tio, ke li estis prudentokula, okulvitrita, grizliphara, kalva, simpatie kaj ekstreme suferanta, maljuniĝinta inĝeniero, nur perturbas nian simbolan pensadon pri li. La imago pri titano, kiun vivigas la fajro kaj la prafortoj de la tero, multe pli konvenas al tio, kion li faris, kaj kio konstante ĉeestas nun en nia mondo. Sed ĉu vere? Ĉu tamen ne estas pli simpatie pensi pri la homo, Diesel plena de ambicioj, pri la kariero brila, sed malfacila, bataloplena, pri la inĝeniero, kiu ne vidis nur la maŝinon, sed ankaŭ la homon; la pensulon, kiu dum sia lasta vivperiodo vestigis siajn soci-rilatajn pensojn en la teorion de la "solidarismo"? Inĝeniero kaj idealisto!