Enkomputiligis Don HARLOW

Dimanĉe, je la tria

de Walter JENS

elgermanigis Ferenc SZILÁGYI

aperis en Norda Prismo, 58/2, paĝoj 84-85


W. Jens (n. 1923) estas docento de la klasika filologio en Tübingen. Tradukoj kaj sciencaj verkoj, radiodramoj, noveloj kaj romano apartenas al lia verkado.

Kvankam tio ĉiam ĉagrenas min, mi ne povas ĝin lasi. Dum la tuta semajno mi intencas por la semajnfino forveturi. Eĉ dum la sabata vespero mi ludas kun la penso, ke la proksiman matenon mi prenos fortan dormigilon por fordormi la dimanĉon. Sed dimanĉe posttagmeze je la tria mi staras denove sur la balkono. Ĉu estas mia kulpo, ke ĉiudimanĉe je la tria tri paroj silente iras preter la fenestro? Oni devas scii, ke mi loĝas en lukazerno antaŭ Moorburg. Elpaŝante sur la balkonon, mi vidas maldekstre nian mallarĝan straton, straton kun altaj grizaj domoj, nigraj kamentuboj, magazenon de koloniaj varoj kaj laktovendejon kun blindaj fenestrovitroj; straton kun mallarĝaj balkonoj antaŭ la fenestroj, sur kiuj tulkurtenoj pendas.

De mia balkono mi povas rekoni la tapetojn en la loĝejoj ĉe la kontraŭa flanko. Mi konas parkere la murornamojn. Mi aŭdas kverelajn voĉojn, marŝmuzikon el malnovaj radioj, kaj mi flaras la fiodoron, kiu el rubsiteloj de la stratrando penetras supren. Mi divenas manĝodoron, premiĝantan el la loĝoĉambroj. Unusola arbo staras en mia strato. Ĉirkaŭ tiu ĉi arbo ĉiam ludas infanhordo.

Dekstre estas herbejo. Dio mia, mi pensas, kial la infanoj ludas ĉiam ĉirkaŭ la arbo en la strato kaj ne sur la herbejo? Fore, tute malproksime mi vidas kelke da montoj. Inter mia domo kaj la montoj situas blanka kolonio, sed mi neniam estis tie. Plej grava estas malgranda rivero, Kollau, serpentumanta meze de la kampo. Duflanke de la rivero estas vojo por piedirantoj. Maksimume nur kelke da bicikloj veturas laŭ la mallarĝa, gruzkovrita vojo. Sed dimanĉe, kiam la paroj venas, ĉio tute ŝanĝiĝas. Tuj antaŭ la tria mi starigas min ĉe mia eta balkono. Post iom da minutoj venas la unuaj. Ili estas la familioj, ĉiam la samaj familioj. Mi precize konas ilin jam delonge. Mi konas la vizaĝojn de la viroj, la robojn de la sinjorinoj, la harplektaĵojn de la knabinoj. Mi scias, kiel grandaj estas la pilkoj de la buboj kaj kiaj estas iliaj koloroj.

La infanoj kuras antaŭen. Kelkaj havas panpakaĵon kun si, kiun ili konsumos ie sur la kampo. La gepatroj iras pli malrapide poste. Ili senŝanĝe rigardas ĉiam antaŭen. De tempo al tempo ili vokas la infanojn kun instigaj kaj ordonaj vortoj: Sed estas terure -- kaj tio pelas min, kiel ajn mi kontraŭstaras, ĉiun dimanĉon al la balkono --, ke ili neniam parolas unu al la alia. Ilia tuta atento estas barita al la infanoj. Ili silentas.

Malofte, kvankam mi povas ĉiudimanĉe sekvi la promenantojn nur de la stratkomenco trans la kampon ĝis la mezo de la rivero, ĉiam pli kaj pli mi okupas min imagante ilian almarŝadon. Mi vidas la familiojn sidi ĉe la tagmeza tablo, mi konjektas, kiel subite ili forlasas la tablon, iras malsupren sur la ŝtuparo -- la vitro de la alfrapita pordo tintas ankoraŭ longe --, mi vidas ilin envagoniĝi al la Subtera, silentaj en la lasta vagono dense sidante unu apud la alia, eliri kaj senbrue ekmoviĝi. Mi konas ĉi tiujn spegulbildojn en la fenestrovitroj. Plej malproksime sen ke mi vidus ion, mi konjektas la malamikan silentadon de la geedza paro. Mi konjektas tion jam dum la tuta semajno. Tio ja estas ankoraŭ tolerebla.

Sed je la 3-a kaj duono, kiam la familioj jam estas ĉe la rivero, venas la geamantoj. Mi konas ilin eĉ pli precize ol la geedzojn -- se entute tio estas ebla. Mi konas iliajn rigardojn kaj scias, kiel malofte ili provas rideti. Ili tenegas sin ĉe la manoj kaj firme apogas sin unu ĉe la alia. Ankaŭ ili silentas, sed plej terure, ke mi tuj rimarkas, kiajn turmentajn fortostreĉojn kaŭzas al ili diri almenaŭ unu vorton pri la alia. Ili glutas, iliaj mienoj krampiĝas, ili iras pli rapide; ili komencas kuri, ili indikas pri io -- sed paroli ili ne povas.

La tuta semajno ne lasas min trankvila pro la penso pri la silentado de la amparoj. Kaj tamen mi ne povas preterlasi la venontan dimanĉon je la 3-a realpaŝi la balkonon.

Lundematene, kiam mi perforte forpuŝas la bildojn de la pasinta posttagmezo, mi decidas, ke mi forveturos la sekvontan dimanĉon. Aŭ -- sed tiu ĉi penso estas tiel kuraĝa, ke apenaŭ iam mi riskas ĝisfine pensi ĝin -- mi planas miksiĝi inter la promenantojn kaj trairi mian straton, preteriri mian domon, trans la kampon, laŭlonge de la rivero, al la kolonio kaj pluen ĝis la montoj. Sed mi scias, ke neniam mi povus fari tion. Mi angoras por perturbi ordon, kiun mi ne konas. Neniam ja iras unuopuloj dimanĉposttagmeze je la tria preter mia fenestro. Dum la unua semajno, kiam mi kredis pri hazardo, mi atendis iun unuopulon; laboriston kun melono aŭ junulon kun tro malgranda konfirmacia kostumo kaj nikelaj okulvitroj. Nun mi scias ĉiukaze, ke dimanĉe inter la tria kaj kvara la familioj kaj la amparoj venas laŭ mia strato.

Nur je la kvara, kiam la bruo sur la proksima sportejo komenciĝas, pleniĝas denove la strato per la tonoj de la ĉiutago. Tiam mi eniras, zorge mi fermas la balkonpordon, ĵetas min sur seĝon kaj pripensas, laŭ kiu vojo la paroj returnos sin al la urbo. Tamen tiam mi ne plu povas ilin sekvi. Mi estas honesta garantii, ke ne la scivolemo pelas min al la balkono, mi ne volas scii, ĉu iu paro, kiun mi atentas, bagatele ŝanĝas sian sintenon, mi ne esperas, malkovri la plej etan signon, kiu ĝis nun evitis min. Ne, sed male, mi firme kvietiĝos, se nenio ŝanĝiĝos. Sed ĝis kiam tio restos? Eble somere ĉio estos tute ŝanĝita. Ne, somere nenio estos ŝanĝita. Eble la morto ŝanĝos ĉion. Ne, mi ne ĝisvivos, ke la Morto ŝanĝos ĉion. Ĉio dependas nur de mi. Mi devas paŝi ĉiun dimanĉon je la tria al la balkono, ĉar tio estas la sola eblo ankoraŭfoje forŝiri la parojn el la senvortemo. Ankaŭ eĉ se min la vizioj persekutas: mi devas elteni, tiel longe kiel estas eble.

Proksiman dimanĉon posttagmeze je la tria mi elpaŝos denove sur la balkonon.