Enkomputiligis Don HARLOW

Dürer, la giganto de la grafiko

de Ferenc SZILÁGYI

aperis en Norda Prismo, 58/2, paĝoj 75-78


La patro de Albrecht Dürer estis oraĵisto, kiu enmigris Germanujon kun sia familio, t. e. mem la granda artisto naskiĝis en Hungarlando, sed vivis preskaŭ sian tutan vivon en Germanujo. Cetere temis pri rekoloniiĝo, ĉar la familio estis germana. Mem la nomo Dürer indikas la nasklokon de la artisto: Ajtós. (Ajtó signifas pordon "Tür" laŭ la hungara). El tiu ĉi, nuntempe ne ekzistanta vilaĝeto ekiris la kariero de la plej granda germana renesancartisto. Kiel ĝenerale kutimis okazi en tiu tempo, ankaŭ Albrecht Dürer ne komencis per la artkreo, t. e. per la pentrado, sed li intencis daŭrigi la oraĵistan metion de sia patro. Jam kiel dekkvinjara junulo li studis la pentroarton ĉe Miĥaelo Wohlgemuth kaj iom post iom li atingis dum kvarjara migrado la germanan urbon Colmar, kien la admiro al la granda germana pentrista Schonghaŭer logis lin. Poste sekvis aliaj vojaĝoj al Italujo, dum lia famo altiĝis kaj li revenis komence de la XVIa jc. al sia patrujo, por poste fari vojaĝojn al okcidenta Germanujo kaj Nederlando. Multaj germanaj urboj havas la memoron de lia vagado kaj multe da germanaj urbkulturoj aldonis al la evoluo de la geniulo, i. a. ankaŭ la nuna kongresurbo Majenco, sed tiu urbo, kiu donis plej multe al Dürer, estis la mezepoka Nürnberg. La evoluo de la t. n. liberaj urboj signifis liberan ekonomian vivon kaj ankaŭ politikan liberecon, sed grandajn batalojn kontraŭ la feŭduloj sekve la signifo de la liberaj urboj en la germana kulturvivo, estis elstaraj. Entute la lando tiutempe estis displitita kaj suferanta sub la konkursa premo de la rivalantaj dukoj. Mem la liberaj urboj devis batali kontraŭ la dukoj kaj kontraŭ la fakto, ke ili ne havis teritorian radion. Ili estis ĝenerale malriĉaj, kvankam pli evolukapablaj ol la cetera parto de la lando. Nürnberg, la urbo de Dürer, estis certagrade escepto, ĝi estis centro de individua riĉo kaj de internacia signifo, tamen ne egalanta al la italaj grandurboj, kiuj atingis tiun etapon de la historia evoluo supren, ke ili i. a. povis vivi tute specifan artan vivon.

Dürer estis unuavice dibenita desegnisto. Li estis giganto, kiel grafikisto. Lia granda talento tiom kapabligis surpaperigi la naturan impreson, ke dum la jarcentoj apenaŭ estas iu, kiu povus superi lin. Liaj pentraĵoj ne estas tiomgrade gravaj kaj kolose elstaraj kiel liaj grafikaĵoj. Per tio oni ne mallaŭdas lin kiel pentriston sed volas precizigi lian lokon en la arto laŭ lia digno kaj merito.

La verkoj de Dürer nuntempe estas en la plej diversaj muzeoj de la mondo, de Madrid (Prado: Adamo kaj Evo) ĝis la kolektoj de la Nordo, ĉar Dürer estis tre fekunda artisto, kiu konsideris sian arton kiel mision moralan.

Supozeble lia epoko konsideris lin kiel grandiozan metiiston kaj sekve de tio li neniam malhavis "mendojn". Li vivis laŭŝajne la trankvilan vivon de urba civitano, familiestro, kies metia scio vekis eĉ la atenton de la imperiestro Maksimiliano. Tiu lasta donis taskojn al Dürer, malfacilajn, grandajn, kiujn la artisto solvis en potence talenta maniero.

Li neniam estis metiisto, sed pura artisto, kiun la arto gvidis ĉiam al la pli kaj pli profunda kompreno kaj observo de la homa interno, esenco kerna al la homaj interrilatoj kaj kondiĉoj. Tio, per kio li tute saturiĝis, estis la malnova, kristana idearo. Ĝin li transigis kun tia forto kaj morala enhavo al la okcidenta mondo, ke ni povas trovi la plej grandan, moralan signifon en tiu heredajo de Dürer. Ĉar granda arto neniam konsistas nur el eksteraĵoj.

Efektive la kariero de Dürer estas diferenca de tiu de la italaj artist-titanoj, precipe de tiu de Rafaelo Santi. La italoj ja heredis arton kaj ĉiujn kondiĉojn de la artflorado. La lando, la urboj staris sojle de evoluo kaj klara unuiĝo de la socio. La germana socio en la sama tempo, dum la renesanco montris tute alian bildon kaj Dürer, ne multe havante antaŭ si eĉ sialandajn ekzemplojn, entute ne heredis, ne povis havi la vegetaciajn kondiĉojn de la arto. Dürer kvazaŭ mem kreis sian artan mondon ankaŭ en tiuj partoj, kiujn Rafael ricevis pretaj.

Dürer grave diferencas de la artistoj germanaj de sia epoko. Li estas do reformisto. Li ne diboĉas en koloroj, liaj figuroj estas ekvilibraj, ne pasie groteskigitaj, sed ilia efiko ne estas malpli granda, eĉ male, ĉar la intensa forto kaj la pezo de la interna trankvilo donas grandan kaj daŭran efekton. Efektive li kreis per sia aŭtoritata maniero novajn regulojn, kaj eĉ novan arton en sia lando, ian vojmontron en lando, kiu malhavis la pacon, kaj ĝuste per la paca kaj majeste morala vido li preparis la vojon de la spirita kaj inspirita digno kaj evoluo al la altaj idealoj.

Dürer: Hieronymus en la ĉelo (Kuprogravuro, 1514) Dürer: Apostolo (Plumdesegno, 1508)
Dürer: Hieronymus en la ĉelo (Kuprogravuro, 1514) Dürer: Apostolo (Plumdesegno, 1508)