Enkomputiligis Don HARLOW

Lasta saluto

de J. v. EICHENDORFF

elgermanigis Karl VANSELOW

aperis en Norda Prismo, 58/2, p. 74


Mi venis dum suno-subiro,
Finiĝis milit' kaj batal'.
La domon de mia sopiro
Mi trovis en paca la val'.
Kaj ree rigardis el sia
Fenestro la kara virin',
Sed nomis viro alia
Delonge edzino ŝin.

Ĉe-voje mi ŝian infanon
Ekvidis en rida seren'.
Sur ĝian kapon la manon
Mi metis kun preĝo kaj ben'
Kaj kisis la buŝon sen diro.
Pripense la blonda patrin'
Nur skuis la buklojn kun miro
Kaj ne plu konis min.

Dumnokte de horo al horo
Mi staris ĉe muĝa tili'.
Image vidis en ploro
La karajn okulojn mi.
Sed kiam la birdoj ĝoje
Ektrilis en suna fru',
Mi estis jam longe sur-voje
Por ne reveni plu.