Enkomputiligis Don HARLOW

Vi havas belajn vortojn

de J. v. EICHENDORFF

elgermanigis V. SADLER

aperis en Norda Prismo, 58/2, p. 74


Malgajas funde ankaŭ ŝerchumoro;
Penadas homoj, vagas for sencele;
Severe, strikte radas mond' surrele;
Pro vento mortas gaja kandel-oro.

Vi bavas belajn vortojn en la koro,
Malnovajn kantojn konas tiel bele,
Kaj kiel steloj cirklas surĉiele,
Tra via brust' vibradas ĝoj' kaj ploro.

Do tra l' arbaro via voĉ' sonoru!
La pia korno tie sonos onde,
Paŝtiĝos cervoj, solaj ĉe l' rivero.

Silente ni sidadu kaj ne ploru,
Rigardu valen al la Rejno sonde,
Kaj ne disiru, eĉ post nokt-apero.