Enkomputiligis Don HARLOW

Eksperimentejo por la Faŭsta spirito

de Bertil MALMBERG

elsvedigis Ferenc SZILÁGYI

aperis en Norda Prismo, 58/2, p. 78


Bertil Malmberg, ĵus mortinta grava 69-jara sveda verkisto, el kies ĉarma infanbiografia libro, "Åke och hans värld", ankaŭ la publiko de N. Pr povis legi rakonton, havis konstantan kontakton al la germana kulturo. En 1917-1926 li loĝis en Munkeno, kie li apartenis al la t. n. "Simplicissimus"-rondo.
Parte kiel omaĝon al la memoro de la granda poeto, verkisto, kultureseisto, parte kiel certagrade koncernan al tiu ĉi numero, ni citas ĉi tie kelkajn frazojn el la enkonduko de Malmberg al libro pri Dürer (de R. Zeitler), aperinta en 1946. B. Malmberg konstatas, ke la grandaj germanaj kulturproduktoj plejparte originas el la "huma spirito" de la diversaj germanlingvaj "landoj", el ilia moralo kaj tradicio. Poste li daŭrigas jene:

Kaj jen Dürer estas ekzemplo de klasika tipeco. Li estis, kiel ĉiuj germanaj artistoj kaj poetoj tra la jarcentoj, vizitanto de Italujo, kaj el tio, kion dum lia epoko, precipe en la arto, oni konsideris kiel la kronon de la "eŭropa kulturo", li lernis kun soifa emo, kun la ekstrema akceptemo, kiu estas tipa pri germanoj, kaj kiu povas doni bazon de manko pri komuna kulturstilo. -- Sed kvankam senradika en tiu senco, tamen li havis siajn radikojn, t. e. en la unueca burĝaro, en la metia kulturo, kiu floris en lia hejmurbo Nürnberg, kaj tio faris, ke lia artista agado ne iĝis ia, forme perfekta epigoneco, ke ĝi atingis tiun alton de majstreco, kiu kreskas nur el provinca medio, provinco en fizika kaj spirita senco, kaj tiamaniere ĉiam aŭtoktona.

Eble al multaj ŝajnas, ke tia fakto devus akceli ĝeneralan decentrigon de la tuta germana vivo, ke la germana kulturo povus nur gajni, se ĝi liberiĝus de la ĥimero de la unueco. Sed tiu, kiu pensas tiel, forgesas ke ĝuste la paradoksa kombiniĝo de senradikeco kaj plenradikiĝo, elstaras kiel bazo por ties misio en la mondo, nome tiu misio, ke ĝi estu eksperimentejo por la strebo de la "faŭsta" spirito, por ĉiuj ĝiaj vivdanĝeraj disharmonioj kaj limon transpasas sopiroj al la senfino. Se oni indikus obstine nur la germanan kulturon, kiel tiun de la landoj kaj triboj, el kiuj ĝi ĉerpas sian eternan kapablon por renaskiĝo, oni pruvus, ke ĝi estas komplete provinceca. Oni ne povas trotaksi, kion la prusa sablebeno, kiom la Nekkar-valaj someroj, kion Nürnberg, Frankfurt, Weimar kaj Lübeck signifis por la germana spirita vivo, sed ilia eŭropa efiko ne iĝis malpli grava, ĉar tio aperis sub la pli malhela firmamento de la pli ĝenerala germaneco. Tion instruas al ni ĉiu studo pri la vivo kaj patoso de la germanaj geniuloj. Tion instruas al ni ankaŭ la studo pri Albrecht Dürer.


Gloso

Aŭtoktona: ena, sin nutranta.