Enkomputiligis Don HARLOW

La evoluo de la homaro

de Erich KÄSTNER

elgermanigis Adolf SPROECK

aperis en Norda Prismo, 58/2, p. 83


E. Kästner (n. 1899) havas gravan rolon en la literatura rekonstruo. Kiel prozisto kaj poeto li miksas facile delikatan melankolion al pesimisma satiro, kiu solviĝas ofte, precipe en liaj infanromanoj al agrable buba humoro.

Sur arboj ili sidis iam
Plenharaj kaj kun morda vizaĝo.
El praarbaro ili rampis tiam,
Kulturis la mondon ie, iam,
Ĝis la trideka etaĝo.

Nun ili sidas en varma salono,
For de pikantaj puloj,
Kaj ĉe televido kaj telefono
Montriĝas sama sovaĝa tono
De iamaj kvarmanuloj.

Radio reklamas freŝdatan devizon,
Rapidas ĉirkaŭ la tero.
Oni lavas la kolon, oni portas ĉemizon,
La mondo plenas de kulturizo ...
Kaj fetoras kiel infero.

Ili uzas por dentoj "dentodonton",
Mikrobojn ĉasas kaj bredas,
Elfosas ili mastodonton,
Preparas sur Marso la estonton
Kaj pro enuo oscedas.

El restoj de digest' kaj rukto
Ili fabrikas vatojn,
Detruas atomojn por mondlukto
Konstatas per findedukto
Ke Cezaro havis piedojn platajn.

Per cerbo ili kaj per buŝo
Progreson grandan manifestis.
Sed multo el ĉio estis fuŝo,
Vidiĝas ofte per eta ektuŝo,
Ke simioj ili restis!