Enkomputiligis Don HARLOW

El la fablaro

de Gotthold E. LESSING

elgermanigis G. L.

aperis en Norda Prismo, 58/2, p. 88


La fabloj de la poeto, dramverkisto en nova spirito, humanisto, entute brila verkisto Lessing, prezentas faceton al tiu ĉi valora verkado, same virtuoze ĉizitan kiel la ceteraj.

I.

Kion oni diru pri poetoj, kiuj flugas tiel alte, ke iliaj legantoj ne komprenas kaj ne povas sekvi ilin?

Nenion alian, nur tion, kion la najtingalo diris iun tagon al la alaŭdo:

-- Ĉu vi flugas tiel alten, amiko, ke neniu povu aŭdi vin?

II.

-- Menciu al mi beston, kiel ajn talentan, kiun mi ne povus imiti, fanfaronis la simio al la vulpo.

La vulpo respondis: -- Kaj vi, menciu al mi la nomon de iu besto, kiel ajn sensignifa, kiu volus peni por imiti vin?

III.

-- Ho mia kara najtingalo, kantu por mi, diris la paŝtisto dum mirinda printempa vespero al la silentanta kantisto.

-- Eĥ, respondis la najtingalo, -- la ranoj tiom bruaĉas, ke mi ne emas kanti. Ĉu vi ne povas aŭdi ilin?

-- Mi ja aŭdas ilin, respondis la paŝtisto, -- sed nur, ĉar vi silentas.

IV.

Azeno havis la malbonŝancon renkonti malsatan lupon.

-- Indulgu min, diris la tremanta besto, mi estas kompatinda malsanulo, rigardu nur kiel granda dornpinto penetris en mian piedon.

-- Vi estas vere kompatinda, diris la lupo. Sincerdire mi sentas kiel devon liberigi vin de viaj turmentoj.

Ne fininte ankoraŭ sian diron la lupo disŝiris la petegantan azenon.