Enkomputiligis Don HARLOW

La fajrobrigado enmiksiĝas

de Georg MÜHLEN-SCHULTE

elgermanigis C. RIES

aperis en Norda Prismo, 58/2, paĝoj 79-81


Homamaso staras sur la strato. Ili rigardas supren al la domtegmento kaj implikiĝas en viglan diskuton. Iom poste venas aŭto de la fajrobrigado. Mekanika ŝtupetaro ŝoviĝas kontraŭ la domomuron.

Dume inter la gapemuloj noveveninto enkondukis interparolon kun sinjoro, jam starinta tie pli longe.

-- Kie brulas ververe?

-- Nenie.

-- Sed la fajrobrigado estas ĉi tie.

-- Jes, ja.

-- Do, devas bruli.

-- Ne, pro tio ne devas bruli. Male.

-- Kion vi opinias?

-- Nu, ni supozu, ke ie brulas.

-- Jes.

-- Tiam oni alarmas la fajrobrigadon kaj ĝi alvenas. Dume brulas daŭre, ĉu ne?

-- Kompreneble.

-- Tiel kompreneble ne estas. Povus esti tute bagatela fajro. Ekzemple vi metis viajn celuloidmanumojn sur la skribtablon kaj ekbruligas cigaredon. Subite la manumoj ekbrulas. En la unua ekscitiĝo vi telefonas por la fajrobrigado. Dum ĝi estas survoje, vi estingas la manumojn. Tio ĉiuokaze estas ebla.

-- Ne, neeble.

-- Kial ne?

-- Neniam mi havas celuloidmanumojn.

-- Sed tio estas flanka afero.

-- Tio tute ne estas flanka afero. Mi estas komerca vojaĝanto en la margarinfako kaj mi devas estis bonvestita dum la vizitoj al la klientaro.

-- Via klientaro estas same malgrava. Vojaĝanto en margarino! Bona publiko ne konsumas margarinon.

-- Ĉu vere? Kion vi diras ekz-e pri Rabindranath Tagore?

-- Tagore? Kiu li estas?

-- Kompreneble la poeto. Li manĝas nur margarinon.

-- Eĥ! Lasu la poetojn. Ili ne estas normaluloj. Tiaj maĉas la krajonon, lekas en sin gluton da inko kaj prenas kuleron da bikarbono al ĝi kaj la matenmanĝo estas preta.

-- Ja, vi ja estas orientita. Rabindranath Tagore estas multmilionulo. Li havas kastelon en Kalkutta, 17 servistojn kaj propran plezurjaĥton.

-- Kaj kion al tiu ulo koncernas ververe la fajrobrigado, se mi rajtas demandi?

-- Kiel? La fajrobrigado?

-- Jes, sed vi demandis ja, kie brulas.

-- Jes, kaj vi ŝuldas al mi per la respondo.

-- Kiel vi povas aserti ion tian? Mi neniam ŝuldas al iu, rimarku tion! Mi respondis, ke nenie brulas.

-- Jes, sed homo -- la fajrobrigado estas ĉi tie! Se la fajrobrigado estas ĉi tie, devas ja bruli ie.

-- Ne, male.

-- Kion vi pensas, male?

-- Aŭskultu nun bone. Ni supozu, ke ie brulas ...

-- Jes. Kaj tiam oni alarmas la fajrobrigadon, kaj dume la fajro daŭras aŭ la fajro estas estingita. Se ekzemple miaj celuloidmanumoj ekbrulas kaj mi estingas ilin ktp. Tiel, mi scias ĉion.

-- Se vi scias, vi ne bezonas demandi.

-- Pardonu, sed mi volus scii nur unu aferon. Kiel povas esti, ke ne brulas, kiam la fajrobrigado estas ĉi tie?

-- Pri tio ni ne parolis.

-- Jes, ni parolis pri tio.

-- Ne, tute ne! Mi klarigos al vi, pri kio ni parolis. Vi diris: Se la fajrobrigado estas ĉi tie, devas bruli. Male: se la fajrobrigado estas ie, devas ĉesi la fajro. Jen la grava punkto. La fajrobrigado estas ĉi tie, por ke la fajro ĉesu. Estas ja tiel, ke la fajrobrigado havas gumtubon, kiu ŝprucas akvon sur la fajron. Kaj kiam la akvo venas sur la fajron ...

-- Jes, tion mi scias. Ĉu la fajrobrigado jam ŝprucigis?

-- Ne, tute ne.

-- Homo, vi tute frenezigas min. Kio vere okazis ĉi tie? Kial la fajrobrigado starigas ŝtupetaron al la domo?

-- Finfine vi demandas prudente! Pri tio mi povas respondi. Nome nenie brulas, kaj eĉ ne brulis. La fajrobrigado nur prenos malsupren liberiĝintan papagon el la tegmento.

-- Papagon?

-- Jes. Ĝi apartenas al kriminala konsilanto ĉe la duonetaĝo. Tre inteligenta besto. Parolas pli bone ol parlamentano.

-- Ĉu vere?

-- Jes, tion mi povas aserti. Unu el miaj nevinoj estas hejmservistino ĉe la familio. Vi ne konjektas, kiajn aferojn ŝi rakontas pri la papago. Ĝi diras ekzemple: Malfermu en la nomo de la leĝo!

-- Ne -- ĉu ĝi diras tion?

-- Jes, kaj poste ĝi diras: Supren la manojn, alie mi pafos!

-- Kompreneble?

-- Tute kompreneble. La kvaran tagon, kiam mia nevino estis tie, ŝi envenis kun la matenmanĝa plado. Subite ŝi aŭdas krii iun: Supren la manojn, alie mi pafos. Peng! Tie kuŝis la tuta matenmanĝo sur la planko -- kafo, butero, pano kaj kolbaso.

-- Tio ne estis bagatelo.

-- Proksimume kvaronkilogramo -- la hundo ŝtelis tuj ĝin kaj forkuris kun ĝi.

-- Pardonu! mi ne pensis pri la kolbaso. Mi opiniis, ke ne estas bagatelo, kiun la papago scias.

-- Ho, tiel. Sed tio estis nenio. Ĉimatene mia nevino staris ĉe la fenestro en la sinjora ĉambro kaj iu kriis malantaŭ ŝi: Malfermu, en la nomo de la leĝo! Kompreneble ŝi malfermis tuj la fenestron kaj ŝup -- la papago estis ekstere!

-- Rimarkinda besto! Estas vere domaĝe!

-- Domaĝe! Kial do?

-- Ke ĝi forflugis.

-- Jes, sed vi vidas, ke la fajrobrigado ĝuste nun klopodas ĝin preni malsupren.

-- Ĝi ne sukcesos pri tio. Vi vidos, ke la papago krios, kiam la fajrobrigadisto, kiu staras plej supre, venos al ĝi: Supren la manojn, kaj tiam la ulo falos surstraten pro plena ektimo.

-- Malsaĝajo -- la fajrobrigado certe prenos ĝin.

-- Certe ne.

-- Certe. Mi vetos je 50 pfenigoj.

-- Top, mi konsentas.

Nun silentiĝis la diskutantoj. Ili rigardas kun streĉo al la ŝtupetaro, kiu proksimiĝas pli kaj pli la tegmentrandon. Kiam li estas tie, subite prenas ion el la defluilo. Poste li ekiras malsupren kun io, kio baraktas en la manoj. La du vetintoj ekmoviĝas. Ĉe la bazo de la ŝtupetaro ili atendas la fajrobrigadiston. Kiam li venas, diras la unua:

-- Jes, kion mi kredis -- ne estis iu papago! Estis kato!

Kun moka saluto li foriras. Post proksimume dudek paŝoj lin atingas la alia.

-- Momenton, sinjoro! Vi perdis la veton! Estis la papago, kiun la fajrobrigado prenis malsupren.

-- Tiel? Kie do ĝi estas?

-- En la stomako de la kato. La kato englutis ĝin supre sur la tegmento.

-- Kaj kiel vi scias tion?

-- Mi aŭdis, ke ĝi frapadis per la beko deinterne en la stomako de la kato kaj diris: Malfermu, en la nomo de la leĝo!