Enkomputiligis Don HARLOW

Filozofe

aperis en Norda Prismo, 58/2, p. 114


La vino estas forta, la reĝo pli forta, la virinoj eĉ pli fortaj, sed plej forta estas la vero. (M. Luther)


Kompato estas la plej malmultekosta el ĉiuj homaj sentoj. (F. Hebbel)


Obstino estas la plej simpla surogato de la karaktero. (F. Hebbel)


Kaptito estas predikanto de libereco. (F. Hebbel)


La publiko ĉiam aplaŭdas al piroteknikaĵo, sed neniam al sunsubiro. (F. Hebbel)


Pro si nek falas pluvo nek brilas eĉ la sun', -- vi estas sur la ter' por servo, ne disponi nun. (Angelus Silesius).


Mi diras ofte al la vivo: ne donu al mi tiel multe, ke vi ne povu preni de mi tiel multe. (F. Hebbel).


Kontraŭ la stulto mem la dioj batalas vane. (F. Schiller).


La mondhistorio estas la tribunalo de la mondo. (F. Schiller)


Naskiĝus certe edukitaj idoj -- se la gepatroj estus edukitoj. (Goethe-Kalocsay)


Vestu bele stangon ajnan -- havos vi fraŭlinjon ŝajnan. (Goethe-Kalocsay)


Sintezo de modero kaj justo, de libereco kaj egaleco, individuo kaj socio, persono kaj kolektivo devas esti eblaj; kaj tio ne estas io ne prudenta, ĉar la prudento diras al ni, ke pura individualismo, absoluta libereco estas home same neeblaj kaj kulturpereaj kiel ilia liberon mortiga kontrasto. (H. Mann)