Enkomputiligis Don HARLOW

La fiulo

de Bert BRECHT

elgermanigis Anna TARANTIKOVA

aperis en Norda Prismo, 58/2, paĝoj 103-106

(unue aperis en Literatura Mondo 1938)

Kiel multsignifa povas esti la konduto de homo, montris antaŭ nelonge okazaĵo en 1a Moszropmo-Rus-filmatelieroj; ĝi estis eble sensignifa kaj restis ankaŭ sen sekvoj, sed havis tamen en si ion teruran.

Dum la filmado de la "Blanka aglo", kiu filmo montras la pogromojn en suda Rusujo antaŭ la milito kaj malkaŝas la konduton de la tiama polico, aperis en la atelieroj maljuna viro kaj petis pri okupo. Li penetris ĝis la pordistloĝio de la ekstera enirejo kaj diris al la pordisto, ke li volas atentigi la kompanion pri sia eksterordinara simileco al la fama guberniestro Muratov. (Muratov estis la iniciatinto de tiuj sangaj interbatiĝadoj; li ludis la ĉefrolon en la dirita filmo.)

La pordisto ridis pri li, sed ĉar temis pri maljuna viro, li ne montris al li tuj la pordon, kaj tiel staris la alta, malgrasa viro, kun la ĉapo en la mano, neĉeestante en la tumulto de la aktoroj kaj atelierlaboristoj, ŝajne ĉiam ankoraŭ kun malgranda espero gajni pro sia simileco kun la fama sanga hundo panon kaj loĝejon por kelkaj tagoj.

Preskaŭ unu horon staris la viro tiel, ĉiam cedante por fari lokon, fine li estis repuŝita malantaŭ la pupitron, kiam li senatende devis tamen veki atenton. En la filmado ĝuste tiam estis paŭzo kaj la aktoroj diskuris al la refreŝiĝejoj aŭ dise staradis babilante. La konata moskva artisto, Koĥalov, la prezentanto de Muratov, iris en la pordistloĝion telefoni. Dum li staris ĉe la aparato, li estis avertita de la ridanta pordisto kaĵ turninte sin, li rimarkis, ĉe laŭta ridado de la ĉeestantoj, la viron malantaŭ la pupitro. Koĥalov estis ŝminkita laŭ historiaj fotografaĵoj kaj kiuj ekkonis la "eksterordinaran similecon", pri kiu la viro malantaŭ la pupitro rakontis al la pordisto.

Duonhoron poste la maljunulo sidis inter la reĝisoroj kiel la 12-jara Jesuo en la templo, kaj traktis kun ili pri sia akcepto. La traktadoj estas tre faciligitaj, ĉar Koĥalov jam dekomence ne estis tro ema riski sian popularecon per tio, ke li ludus tian evidentan bestion. Li konsentis subite, ke oni faru provon pri la "similulo".

En la Moszropom-Rus-filmatelieroj tute ne estis eksterordinare, ke oni donis historiajn rolojn, anstataŭ al aktoroj, al similaj tipoj. Tiuj personoj estis traktataj laŭ tute specialaj reĝi-metodoj kaj tiel oni priskribis al la nova Muratov simple la nudan historian enhavon de la okazaĵo, kiu devis esti filmata, kaj oni petis lin ludi unufoje prove Muratovon ĝuste tiel, kiel li imagas lin. Oni esperis, ke al la korpa simileco aldonos la konduto.

Oni elektis la scenon, en kiu Muratov akceptas la deputacion de hebreoj, kiuj lin petegas, ke li ĉesigu la pluan murdadon. (Manuskripto paĝo 17: La deputacio atendas. La apero de Muratov. La ĉapon kaj sabron li pendigas sur la tenilon ĉe la muro. Iras al la skribotablo. Foliumas en la matenaj gazetoj ktp.) Iom ŝminkita, en la uniformo de la imperiestra guberniestro, eniris la "similulo" en la filmejon, kies unu parto reprezentas la historian laborĉambron en la guberniestra palaco, kaj li ludas antaŭ la tuta stabo de reĝisoroj jenan Muratovon, "kiel li imagas lin". Li ludis lin en sekvanta maniero:

(La deputacio atendas. Apero de Muratov.) La "similulo" eniris rapide tra la pordo, kun la brakoj antaŭe en la poŝoj, kun malbona, antaŭenklinita korpteno. (Pendigas la ĉapon kaj sabron sur la tenilo ĉe l' muro.) Ŝajnas, ke tiun ĉi reĝi-regulon la "similulo" forgesis. Sen sin senvestigi, li tuj sidiĝis ĉe la skribotablo. (Foliumas en matenaj gazetoj.) La "similulo" faris tion tute neĉeestante. (Komenciĝas la demandesplorado.) La riverencantajn hebreojn li tute ne rigardis. Heziteme li formetis la gazeton, ŝajnis, ke li ne scias, kiel trovi la trairon al la demandesplorado de la deputacio. Li tute simple haltis kaj turmentate rigardis la stabon de reĝisoroj.

La reĝisoroj ridis. Unu el la asistantoj leviĝis ridetante kaj -- kun la manoj en la poŝoj -- eniris la scenon, sidiĝis apud la "similulo" ĉe la skribotablo kaj provis helpi al li daŭrigi.

"Nun venas la manĝado de pomoj", li diris kuraĝigante. "Pri Muratov estis konata la manĝado de la pomoj. Lia aktiveco konsistis, krom en liaj bestaj ordonoj, ĉefe en la manĝado de la pomoj. La pomojn li tenadis en tiu ĉi tirkesto. Vidu jen estas la pomoj." Li malfermis la tirkeston de la skribotablo ĉe la maldekstra mano de la "similulo". "La deputacio do nun aperos kaj kiam la unua komencos paroli, tiam vi manĝos vian pomon, filo mia".

La "similulo" aŭskultis la junan homon kun plej granda atento. La pomoj ŝajnis je li efiki.

Kiam la sceno estis rekomencita, Muratov, per la maldekstra mano, efektive prenis el la tirkesto malrapide pomon kaj dum per la dekstra mano li komencis desegni sur la papero literojn, li formanĝis la pomon, cetere entute ne speciale gluteme, sed tute laŭkutime. Dum la deputacio esprimis sian peton, li estis unu vere okupita nur pri sia pomo. Post kelka tempo, dum kiu li ne priaŭskultis, li faris, meze en la frazo de unu el la hebreoj, rapidan movon per la dekstra mano, kiu tranĉis la frazon kaj la aferon entute finis.

Nun turnis sin la "similulo" demandeme al la reĝisoroj kaj murmuris: "Kiu ilin forkondukos?"

La ĉefreĝisoro restis sidanta: "Nu ĉu vi jam finis?"

"Jes, mi pensis, ke ili estos forkondukitaj".

La ĉefreĝisoro sin turnis, ridetante kaj diris: "Tiel simple ja ne estas pri la fiuloj. Vi devas tamen doni al vi iom pli da peno." Kaj li leviĝis kaj komencis ripeti kun li la scenon ankoraŭ unufoje.

"Tiel kondutas nenia fiulo", li diris, "tiel kondutas malgranda oficisto. Rigardu, vi devas pensi. Sen pensado la afero ne iros. Vi devas imagi tiun sangan hundon. Tiel, en la malgranda fingro, vi devas lin havi. Eniru ankoraŭ unufoje."

Li komencis nun konstrui la scenon el drama vidpunkto. Li akcentis kaj karakterizis. La "similulo" ne montris sin mallerta. Li faris ĉion, kion oni al li diris, li eĉ faris tion ne malbone. Li ŝajnis same kapabla prezenti bestion, kiel iu ajn alia. Li nur, ŝajne, havis malmulte da propra fantazio. Post duonhoro laboro aspektis la sceno jene:

(Apero de Muratov.) La ŝultroj malantaŭe, la brusto streĉita, maldelikataj kapmovoj. De la pordo per akcipitra rigardo li traflugis la riverencantajn hebreojn. (Pendigas la ĉapon kaj sabron sur la tenilon.) La mantelo falis teren, li lasas lin tie. (Iras al la skribotablo. Foliumas en matenaj gazetoj.) Li serĉas la teatrosciigojn sub la linio. (Komenciĝas la demandesplorado.) Per banala movo de la mandorso li resendis la hebrejon tri metrojn malantaŭen.

"Vi ne komprenas. Kion vi tie ĉi faras, ne estas ebla" diris la ĉefreĝisoro. "Tio estas tute simpla teatro. Malbonulo de la malnova skolo. Kara viro, tio ne estas, kion ni imagas al ni hodiaŭ kiel fibeston. Tio ne estas Muratov".

La reĝisoroj leviĝis kaj komencis insisti al Koĥalov, kiu rigardis. Ĉiuj parolis samtempe. Fariĝis grupoj, la estaj de la fiulo estis pritraktata.

Sur la historia seĝo de generalo Muratov, en antaŭenklinita, malbona korptenado, sidis la "similulo" forgesita, turmentite rigardanta antaŭ sin; tamen li aŭskultis. Ŝajne li sekvis pricize la diskutojn. Li penis kapti la situacion.

Ankaŭ la prezentantoj de la hebrea deputacio partoprenis en la diskuto. Iom da tempo oni aŭskultis du statistojn, maljunajn hebreajn loĝantojn de la urbo, kiuj estis siatempe anoj de la nomita deputacio. La maljunuloj estis akceptitaj, por ke la sceno fariĝu ankoraŭ pli naturfidela kaj karakteriza. Mirinde, ili trovis, ke la plej unua ludo de la "similulo" ne estis malbona. Ili ne povas diri, kiel ĝi impresis aliajn, nepartoprenintajn, sed je ili siatempe faris teruran impreson ĝuste tiu laŭkutima kaj burokrata konduto. Tiun reproduktis la "similulo" sufiĉe naturfidele. Ankaŭ, kiel li dum la unua sceno manĝis la pomon, entute mekanike; dum ilia interparolo tamen Muratov ne manĝis pomon. Tion unu el la reĝisoroj rifuzis: "Muratov ĉiam manĝis pomojn", iu diris akre. "Ĉu vi entute ĉeestis?"

La hebreoj, kiuj ne volis fariĝi suspektindaj, ke ili ne estis inter la tiamaj mortkandidatoj, retiris sin timigite post tiu supozo. Muratov manĝis la pomon eble mallonge antaŭ aŭ mallonge post ilia aŭdienco.

En tiu momento ekestis movado en la grupo ĉirkaŭ Koĥalov. La "similulo", forpuŝinte flanken la antaŭ li starantajn, penetris ĝis la ĉefo. Li komencis alparoli ilin kun rapidema kaj avida esprimo en sia malgrasiĝinta fizionomio. Ŝajne li ekkonis, kion tiuj homoj volas de li kaj pro timo perdi sian panon, venis al li ideo. Li faris nun proponon:

"Mi pensas, ke mi scias, kio ŝajnas al vi neklara. Ĝi devas esti fibesto. Rigardu, tion ni povas tamen fari per la pomoj. Supozu simple, ke mi prenos pomon kaj tenos ĝin al la hebreo antaŭ la nazo: "Manĝu", mi diras: "Kaj dum li -- atendu" -- li turnis sin al la prezentanto de la gvidanto de l' deputacio, "dum vi manĝos la pomon, pensu, ĝi restos al vi en via mortangoro nature en la gorĝo, sed vi devas ja la pomon manĝi -- se mi, la guberniestro, ĝin al vi donas -- mi ĝuos tion, tamen tute ĝentile, de mi ja tio estas ĝentila gesto kontraŭ vi, ĉu ne", li turnis sin denove al la ĉefreĝisoro, "mi ja dume povas subskribi la mortkondamnon. Kaj li, kiu manĝas la pomon, tion vidos."

La ĉefreĝisoro rigardis lin dum momento rigide. La maljunulo staris antaŭenklinita, malgrasa, ekscitita kaj velkinta -- antaŭ li, pli granda je tuta kapo, tiel ke li povis rigardi super lia ŝultro, kaj momenton la reĝisoro kredis, ke la maljunulo volas lin moki, ĉar li pensis rimarki en liaj lumetantaj okuloj ian rapidan kaj malmulte videblan mokon, ion entute malŝatan, malkonvenan.

Sed nun reprenis la parolon Koĥalov.

Koĥalov akre aŭskultis; pro la sceno kun la pomoj, proponita de la "similulo" lia aktora fantazio ekflamiĝis, kaj dum li forpuŝis la "similulon" per brutala movo de la brako, li diris al la reĝisoroj: "Brilege, jen kiel li pensas tion". Kaj li komencis ludi al ili la scenon tiel, ke haltis al ili la koro en la brusto. Kaj kiam Koĥalov ŝvitegante subskribis la mortkondamnon, ekklakis la tuta ateliero en aplaŭdo.

La lampoj estis preparitaj. La hebreoj instruitaj. La aparatoj alĝustigitaj. La filmado komenciĝis. Koĥalov ludis la rolon de Muratov. Denove montriĝis, ke nura simileco kun iu sanga hundo diras nature nenion kaj ke necesas arto por doni la impreson de vera bestieco.


La iama imperiestra guberniestro Muratov prenis el la pordistloĝio sian ĉapon, salutis humile la pordiston kaj eliris en la malvarmo de oktobra tago, penege, reen en la urbon, kie li malaperis en la kvartalo de mizero. Tiun tagon li manĝis du pomojn kaj gajnis malgrandan sumon, kiu sufiĉis al li por tranokto.