Enkomputiligis Don HARLOW

Fluge super la moderna germana literaturo

aperis en Norda Prismo, 58/2, paĝoj 66-69


La ĉi tie sekvanta skizo -- en la kadroj de mallonga artikolo -- en si mem ne povas havi alian celon, nur doni direktojn al la leganto, kiun la temo interesas. Vojmontrilo do! Sed la vojoj tiom disbranĉiĝas en tiu ĉi okazo, ke ne estas simple eĉ konsenti pri tio, kiun vojon oni volas montri. Plej facile estus paroli pri germanlingva literaturo en diversaj landoj, sed tiel ni parte transirus la kadrojn de tiu ĉi numero, kiun ni dediĉas al geografia Germanujo, parte ni implikiĝus en problemojn, por kiuj nia revuo ne estas sufiĉe ampleksa.

Pri tio, kio rilatas la tempon, ni povas konsenti, ke ni priatentos la literaturon, kiu estas vivanta realo por la moderna homo kaj en tiu ĉi kompilo, modesta kaj ne perfekta, ni sekvas diversajn fontojn, i. a. la artikolon de unu el la novaj literaturaj aŭtoritatoj, Hermann Kesten. Tiu artikolo aperis en la vojaĝlibro "Deutschland" (eld. Verlag Kurt Desch, Wien).

Ni komencu do ĉe la periodo de "Sturm und Drang", per alia vorto ĉe la bazo de la moderna literaturo. La esprimo originas el la dramotitoloj de unu el la iniciatantoj al la nova postulo reveni al la naturo kaj permesi kompletan liberecon por la sentoj kaj pasioj. La nomo de la movado do ligiĝas al dramo de F. M. von Klinger kaj ĝi signifas "Ŝtormo kaj Instinkto" aŭ eble pli ĝusta estas la komprena klarigo, t. e. "Pasio kaj Vero". La pioniro de la movado vere estis jam Lessing, kies verkado rezultigis i. a. la kreon de la moderna burĝa teatraĵo, kaj anstataŭ la franca pseŭdoklasikismo enkondukis originalajn germanspiritajn komediojn, kiel literaturan novaĵon. La idea fundamento de la nova tendenco ricevis pluan gravon en la verkado de J. G. von Herder (disĉiplo de Rousseau kaj Montesquieu), la pioniro por la kultura kosmopolitismo.

Sturm und Drang

La fermentiĝo mem daŭris dum 20 jaroj (1767-1787). La gvidanto de la movado jam de la komenco estis Goethe, sed en la posta periodo (kiam la movado ricevis pli konkretan politikan karakteron), Schiller estis ĝia alia direktanto.

La ĵus menciita programo venkis per la verkoj de Goethe, kies talento, sorĉa genio estas unu el la plej mirindaj fenomenoj de la mondliteraturo; jen poeto kaj verkisto, kiun ne paligas kaj ne senvivigas la tempo. Schiller, la plej granda dramverkisto de Germanujo, proksimume en 1790 venis al la sama nova humanismo. Ili kune levis tiun ĉi vivpercepton al ĝia alto.

Se Goethe estis la plej universala geniulo de la germana vort-arto, Schiller tiom perfektigis la artismon de la germana lingvo, ke laŭ Kesten la tro arteca, t. e. metiarteca perfekteco de Schiller ŝovas lin al la proksimo de la ŝabloneco. Kiel ajn: la efiko de la malsana tuberkuloza poeto kaj pensulo, estis kolosa kaj ĝi ankoraŭ ne ĉesis kaj la homo mem, Schiller, kiu vivis nur 46 jarojn kaj dum sia konstanta malsanado produktis amason da gravegaj verkoj, estas unu el la plej noblaj, belmemoraj kreintoj en la germana literaturo. El la diversaj nomoj ĉirkaŭ Goethe kaj Schiller elstaras tiu de Friedrich Hölderlin, nekonata en sia vivtempo, pli kaj pli estimata kaj taksata poeto de nia tempo. Holderlin vivis ĝis 1843, maljuniĝis (mortis en sia 73-jaro) freneziĝis, sed liaj, laŭ la influo de Schiller kreitaj verkoj, parnase puraj artaĵoj nur nun faras sian veran efikon. Ni forlasas gravajn nomojn, sed ni nepre menciu la originalan, sukan, groteskigan prozon de Jean Paul (Richter).

La romantikismo

La romantikismo, kies komenco estis ĉ. 1800, estas en Germanujo rekta heredanto de la ĵus menciita movado. Tiu ĉi literatura tendenco (ne nur literatura tamen), kies karakteriza esprimformo estas la pasioj kaj kontrastoj, ekstremoj, serĉas siajn motivojn ofte en la historio, havis gravajn reprezentantojn en Germanujo, Multaj el ili tamen ne koncentris en si ĉiujn karakterizaĵojn de la romantikismo. Konsciante, ke ni forlasas gravajn nomojn, ni mencias nur la poetojn. J. von Eichendorff, L. Uhland, Th. Körner, A. von Chamisso; la esceptan talenton de la prozisto E. T. A. Hoffmann, kiu emanas ankoraŭ en nia epoko siajn radiojn, la same aktualan grandan dramiston H. von Kleist, kaj E. Mörike, kies Mozart-libreton fragmente la leganto povas vidi ankaŭ en tiu ĉi numero. Kiel fondintoj de tiu ĉi skolo oni povus nomi la fratojn Schlegel, kaj ilian adepton la june mortintan Novalis (1772-1801),unu el la grandaj majstroj de la lingva kaj metafizika harmonio, fakte frua ekspresionisto.

La juna Germanujo

Eĉ Goethe rapide ricevis sian opozicion en la vigla vibrado de la XIX-a jarcento. La epoko de la liberalismo komenciĝis ĉ. 1830 kaj daŭris ĝis preskaŭ 1850, t. e. en la epoko de la diversaj revolucioj. La politiko enmarŝas plenefike en la literaturon. En la mezo de la nova tendenco staris la tria granda lirikisto de la germana literaturo H. Heine. Kun li kaj per li daŭris la batalo kontraŭ la romantiko kaj ankaŭ la klasikismo, kies tiama reprezentanto kaj suno estis Goethe. La tendenco de Heine kaj same de la grupo verkista "Juna Germanujo" estis kontraŭnaciisma, entute kosmopolita. (K. Gutzkow estas ekzemplo el tiu grupo kun sociaj romanoj).

La batalo ne estis facila, ĉar la batalantoj, ne lastavice Heine mem, kies brila plumo pikis, fajreris kaj faligis en la unua vico, mem estis romantikulo. Ni nepre menciu en tiu falango la nomon de la juna mortinto, Georg Büchner (1813-1837), revoluciulo kaj antaŭiranto de la naturalismo. Ekster la politika flanko staris en tiu tempo kelkaj bonegaj roman- kaj prozverkistoj, el kiuj ni menciu B. Auerbach kaj K. Immermann, A. Stifter ("Buntaj ŝtonoj). Unu el la granduloj estas la profundsenta poetino, tute izola de ĉiuj grupoj, Annette von Droste-Hülshoff.

Al la realismo -- post 1848

1848 ne donis sukceson kaj rezigno karakterizas ankaŭ la literaturon. La ĉefaj reprezentantoj de tiu epoko bone manipulis pri la grava heredaĵo de la granduloj, sed en sia tuto, ĝenerale ili ne aldonis novaĵojn. El tiu epoko, t. e. la ekevoluo al la realismo kaj naturalismo, restis multe da valoraj verkoj, kiuj sen ĝena peziĝo kontraŭstaras la tempon. Se ni restas denove nur inter la geografiaj linioj de nia kadro, ni povas mencii la majstronovelojn de Th. Storm, la romanojn de la vivgaja Fritz Reuter, la verkojn de la unua konsekvenca moderna realisto Theodor Fontane, la dramojn de Friedrich Hebbel, kiu vidis la tragikon en la batalo de la individuo inter la persona kaj la monda volo. Ni ne rajtas forgesi la nomon de R. Wagner, kiel gravan nomon de la germana dramo.

La naturalismo

La regado de la naturalismo estis relative mallonga. Ĝia triumfa periodo kun vigla politika kaj socia agitado estis ĉ. 1880. Sed jam ĉirkaŭ 1900, dum la eksperimentado pri diversaj formoj enpenetris la impresiismo kaj denove la romantikismo. La plej grava nomo de tiu tendenco estis Gerhard Hauptmann, eminenta konanto de la scenejo. En tiu periodo kaj sub la sama standardo batalis Henrik Sudermann kaj Hermann Hesse, kies unua evolua etapo estis la naturalismo. La du grandaj filozofoj, Arthur Schopenhauer kaj Friedrich Nietzsche, ambaŭ unuarangaj literaturistoj, havis grandan efikon, la unua per sia antiidealisma pesimismo, la alia per sia renverso de ĉia ĝisnuna valortaksado.

Post 1900

Nun sekvas en rapida ritmo la apero, reveno kaj malapero de la plej diversaj ismoj. La konstelacioj estas tiel densaj jam de tiu tempo kaj nia perspektivo ne estas ankoraŭ la ĝusta, tiel ke ni verŝajne eĉ tiam farus maljustaĵojn, se pli detale ni parolus pri la unuopuloj.

Ĉiukaze tiu ĉi jarcento jam de sia komenco portas en si la spiritojn de la grandegaj ŝanĝoj kaj la unuopulo malfacile povas trovi sin en la pli kaj pli rapida ventokirlo. Oni serĉas sin laŭ la plej diversaj manieroj. La malnova, klara divido pri ĝusta kaj malĝusta, aprobinda kaj malaprobinda ĉesas kaj oni komencas la esploron de la komenco. La plej granda nomo en la liriko estas Stefan George (1868-1933), adoranto, ĉefpastro de la beleco. Se ni nun ne mencias interajn nomojn el diversaj skoloj, ni rekte povas mencii la, ankaŭ en tiu ĉi kontakto gravan rolon de Erich Kästner, reprezentanto de nova germana epokspirito.

Inter la prozverkistoj aperis la unuaj grandaj romanverkistoj, el kiuj la plej granda estis Thomas Mann, kiu sekvis la plej belajn tradiciojn de la germana prozverkado. Lia ĉefa temo estas la kadukiĝo de kulturo, kiu vidis jam siajn plej belajn tagojn. La sama temo okupas ankaŭ aliajn verkistojn. Lia frato Heinrich Mann estis socia kritikisto, unu el la plej radikalaj. En la tempo post 1920 la literaturo, precipe la proza, sed ankaŭ la poezia ricevis socian etikan stampon. En tiu tempo komencis sian verkadon E. Kästner, Hans Fallada, Ernst Wiechert kaj aliaj. Estas okulfrape, kiom da histori-biografiaj romanoj aperas en tiu tempo. Ne mankis la mistikuloj. En la dramo aperas gravaj nomoj, inter ili Bert Brecht, Georg Kajser. Kun la nazista regado malaperis multaj aktivuloj el la germana literaturo. Parto de la germanaj verkistoj forlasis la landon, kiel Remarque, kies pacisma kaj humanisma idearo atingas nin eĉ en Esperanto per moderna, nerve reagema lingvo. Ni menciu ankaŭ la nomon de Luise Rinser, kiel simpatian reprezentanton de la verkista respondeca sento.

La nuna konstelacio

Post 1945 la germana literaturo disfalis en tiom da geografiaj kaj politikaj frakcioj, ke tio nepre grave efikis je ĝia evoluo, same kiel grandaj kataklismoj reefikis al aliaj grandaj literaturoj. Malgraŭ tio ekzistas amaso de tute novaj talentoj, kiuj reprezentas la plej diversajn literaturajn tendencojn. Jen kelkaj nomoj: Irmgard Keun, Hans Werner Richter, Elisabeth Langgässer, Walter Jens, Stefan Andres, Rudolf Hagelstange, H. E. Nossack, H. Kasack, W. Borchert, H. Lange (la lastaj estas ekzistencialistoj).

Oni povus eble diri, ke la pesimisma linio estas pli forta, sed samtempe antaŭdire, ke -- kiel ĉiam -- oni retrovos la vojon al la optimismo. Nuntempe la problemo estas ja relative simpligita: aŭ la tuta kulturo pereos, aŭ ni iros al tute novaj horizontoj.