Enkomputiligis Don HARLOW

El Goethe

de J. W. von Goethe

aperis en Norda Prismo, 58/2, p. 69


Antaŭ ol citi kelkajn sentencojn de Goethe, ni citu lian eldiron pri sia klopodado -- el tiu tempo, kiam li havis la plej fortoplenan parton de la vivo malantaŭ si:

"Mia sopiro, ke la piramidon de mia ekzisto, kies fundamento estas donita kaj sur firma bazo, mi levu plej alten, superas ĉiujn aliajn kaj eĉ ne toleras, ke mi forgesu ĝin. Mi ne rajtas malfrui, jam multaj jaroj premas miajn ŝultrojn, eble meze de laboro rompos min la sorto, kaj la babela turo restos stumpa. Almenaŭ oni diru, ke ĝi estis kuraĝege planita."


Por nova vero estas nenio pli malutila ol malnova eraro.


Oni vivas bone nur, se oni forgesas, ke oni vivas.


La milito vere estas malsano, kie oni uzas la sukojn destinitajn por servi la sanon kaj vivtenon por nutri ion fremdan kaj kontraŭnaturan.


Se kuraĝa homo per propra vivdanĝero savas iun, ĉu tio ne estas morala ago?

Laŭ mia opinio: ne! Sed, se timema homo superregas sian timon kaj faras la samon: tio estas morala ago.


La malamo estas aktiva malkontenteco, la envio estas pasiva. Tial oni devas ne miri, ke la envio tiel rapide transiras al malamo.