Enkomputiligis Don HARLOW

Recenzo: Gvidilo por "Ni legas bildojn" de R. Eichholz

de Johan Hammond ROSBACH

aperis en Norda Prismo, 58/2, p. 122


Gvidilo por "Ni legas bildojn", laŭ la angla "We Read Pictures" de William S. Gray, adaptita por Esperantaj infanoj de R. Eicholz. Eld.: "Esperanto Press", Kanado, 1957. 38 p. broŝ.

Ne vidinte la bildolibron, mi tamen tuj vidas, eĉ post rapida tralegado de la Gvidilo, ke ĝi donas utilajn sugestojn al gepatroj, kiel ili per bildoj instruu al siaj infanoj atenti detalojn, kolorojn, konturojn, kiel rekoni personon de unu bildo en alia bildo, kiel respondi per kompletaj frazoj, kiel oni fortigu la asociig-kapablon de la infanoj, ktp. Celkonsciaj gepatroj, kiuj dediĉas multe da tempo al siaj infanoj, povas el ĉi tiu fonto ĉerpi multe da helpo, sed eĉ ni ordinaraj gepatroj povas trovi ideojn, kiujn ni povas utiligi laŭ nia malpli kompleta maniero.