Enkomputiligis Don HARLOW

La duoblulo

de Heinrich HEINE

elgermanigis Kálmán KALOCSAY

aperis en Norda Prismo, 58/2, p. 74


Muta la nokt', la stratoj ne bruas,
ĉi domon loĝis iam la trezor'.
Tutsame, jen la dom' situas,
sed ŝi -- el la urb' delonge jam for.

Kaj, krom mi, jen, homo rigardas rigide,
mantorde pro la doloro nun.
Kaj froste tremas mi, lin ekvide,
mian propran figuron montras la lun'!

Ho, duoblulo, vi pala kunulo,
pro kio do similas vi
la amon, sub kies torturo
mi noktojn ĝemis tie ĉi.