Enkomputiligis Don HARLOW

Kannitverstan

de Johann Peter HEBEL

elgermanigis Joseph F. BERGER

aperis en Norda Prismo, 58/2, paĝoj 93-94


J. P. Hebel estis unu el la plej eminentaj dialektecaj verkistoj de Germanujo.

La homo verŝajne ĉiutage havas okazon, en Emmendingen kaj Gundelfingen (1) same kiel en Amsterdam meditadi, se li volas, pri la nedaŭremo de ĉiuj teraj aferoj, kaj kontentiĝi pri sia sorto, eĉ se ne multaj rostitaj kolomboj flugadas por li en la aero. Sed tra plej stranga ĉirkaŭvojo iu germana metihelpanto venis en Amsterdam per eraro al la vero kaj al ĝia ekkono. Ĉar post kiam li venis en tiun grandan kaj riĉan komercurbon plenan de belegaj domoj, balanciĝantaj ŝipoj kaj negocemaj homoj, tuj trudiĝis granda kaj bela domo en liajn okulojn, tia, kian li dum sia tuta migrado de Tuttlingen al Amsterdam ankoraŭ ne estis vidinta. Longtempe li rigardadis kun miro ĉi tiun altvaloran konstruaĵon, la ses kamentubojn sur la tegmento, la belajn listelojn kaj la altajn fenestrojn, pli grandajn ol hejme la pordo de la patra domo. Fine li ne povis ne alparoli iun preterpasanton. "Bona amiko", li alparolis lin, "ĉu vi ne povas diri al mi, kiel oni nomas la sinjoron, al kiu apartenas tiu ĉi mirbela domo kun la fenestroj plenaj de tulipoj, stelfloroj kaj levkojoj?"

Sed la viro, kiu supozeble havis pli gravajn farendaĵojn kaj malfeliĉe komprenis tiom de la germana lingvo kiom la demandinto de la holanda; nome neniom, diris mallonge kaj abrupte:

"Kannitverstan", kaj preterrapidis.

Tio estis nur unu holanda vorto aŭ tri, se oni bone pripensas, kaj signifas germane: Mi ne povas vin kompreni. Sed la bona fremdulo kredis, ke ĝi estas la nomo de la pridemandita viro. Devas esti riĉega viro, sinjoro Kannitverstan, li pensis pluirante. Tra unu strato en alian fine li atingis la golfon kun la nomo "Het Ij", aŭ germane: La Ipsilono. Jen staris ŝipo ĉe ŝipo kaj masto ĉe masto, kaj komence li tute ne sciis, kiel sukcesi per siaj du solaj okuloj sufiĉe vidkapti ĉiujn tiujn mirindaĵojn kaj observadi, ĝis fine altiris lian atenton ŝipego antaŭ nelonge alveninta el Orienta Hindujo kaj ĝuste nun malŝarĝata. Jam staris longaj vicoj da kestoj kaj pakaĵoj unu sur kaj apud la alia sur la kajo. Sed ĉiam ankoraŭ pliaj estis elrulataj kaj bareloj plenaj de sukero kaj kafo, de rizo kaj pipro inter ili. Longtempe rigardinte li fine demandis viron, kiu ĝuste portis keston surŝultre, kiel nomiĝas la feliĉulo, por kiu la maro allandigas ĉiujn ĉi komercaĵojn.

"Kannitverstan", estis la respondo.

Jen li ekpensis: Haha, ĉu de tie klariĝas? Ne mirinde, al kiu la maro tiajn riĉaĵojn albordigas, tiu facile povas enmondigi tiajn domojn kaj metigi tiajn tulipanojn en orumitaj vazoj antaŭ la fenestrojn. Nun li reiris, farante tre malgajan meditadon en si mem pri tio, kia malriĉa diablo li estas inter tiom da riĉuloj en la mondo. Sed dum la penso: -- Se mi mem ankaŭ unu fojon estus tiel bonŝanca, kiel tiu sinjoro Kannitverstan --, li turnis sin ĉirkaŭ angulo kaj ekvidis funebran procesion. Kvar nigre volvitaj ĉevaloj tiris same nigre tegitan funebran veturilon malrapide kaj malĝoje, kvazaŭ ili scius ke ili kondukas mortinton en lian ripozon. Longa procesio da amikoj kaj konatoj de la mortinto sekvis, paro post paro, vestitaj per nigraj manteloj, kaj mutaj. Malproksime tintetadis soleca sonorileto.

Nun kaptis nian fremdulon melankolia sento, kiu mankas ĉe neniu bona homo, kiam li vidas funebran procesion, kaj li restis staranta, pie kun la ĉapelo en la manoj, ĝis ĉio preterpasis. Sed li alproksimiĝis al la lasta en la irantaro, kiu ĝuste tiam estis mallaŭte elkalkulanta, kiom li povus gajni je sia kotono, se la funtocento plikostiĝus je 10 guldenoj, ekprenis lin delikate ĉe la mantelo kaj petis lin bonkore pri senkulpigo.

"Supozeble ankaŭ estis bona amiko de vi", li diris, "ĉi tiu, al kiu sonas la sonorileto, ĉar vi kunpaŝas tiel malĝoja kaj pensema."

"Kannitverstan!" estis la respondo. Tiam kelkaj grandaj larmoj falis el la okuloj de nia Tuttlingenano, kaj subite fariĝis peza kaj denove malpeza lia koro.

"Bedaŭrinda Kannitverstan", li kriis, "kion vi havas nun el via tuta riĉeco? Tion, kion ankaŭ mi havos el mia malriĉeco: mortveston kaj lintukon kaj el ĉiuj viaj belaj floroj eble rosmarenon sur la malvarma brusto, aŭ ruton. Kun ĉi tiuj pensoj li akompanis la mortinton, kvazaŭ li apartenus al li, ĝis la tombo, vidis, kiel malsupreniĝis la supozita sinjoro Kannitverstan en sian ripozejon, kaj estis kortuŝita de la holanda ĉetomba prediko, de kiu li eĉ vorton ne komprenis pli ol de kelkaj germanaj, kiujn li ne atentis. Fine li ree foriris kun la aliaj, malpezakore, manĝis en gastejo, kie oni komprenis la germanan lingvon, kun bona apetito pecon da Limburga fromaĝo, kaj kiam li iam denove rehavis melankoliajn sentojn, ke tiom da homoj en la mondo estas tiel riĉaj kaj li tiel malriĉa, li repensis nur pri la sinjoro Kannitverstan en Amsterdam, pri lia granda domo, pri lia riĉa ŝipo kaj pri lia malvasta tombo.


Postnoto

(1) Sud-baden-würtembergaj urbetoj.