Enkomputiligis Don HARLOW

Recenzo: Kiu estis Li? de Johan H. Snekvik

de Ferenc SZILÁGYI

aperis en Norda Prismo, 58/2, p. 124


Johan H. Snekvik: Kiu estis Li? Eld Misia Asocio "Kaiana", Oslo, 52 p., prezo ne signita.

La libreto estas sendube interesa kaj kuraĝa studo de analizema religiulo, kiu vidas la historion de Kristo tute diference de la oficiala vidpunkto, kaj kies celo estas la unuigo aŭ repacigo de la eklezioj, kiuj evoluis el la sama "Malnova Testamento". Laŭ sia propra eldiro li ne intencas ataki la instruon de Jesuo Kristo, sed male pliklarigi ĝin, ĉar tiu instruo por la kristanaro iĝis "nebulmondo", en kiu la homaro blinde migradas.

H. Snekvik esploras la Evangelion de punkto al punkto kaj i. a. venas al tiu konkludo, ke la amikaro de Jesuo lin savis de la kruco, ke Li vivis post la krucumo kaj daŭre Li plenumis sian instruadon. Laŭ la aŭtoro el la teorio pri la ĉieliro de Jesuo fontis tiom da disputoj kaj persekutoj, ke la oficiala fundamento de la kristanismo efektive estis per tio la kaŭzo de ĉiu netoleremo.

Johan Snekvik ne estas la unua, kiu cerbumas pri tiu ĉi temo, kaj sendube liaj esploroj kaj teorioj povas veki pasiajn diskutojn. Sed estas alia afero, ke entute nun estas krizo por la konkretaj religioj; krizo, pri kiu jam apenaŭ povus efiki eĉ interkonsentigo de la hebreoj kaj kristanoj. Per tio ni ne volas diri, ke mem la kredo havas krizon, ĉar kredo aŭ ĝia iaspeca surogato apartenas al la homa vivo. Sed estas neeviteble, ke mem la kredantoj revizias la konkretajn religiojn, kie nun aperas oftaj aludoj pri la adapto de la religio kaj komentoj, eksperimentoj por superponti la kontraŭdirojn de la novaj faktoj al la deklaroj de la diversaj sanktaj libroj.

Lingvaj kaj presaj eraroj estas oftaj, bedaŭrinde.