Enkomputiligis Don HARLOW

Germana numero!

aperis en Norda Prismo, 58/2, p. 64


Ni dediĉas nian nunan numeron al la germana kulturo, okaze de la ĉijara Universala Kongreso, en Mainz. Nia spaco ne ebligas al ni doni "antologion" germanan, ion tian neniu atendu de tiu ĉi numero, sed ni volas doni kvazaŭ momentfotojn vortajn kaj specimenojn el vasta kultura vivo.

Estas nepre menciinde, ke en la preparo de tiu ĉi numero ni ĝuis la kunlaboron de sro Joseph F. Berger (redaktoro de Germana Esperanto-Revuo.) Al li, nia kunredaktoro, konsilanto kaj al ĉiuj aliaj kunlaborantoj ni esprimas nian plej varman dankon!