Enkomputiligis Don HARLOW

La melankolia okulparo de Käthe Kollwitz

de Ferenc SZILÁGYI

aperis en Norda Prismo, 58/2, paĝoj 90-93


La melankoliaj okuloj de Käthe Kollwitz vidis multe el la mondo, serĉis la veron en ĝi kaj trovis la malĝojon kaj mizeron. Ŝia propra vivo (1867-1945) estis plena de tragedioj, militaj tragedioj inter ili kaj ŝi perceptis tiujn tragediojn kiel homo kun kolektiva sento povas percepti ilin. Homo, kiu estas granda artisto, kaj kiu, post ĉiuj suferoj, post perdo de filo kaj nepo en la milito, post vido de ĉiuspeca mizero en la vivo, post "konstanta interparolo kun la morto" sentas la plej pezan kaj plej noblan respondecon, batali kontraŭ la sufero, batali kontraŭ la mizero kaj la milito.

Käthe Kollwitz estis tre granda artisto. Ŝia arto estas tute escepta: kiel Harald Isenstein diras: "tiu ĉi arto havas la ekvilibron inter pasia sento, fantazio kaj neordinara formsento."

Kiam jam komence de la unua mondmilito ŝia filo mortis, ŝi skulptis monumenton pri la junaj mortintoj (finitan en 1932). Ŝia agado, ŝia arto estas kunligita kun la pacifismo kaj direktiĝas kontraŭ la mizero. (Kompreneble ŝi perdis sian instruistan oficon en la akademio dum la hitlerismo.)

K. Kollwitz: Hans Kollwitz kiel infano
K. Kollwitz: Hans Kollwitz kiel infano

La granda perforto reagis forte je tiu arto. Dum 10 jaroj estis malpermesite ekspozicii ŝiajn verkojn, oni konfiskis la modelojn de ŝia monumento. Ankaŭ la dua mondmilito prenas sian tributon de Käthe Kollwitz, kiu dum tiu perdis unue sian edzon kaj poste kiel militviktimon sian nepon. En 1943 ŝia hejmo detruiĝis de bombo. Jam pli frue Käthe Kollwitz fuĝis antaŭ la milito, kiun ŝi malamis, sed la milito sekvis ŝin ĉien. En 1945 ŝi mortis, kolapsinte sub la ŝarĝo de la tragedia vivo, tamen ne sen optimismo.

K. Kollwitz: Militmortinto (Litografaĵo, 1921)
K. Kollwitz: Militmortinto (Litografaĵo, 1921)

Dum duonjarcento ŝi laboris kun sian korpan forton superanta energio por la eternaj idealoj de la humanismo, sen la grandaj vortoj de la propagandistoj, sed kun la profunda sento de la moralisto kaj granda artisto.

Käthe Kollwitz naskiĝis en Königsberg, en Orienta Germanujo, kaj supozeble ankaŭ tio, ke tiuparte la slava kaj germana popoloj renkontiĝis kaj interrilatiĝis, donis multe al ŝia supernacia komprenemo.

K. Kollwitz: Patrineco (gipso)
K. Kollwitz: Patrineco (gipso)

Jen ni aldonu kelkajn reproduktaĵojn el ŝiaj artverkoj, kiuj tiel profunde gravuriĝas en la homa koro kaj vekas senton de kunrespondeco. Ni aldonu ankaŭ kelkajn karakterizajn vortojn, kiujn mem Käthe Kollwitz esprimis en diversaj formoj, ofte en leteroj:


Ankoraŭ nun mi ne scias pri la forto, kiu kreis miajn laborojn, ĉu ĝi estas parenca kun la religio, aŭ eble estas religio. Mi scias nur, ke ĝi estas forto, aŭ eble almenaŭ ĝi iam estis tio.


La proleteco (tiutempe) estis al mi pura kaj bela. Ĝi tentis min por redoni la proleton en lia tipa formo. Nur poste, kiam mi en intima kontakto ekkonis la mizeron kaj faton de la laboristoj, aldoniĝis sento de devo -- servi ilin per mia arto; sed ĝi tute ne estas tendenca arto.


Oni nomas min la pentranto de la mizero. Sed la tristo de la ekzisto etendiĝas nun longe preter la socia mizero. Estas mem la vivo, kiu enhavas ĉion, al kio mi provis doni esprimon per mia laboro.


Patrineco estas baza sento. Post multnombra prezentado de patrinoj kun infanoj mi diris al mi mem: Nun mi devas por ĉiam evoluigi la temon komplete. Tiel kreiĝis la granda grupo kun la patrino kaj la du infanoj.


Ĉiuj junuloj oferis servoprete sian vivon por la patrujama ideo. La samon faris la angla, rusa, franca junularoj. La rezulto iĝis nur sensenca furiozo de unuj kontraŭ la aliaj -- kaj la malriĉiĝo de Eŭropo -- ĉio, kiel ofero al la plej bela el ĉio.


Iufoje naskiĝos nova idealo, kaj ĉiu milito malaperos. En tiu ĉi certeco mi mortos. Oni batalos forte por tio, kion oni strebas. Tio estas nova ideo, ideo pri la granda frateco de la homaro.


(Senvole oni pensas pri la "nova sento" de Zamenhof.)