Enkomputiligis Don HARLOW |
Individua tono, forta sento karakterizas la grandan poetinon de la XIX-a jc. [Noto: Manfred Retzlaff konsilas, ke laŭ d-rino Edda Baußmann de la Droste-Societo, la jenan poemon verkis ne Annette sed ŝia nevino Elisabeth. -DH]
Amatoj, kiam min forlasis spirit', ne ploru do pro mi! Por paca ekzistad' min kaŝis en brila tag' la bona Di'. Ne estas plu ĉagreno tera. Eternas via bild' ĉe mi. Mi petos pri balzamo vera por vundoj kaj dolor' de vi. Se svingas Pac' en nokta ombro Serafflugilojn super Ter', ne pensu plu pri mia tombo! Salutas mi el stela sfer'. |