Enkomputiligis Don HARLOW

Recenzo: Ni legas kaj lernas de Julie Ŝupichova

de Ferenc SZILÁGYI

aperis en Norda Prismo, 58/2, p. 121


Julie Ŝupichova: Ni legas kaj lernas. Legolibreto por komencantoj kun metita el la verkaro de D-ro L. L. Zamenhof.

Sub aprobo de la Lingva komisiono de la Jugoslavia Esperanto-Federacio eldonis ĝin Kroatia Esperanto-servo en Zagreb 1957. Formato 14 cmx19,5 cm, 50 paĝoj, bona papero, klara preso, 1000 ekzempleroj. Vortoj el verkoj de nia Majstro, proverboj, anekdotoj, tradukoj el verkaro de H. C. Andersen, J. W. Goethe, Shakespeare, el Lingvaj respondoj donas modelan enhavon.