Enkomputiligis Don HARLOW

Du aŭtorportretoj el Mainz

elgermanigis Ernst KIND

aperis en Norda Prismo, 58/2, paĝoj 108-109


I. Alfred Döblin

En sia libro "Sortvojago" (Schicksalsreise) li rakontis, kiel post la milito la unuan fojon li venis al Mainz, en la detruitan, malesperigan urbon. Li estis dungito de la kultura sekcio de la Franca Militista Registaro en Baden-Baden kaj venis al Mainz okaze de la malfermo de la Johannes-Gutenberg-Universitato. Tiam li ankoraŭ provis, hejmeciĝi en Germanujo post la katastrofo de la Tria Regno. Li, kiu estis per "La tri saltoj de Wang-lun" (1915) la kreanto de la ekspresionisma romano en Germanujo! Pli intense ol iu alia, Alfred Döblin post sia reveno provis influi la germanan literaturan vivon. Lia revuo "Das goldene Tor" (La ora pordego) volis esti pli ol ludejo por beletristikaj eksperimentoj. Li trovis nur malfortan resonon.

Döblin nek al si mem, nek al aliaj faris facila ĉi tiun tutan vivon. Apenaŭ li per iu verko akiris sukceson, li jam forlasis la "feliĉan kamparon" kaj sin antaŭenjetis en novan, neesploritan, literature nekulturitan terenon. "Wang-lun", "Wallenstein", "Berge, Meere und Giganten" (Montoj, maroj kaj gigantoj), "Manas", "Berlin-Alexanderplatz", "November 1918", "Hamlet" -- kiel fulmo el fulmtondra ĉielo, zigzagas al ĉiu direkto tra la atmosfero de ĉiuj tempoj kaj mondoj.

Li estis malkomfortulo pro pasio. La asekurkuracisto en la oriento de Berlin ne nur koketis kun sia profesio, sed li serioze ĝin traktis. La romanpoeto ne nur koketis kun sia materialo, sed ĝin ekstreme esploris. Döblin, kiu en la lastaj dekdu jaroj provis elfiltri el la fenomenoj de la naturo la lastan formigan sekreton por atingi per tio la efikantan forton de la ekzistado, sin sentis per siaj travivaĵoj en la franca kaj pli poste amerika emigracioj ĉiam pli devigata, supozi eksternaturan levilpunkton por io, kio okazas en la mondo. Samobstine li pluboris en la nova direkto. Li fariĝis kredanta katoliko. Sed tio estis por li nek finpunkto nek ekiĝo, rezigni pri sia absoluteco. La klopodon de Kierkegaard pri "honesteco" li detale citas en sia lasta romano. La katoliko Döblin publikigas "Karl kaj Roza", prezentadon de la lukto de Karl Licbknecht kaj Rosa Luzemburg por la pureco de la socialista revolucio. Lia lasta romano "Hamlet aŭ la longa nokto ne finiĝas" trovis dum dek jaroj neniun eldoniston en la Federacia Respubliko. Fine la Orienta Zono tamen akceptis la verkon -- kiu tute ne komplezas al ĝia ideologia linio --, kaj nur post tio Munkena eldonisto transprenis la licenc-eldonon.

De Baden-Baden Döblin venis al Mainz. Li fariĝis membro de la literatura sekcio en la Mainza Akademio. (Jam antaŭ 1933 li apartenis al la Poeta Akademio en Berlin). En 1954 la Akademio de Sciencoj kaj Literaturo en Mainz elektis lin honora membro. Tiam li ree silentiĝis. Oni eksciis, ke li kuŝas sufereganta en sanatorio en la Nigra Arbaro. Kaj poste, somere de ĉi tiu jaro, preskaŭ samtempe, kiam aperis lia Hamlet-romano en la Germana Demokrata Respubliko, la Bavara Akademio donis al li sian literaturan premion, kaj ni eksciis lian morton.

Nur malmultajn jarojn de sia riĉa vivo Döblin pasigis en Mainz. Sed tiuj, kiuj renkontis lin dum tiu tempo, ne forgesos la grandan homon kaj la superan spiriton. Same kiel la germana literaturo neniam rajtas forgesi lin kiel unu el siaj plej rimarkindaj personoj de la lastaj jardekoj.

II. Anna Seghers

En tropike varma Meksikio. Malgranda izola vilaĝeto. En la "Pulqueria" -- la gastejo -- sinjorino: ĵus resaniĝinta de multemonata malsano, kiu ŝin kaptis post pena fuĝo el Eŭropo furiozigita de la hitlera milito. En pli vasta ĉirkaŭaĵo: Rancho (farmbieno). La sinjorino alproksimiĝas al ĝia blanka en trembrilanta aero staranta muro kaj trairas la vagan pordegon. En la arbetaĵo de l' ĝardeno ŝi aŭdas la monotonan knaradan movon de ludbalancilo. Sammomente iu vokas: "Neti"! kaj per tiu alvoko, kiun ŝi konas ek de sia infaneco ŝi sentas sin subite meze en aro de junaj knabinoj, en granda distanco for de Meksikio, dum lerneja ekskurso de porknabina liceo en Mainz, en vilaĝo apud la Rejnrivero, en la jam de longe pasinta tempo antaŭ la unua mondmilito. Unu post la alia ŝi rememoras la junajn kamaradinojn de sia klaso, ankaŭ siajn instruistinojn kaj eĉ klason de la iama gimnazio, kaj refoje travivante kun ili tiun ekskurson el de longe pasintaj jaroj ŝi vidas la katastrofojn de la unua mondmilito, la fatalan sorton de tiuj ĉi homoj, kiuj dum nazi-reĝimo kaj de la dua mondmilito devis morti. Ili mortis kiel viktimoj aŭ kiel kunagantoj en la krimaj epokoj de la tiamaj tempoj aŭ kiel ŝirmantoj aŭ kiel perfiduloj de sia juna kaj bona karaktero. Sed ĉiuj mortis, ĉar la epoko de la katastrofoj kaj de la homa dekadenco estis inundintaj la mondon.

Tio esence estas la enhavo de la rakonto "Ekskurso de la mortintaj knabinoj" de Anna Seghers.

En 1928 la nomo de Anna Seghers enpenetris la literaturan vivon germanan, kiam la juna poetino gajnis la "Kleist"-premion pro sia unua verko "Ribelo de la fiŝkaptistoj de Sankta Barbara". Pli poste oni eksciiĝis, ke malantaŭ la pseŭdonimo sin kaŝas juna arthistoriistino el Mainz, kies vera nomo estas Reiling. Ŝia patro posedis internacie konatan magazenon por antikvaĵoj apud Flachsmarkt (foiro por lino). Ĉiun duan jaron nun aperis novaj verkoj de la epikistino. Ĉiuj distingiĝis per apenaŭ riĉa, klara kaj tamen eksterordinare fortoplena kaj impresa stilo kaj emfazo de rakonto por la justo.

Venis la jaro 1933. Anna Seghers elmigris unue al Francujo, pli poste en danĝera fuĝo pro "Gestapo" al Meksikio. Post 1945 ŝia nomo diskonatiĝis de buŝo al buŝo, kiam ŝia romano "La sepa kruco" eldoniĝis en Germanujo. La romano rakontas la fuĝon de kaptito el koncentrejo.