Enkomputiligis Don HARLOW

La epoko de la malracio

aperis en Norda Prismo, 58/2, p. 127


E-ano Fritz Maseller-Sorau dum la jarkunveno de (Australia E. Kongreso 5/1, 1958) faris interesan paroladon, el kiu ni volonte citas kelkajn detalojn.

"Hodiaŭ ni vivas en tempo de spac-konscio ... Niaj pensoj entenas la tutan universon!

Precipe, se ni povas kombini tiajn pensojn kun negoco. Mi legis antaŭ nelonge en la gazeto, ke entreprenema biena makleristo en New York jam vendas parcelojn sur la luno. Kaj kial ne?

Ke ni eble povas trovi renkonti aliajn loĝantojn sur la planedoj, ho, tiaj malgravaj detaloj ne maltrankviligas nin. Niaj misiistoj kaj poste niaj soldataroj traktos ilin efike, kaj superŝutos ilin per ĉiuj benoj de niaj supera kulturo kaj civilizo. Ni havas ja en la estinteco sufican sperton pri la civilizigo de tiaj neprogresintaj popoloj."

Post tiu ĉi enkonduko s-ro Mueller-Sorau rakontas pri tetaso, kiu atingas la teron kaj kies pasaĝero informiĝas iom post iom pri la tera vivo kaj ties misaĵoj, iom laŭ la recepto de Swift.

-- Kio estas mono? -- demandas la aliplanedano.

-- Ĉi tio estas tre artifika elpensaĵo de ni, homoj. Estas rimedo por la distribuado de la varoj kaj servoj. Komparu ĝin kun la sango."

-- Jes, mi komprenas. Kiel la sango cirkulas en la angioj, tiel ĝi portas la diversajn necesaĵojn al ĉiuj ĉeloj de la korpo. -- Do, ĉu la mono ne cirkulas?

-- Ne ĉiam. Estas tempoj, kiam la fluo haltas. Ĉar mono povas esti retenata, retirata de cirkulado, amasigata.

Cetere, mono havas strangan allogon al certaj specoj de klopodoj. La registaro, tio estas la homoj, kiuj ĉi tie sur tero estas la gardantoj de la bonstato de la nacioj, elspezas milionojn kaj eĉ bilionojn por bomboj, kanonoj, drednaŭtoj, milit-aviadiloj, municifabrikoj, raket-provejoj kaj aliaj similaj indaj aferoj.

Kompreneble, tiam ne postrestas mono por tiaj senutilaj objektoj kiel hospitaloj, edukado, lernejoj, loĝejoj, ne parolante pri tiaj superfluaj aferoj kiel operejoj, artejoj, bibliotekoj kaj similaj sensencaĵoj. Vere, ni ne bezonas ilin. Se homoj deziras amuzadon, ni havas trinkejojn kaj ankaŭ ĉevalkuradon.

La akra satiro ampleksas la tutan civilizon, sed ĝi haltas ĉe la problemo de la nutrado, kiurilate la parolinto rekomendas la vegetarismon, kaj li opinias same decide pri la lingva problemo, pri la nepra bezono de Esp.