Enkomputiligis Don HARLOW

Mozart rakontas

de Eduard MÖRIKE

elgermanigis Joseph F. BERGER

aperis en Norda Prismo, 58/2, paĝoj 70-72


E. Mörike (1804-1875) estis mildvoĉa lirikisto kaj artisto ankaŭ en prozaj idilioj. La jena memstara parto el la rakonto "La vojaĝo de Mozart al Prago" efikas ankaŭ nun same freŝe, kiel antaŭ 100 jaroj.

Printempe 1770 mi kiel dektrijara bubo vojaĝis kun mia patro Italujon. Ni iris de Romo Napolon. Refoje mi estis ludinta en la konservatorio kaj diversfoje aliloke. Nobelaro kaj klerikaro faris al ni agrablaĵojn, precipe iu "abate" aliĝis al ni, kiu sin flatis esti eksperto kaj cetere havis influon ĉe la kortego. Je la tago antaŭ nia forvojaĝo li kondukis nin en akompano de kelkaj aliaj sinjoroj en reĝan ĝardenon, la "Villa reale", apud belega ŝoseo situanta ĝuste ĉe la maro, kie bando da siciliaj "commedianti" sin prezentis -- "figli di Nettuno", kiel ili sin nomis ankaŭ, krom aliaj belaj titoloj. Kun multaj nobelaj gerigardantoj, inter ili eĉ la juna aminda reĝino Karolino kun du princidinoj, ni sidis sur longa vico da benkoj en la ombro de tendsimile kovrita malalta galerio, ĉe kies muro malsupre plaŭdetis la ondoj. La maro kun sia multkolora striaĵo belege respegulis la bluan sunĉielon. Rekte antaŭ si oni havas la Vesuvon, maldekstre, delikate kurba, briletas ĉarma bordo.

Pasis la unua parto de la ludoj; ĝi estis efektivigita sur la seka planko de speco de pramo staranta sur la akvo, kaj ne enhavis ion specialan; sed la dua kaj plej bela parto konsistis nur el ŝipistaj, naĝistaj kaj subakvistaj artifikaĵoj kaj kun ĉiuj detaloj ĉiam restis al mi freŝe engravurita en la memoro.

El kontraŭaj flankoj alproksimiĝis unu al la alia du graciaj, tre malpeze konstruitaj barkoj, ambaŭ laŭŝajne farantaj plezurveturon. La unua iom pli granda estis provizita per duonferdeko kaj, krom la rembenkoj, ekipita per maldika masto kaj velo, ankaŭ belege pentrita, kun orumita beko. Kvin junuloj idealaspektaj, apenaŭ vestitaj, kun brakoj, brusto kaj gamboj laŭŝajne nudaj, estis okupitaj parte per la remilo, parte ili amuzis sin kun sama nombro da ĝentilaj knabinoj, iliaj amatinoj. Unu el ili, sidanta meze sur la ferdeko kaj plektanta florkronojn, distingiĝis per kresko kaj beleco kaj per sia ornamaĵo inter ĉiuj ceteraj. Ili volonte servis ŝin, etendis kontraŭ la suno tukon super ŝi kaj transdonis al ŝi la florojn el la korbo. Flutistino sidis apud ŝiaj piedoj, kiu subtenis la kantadon de la aliaj per siaj helaj tonoj. Ankaŭ al tiu eminenta belulino ne mankis propra kavaliro; sed ili ambaŭ rilatis unu al la alia sufiĉe indiferente, kaj la amanto ŝajnis al mi preskaŭ iom kruda.

Intertempe estis alproksimiĝinta la alia pli simpla veturilo. Ĉi tie oni vidis nur junulojn. Tiuj portis koloron intensruĝan, ĉi-lastaj marverdan. Ili surprize ekmiris ĉe la ekvido de la ĉarmaj inetoj, signis salutojn kaj konigis sian deziron pri pli malvasta interkonatiĝo. La plej vigla ino tiam prenis rozon de la brusto kaj eklevis ĝin petole alten, kvazaŭ demandante, ĉu tiaj donoj al ili estus bonvenaj, al kio respondis transe ĉiuj per unusignifaj gestoj. La ruĝuloj rigardis malŝate kaj malserene, sed povis fari nenion, kiam pluraj el la knabinoj interkonsentis ĵeti al la povruloj almenaŭ iom kontraŭ malsato kaj soifo. Planke staris korbo plena de oranĝoj; kredeble estis nur flavaj pilkoj, imitaĵoj de la fruktoj. Kaj nun komenciĝis rava teatraĵo ĉe kunefiko de la muziko, troviĝanta sur la borda digo.

Unu el la virgulinoj komencis unue ĵeti facilmane kelkajn oranĝojn transen, kiuj, tie kaptite kun sama facileco, tuj revenis; tiel daŭris tien kaj reen, kaj ĉar iom post iom pli kaj pli da knabinoj kunhelpis, baldaŭ dekduope flugis oranĝoj tien kaj reen en pli kaj pli rapida movo. La belulino en la mezo ne prenis parton en la batalo krom tiamaniere, ke ŝi plej scivole rigardadis de sur sia skabelo. Ne sufiĉe ni povis admiri la ambaŭflankan lertecon. La ŝipoj turniĝis en distanco de proksimume tridek paŝoj unu ĉirkaŭ la alia en malrapida movo, montrante jen la tutan larĝan flankon, jen oblikve la duonan pruon; ĉirkaŭ dudek-kvar pilkoj estis senĉese en la aero, sed en la konfuzo oni kredis vidi multe pli da ili. Kelkfoje estiĝis efektiva krucpafado, ofte ili supreniĝis kaj malsupreniĝis laŭ alta arko, apenaŭ unu aŭ alia maltrafis; estis kvazaŭ ili el si mem per la forto de altiro ĵetiĝis en la malfermitajn fingrojn.

Same agrable kiel estis okupata la okulo, same plaĉe aŭdiĝis por la orelo la melodioj; siciliaj arioj, dancoj, "Saltarelli, Canzon a ballo", tuta kvodlibeto, girlandmaniere facile kroĉitaj unuj al la aliaj. La pli juna princidino, ĉarma senĝena estulino, proksimume samaĝa kiel mi, tre ĝentile akompanis la takton per kapmovetado; ŝiajn ridon kaj longajn okulharojn ankoraŭ hodiaŭ mi povas vidi antaŭ mi.

Permesu, ke mi nun ankoraŭ mallonge rakontu la finiĝon de la komedieto, kvankam ĝi jam ne havas rilaton kun mia afero. Ne facile oni povas imagi ion pli beletan. Dum la bataleto iom post iom finiĝis kaj ankoraŭ interŝanĝiĝis nur opaj ĵetoj, dum la knabinoj kolektis siajn orajn pomojn kaj remetis en la korbojn, transe knabo kvazaŭ ludante estis preninta larĝan, verde trikitan reton kaj teninta mallongan tempon sub la akvo; li levis ĝin, kaj je ĉies miro troviĝis en ĝi granda, blue, verde kaj ore briletanta fiŝo. La ĉestarantoj fervore alsaltis, por ĝin elpreni -- jen ĝi glitis el iliaj manoj, kvazaŭ ĝi vere estus viva, kaj falis en la maron. Tio estis interkonsentita batalruzaĵo, por trompi la ruĝulojn kaj logi ilin el la ŝipo. Kiam ĉi tiuj, kvazaŭ sorĉitaj de la miraklo, rimarkis, ke la besto ne volis profundiĝi, sed ĉiam lude naĝis nur sur la surfaco, ili eĉ momenton ne hezitis kaj kune ĵetegis sin en la maron, la verduloj ankaŭ, kaj tiel oni vidis dekdu lertajn bonstaturajn naĝantojn kiuj klopodis ekkapti la fuĝantan fiŝon; ĉi tiu balanciĝetis sur la ondoj, dum minutoj malaperis sub ili, jen tie jen tie reaperis inter la kruroj de unu aŭ inter brusto kaj mentono de alia. Subite, kiam la runuloj plej arde persekutis sian kaptaĵon, la alia partio, ekvidinte sian avantaĝon, fulmrapide engrimpis la ŝipon tute lasitan al la knabinoj, dum ties granda kriaĉado. La plej nobela el la knabegoj, laŭkreske kiel Merkuro, flugis kun radianta vizaĝo al la plej bela ino, ĉirkaŭprenis, kisis ŝin, kaj ŝi, tute ne partoprenante la kriaĉadon de la aliaj, same fajrece plektis siajn brakojn ĉirkaŭ la junulo bonkonata al ŝi. La trompita aro ja rapidege alnaĝis, sed estis puŝata for de la barko per remiloj kaj armiloj. Ilia senutila furiozo, la timkriado de la knabinoj, la perforta kontraŭstaro de unuj el ili, ilia petado kaj petegado, preskaŭ sufokata de la cetera bruo, de la akvo, de la muziko, alpreninta subite alian karakteron -- ĉio ĉi estis bela super ĉia priskribo, kaj la rigardantoj ekaplaŭdegis kun tondra entuziasmo.

Nun, en ĉi tiu momento, disvolviĝis la malfikse ligita velo: el ĝi aperis rozkolora knabo kun arĝentaj flugiloj, arko, sago kaj sagujo, kaj en gracia pozo li ŝvebis libere sur la stango. Jam ĉiuj remiloj estas en plena aktiveco, la velo plenbloviĝas: sed pli potence ol ambaŭ ŝajnis forpeli la ĉeesto de la dio kaj lia forte antaŭeniga gesto la veturilon tiel, ke la preskaŭ senspiraj persekutantaj naĝantoj, el kiuj unu tenis per sia maldekstra mano la oran fiŝon alte super sia kapo, baldaŭ forlasis ĉian esperon kaj kun elĉerpitaj fortoj vole-nevole refuĝis al la forlasita ŝipo. Intertempe la verduloj atingis malgrandan arbustumitan duoninsulon, kie neatendite montriĝis en embusko boatego kun armitaj kamaradoj. Vid-al-vide de tiaj minacaj cirkonstancoj la areto hisis blankan flagon kiel signon, ke oni volas pace intertrakti. Kuraĝigite per sama signalo de transe ili alveturis tiun haltejon, kaj baldaŭ oni vidis tie la ĝentilajn knabinojn, krom unu, kiu volonte restis, kiel ili kun plezuro eniris la propran ŝipon kun siaj amantoj. -- Per tio la komedio estis finita.

"Ŝajnas al mi", flustris Eŭgenino kun brilantaj okuloj al la barono en paŭzo, dum kiu ĉiuj plaĉe sin esprimis pri la jus aŭdita, "ke ni havas ĵus pentritan simfonion de la komenco ĝis la fino kaj krome perfektan simbolon de Mozart'a spirito mem en ĝia tuta sereneco. Ĉu mi ne estas prava? ĉu ne enestas la tuta ĉarmo de Figaro?"