Enkomputiligis Don HARLOW

Recenzo: Notes on English Grammar for Students of Esperanto de G. D. Lewis

de Ferenc SZILÁGYI

aperis en Norda Prismo, 58/2, p. 124


Notes on English Grammar for Students of Esperanto de G. D. Lewis, M. A., F.B.E.A. Second Edition 1957. 48 p. Prezo 2/6 (5 steloj).

Tiu ĉi libreto celas pliglatigi lernadon de Esperanto por anglalingvanoj pritraktante idiomaĵojn specialajn por la angla lingvo. Certe estas vero, ke la malfacilaĵoj lerni iun ajn lingvon ne malpli kuŝas en la propra lingvo de la lernanto mem ol en la lingvo lernata. Tamen tiu fakto ĝenerale ne estas atentata de verkistoj de lernolibroj, kiuj unuavice limigas sin al la specialaĵoj de la lingvo instruata, pretervidante la propraĵojn kaj mallogikaĵojn de la lingvo de la lernanto, kiuj pli-malpli malhelpas la progreson. Esperantaj lernolibroj ĝenerale ankaŭ neglektas tiun ĉi aspekton, sendube parte pro tio, ke la reputacio de Esperanto kiel facila lingvo kvazaŭ devigas la verkantojn prezenti la lingvon en plejeble maldika libreto de rudimentaĵoj. Tia vidpunkto tamen riskas molesti la intereson de la lernanto, ĉar li neeviteble baldaŭ konscios mankojn, kiujn li ne facile povas analizi, kaj sekve prikulpigos Esperanton ja senkaŭze, ĉar plejparte kulpas la idiotismoj de lia lingvo propra. G. D. Lewis per sia tre rekomendinda libro grandparte solvas gravajn punktojn de diferenco inter Esperanto kaj la angla lingvo. Ankaŭ la libro ne estas sen valoro por Esperantosciaj studantoj de la angla lingvo, precipe la ĉapitroj pri Helpoverboj kaj Prepozicioj. Kritiketindaĵojn mi trovis nemultajn; tamen: p. 10, "What is John? De kiu metio estas J.?" -- pli simple: Kio estas J.? -- p. 23, "I don't like meeting him; Mi ne amas renkonti lin" -- preferinde: -- ŝatas. - (La verbo "ami" estas nepre evitinda en la senco "ŝati"; pri tio legu tre spritan rakonton de Szilágyi en Koko Krias Jam, p. 211).