Enkomputiligis Don HARLOW

Pajlero, karbo kaj fabo

de Jakob kaj Wilhelm GRIMM

elgermanigis Ferenc SZILÁGYI

aperis en Norda Prismo, 58/2, paĝoj 113-114


Jakob Grimm (1785-1863) kaj lia frato Wilhelm (1786-1859) estis ne nur verkistoj de senmortaj fabeloj, sed ankaŭ lingvistoj, gramatikistoj, folkloristoj, laborintaj dum la tuta vivo kune, atingintaj gvidrolon en sia kultura vivo kaj ankaŭ la plenan estimon de la postaj epokoj. Belmemora, kara, delikate nobla fratparo, dekoro por la germana kulturvivo!

En iu vilaĝo vivis malriĉa, maljuna virino, kiu kunkolektis pladkvanton da faboj kaj volis ilin kuiri. Ŝi do faris fajron en sia fajrujo, kaj ke ĝi pli rapide brulu, ekbruligis ĝin per manpleno da pajlo. Kiam la faboj en la poton ŝutiĝis, senrimarke elfalis unu, kiu sur la planko venis apud pajleron; baldaŭ poste ardanta karbopeco rapidis al tiuj du el la fajrujo. Tiam la pajlero ekparolis:

-- Karaj amikoj, de kie vi venis ĉi tien? -- La karbo respondis:

-- Mi elsaltis kun bona ŝanco el la fajro, kaj se tion mi ne estus perforte farinta, mia morto estus certa: mi estus forcindriĝinta.

La fabo diris:

-- Ankaŭ mi liberiĝis de tie kun sana haŭto, sed se la maljunulino estus min metinta en la poton, mi estus kuirita je kaĉo kiel miaj kamaradoj.

-- Ĉu al mi do estus alia sorto destinita? -- diris la pajlero -- ĉiujn miajn fratojn la maljunulino transformigis je fajro kaj fumo; ŝi enpakis samfoje 60 el ili kaj mortigis ilin. Feliĉe mi elglitis inter ŝiaj fingroj.

-- Sed kion ni nun ekfaru? -- diris la karbo.

-- Mi opinias, respondis la fabo, -- ke ni feliĉe saviĝintaj de la morto, kiel bonaj kunuloj estu solidaraj, kaj por ke nin ĉi tie ne atingu nova malfeliĉo, kune ni elmigru kaj iru al fremda lando.

La propono plaĉis al la du aliaj kaj ili ekiris sur la vojo. Sed baldaŭ ili venis al malgranda rivereto, kaj ĉar nek ponto nek pontotrabo estis tie, ili ne sciis, kiel ili povus transen veni. La pajlero havis bonan ideon kaj diris:

-- Mi volas kuŝigi min trans ĝin, kaj tiel vi povas sur mi kiel sur ponto transiri.

La pajlero do etendis sin de unu bordo al la alia, kaj la karbo, kies naturo estis ardiĝema, trotetis tute kuraĝe sur la nove konstruita ponto. Sed kiam ĝi estis veninta al la mezo kaj aŭdis sub si plaŭdi la akvon, ĝi ektimis tamen. Ĝi haltis kaj ne plu fidis pri si. Sed la pajlero ekbrulis, rompiĝis je du pecoj kaj falis en la rivereton. La karbo falegis post ĝin, eksiblis, kiam ĝi atingis la akvon, kaj elspiris sian animon. La fabo, kiu singarde ankoraŭ estis restinta sur la bordo, devis ridegi pro la afero, ĝi ne povis ĉesigi la ridon kaj ĝi ridis tiel kolose, ke ĝi krevis. Nun estus ankaŭ pri ĝi same okazinta, se bonŝance migranta tajloro ĉe la rivereto ne estus ekripozinta. Havante kompateman koron li elprenis sian kudrilon kaj fadenon kaj kunkudris la fabon. Ĝi dankis lin vere plej kore. Sed ĉar li uzis nigran fadenon, tial de tiu tempo la fabo havas nigran kunkudron.