Enkomputiligis Don HARLOW

Recenzo: Kien la poezio? de Brendon Clark

de Poul THORSEN

aperis en Norda Prismo, 58/2, paĝoj 118-119


Brendon Clark: Kien la poezio? Antaŭparolo de Bertram Potts. Principoj -- Originalaj. 156 p. tole bindita, prezo: 14 ŝil. plus afranko. The Esperanto Publishing Co. Rickmansworth.

Kiu amas lingvon, estas jam poeto.
Kiu amas du, fariĝas tradukanto.

Jen kvazaŭ gvidmotivo per la propraj vortoj de nia tro frue mortinta nov-zelanda poeto, Brendon Clark. Pro amo al la internacia lingvo li konscie kultivadis ĝin praktikante ĝiajn poeziajn povojn, kaj efektive li montriĝis rimarkinda tradukanto. Brila ekzemplo estas Infanaĝo de Hiavata en tiu ĉi bela, inteligenta kaj interesega verko novspeca poetiko flanke de Parnasa Gvidlibro, kiun ĝi trafe suplementas, sed ne anstataŭas.

Tamen ni ne nur staras antaŭ sentema poeto, sed ankaŭ antaŭ akre observema analizanto, arda batalanto kaj purigisto, kiu lancpinte sturmatakas la fortikajn poziciojn de elizio, neologismoj, neregulaj (= viraj) ritmoj kaj rimoj, nenatura vortordo, kunpremo de vortoj kaj pensoj. -- Ĉio estas brava kaj bona, kaj oni nur deziras ke li postmorte eliru la batalon kiel venka Cezaro -- ne kiel verda Donkiĥtoto post interpuŝo kun obstinaj ventmueliloj!

Tre bele kaj sagace Clark difinas poezion "kontentiga esprimo per mezurita lingvo de pripensinda ideo ... Poeto estas homo pli ol ordinare sentema por la ĉirkaŭanta vivo, aŭ por iu parto de tiu vivo. Ĉar li estas sentema ankaŭ por la povo kaj belo de vortoj, li esprimas siajn sentojn per vortoj, kiel pentristo esprimas siajn sentojn per koloroj kaj muzikisto per melodio. La poeto verkas 1aŭ la tuŝoj de la vivo, kaj la monda poezio spegulas la mondan animon ... La celo de la prozo estas sciigi; la celo de la poezio estas sentigi. La prozo traktas pri faktoj, kiuj naskas ideojn kaj pensintereson; la poezio traktas pri ideoj, kiuj naskas sentojn kaj pensemocion."

Plene oni konsentas kun la aŭtoro, ke ekster traduko de kantoj, ni laŭeble evitu elizion, t.e. la okulĝenan ŝutadon de apostrofoj. Tia poezio aspektas malbele, sonas kiel singulto kaj malfaciligas la legon, eĉ donas al Esperanto karakteron de senhelpa lingvo! Zamenhof kun sia granda intuicio laŭeble evitis la apostrofojn. En La Espero ni trovas nur du. Ni imitu lin. Ni trovu en nia lingvo la proprajn esprimeblojn, ni evitu monstrajn kompromisojn kun nacilingvaj rutinoj. La libro de Brendon Clark montras ke eblas. Kaj eĉ se oni ne povas aprobi liajn konsilojn en ĉiuj detaloj, tamen restas granda kaj pozitiva studmaterialo. Kun granda intereso oni studas ekz. la teorion, certe tute pravan, ke Esperanto estas tipe "ina" lingvo, tial estas fremda por ĝi la viraj ritmoj, precipe la jamboj. Oni "traduku" ilin ĉie per trokeoj. Simile oni redonu anapestojn per la "inaj" daktiloj kaj amfibrakoj.

Kompreneble oni povas diskuti pri tiaj aferoj. Kaj efektive oni povas en Esperanto fari ankaŭ bonan poezion eĉ per tiuj "nenaturaj" jamboj-anapestoj. Faktoj pruvas tion. Zamenhof verkis jene jambe:

Ho, mia kor', ne batu maltrankvile,
el mia brusto nun ne saltu for!

Fakto ankaŭ estas, ke neniu ajn esp-vorto en si mem formas jambon, kaj en nia lingvo entute ekzistas apenaŭ unu cent unusilabaj vortoj per kies arokadoj eblas produkti jambojn. Sed ĝuste tio devigis la poetojn elizii! Ĝuste tiel ili povis produkti milojn da jamboj! -- Persone mi tamen kiel Clark kontraŭbatalas la apostrofojn, sed al mi ŝajnas, ke li kiel ĉiuj profetoj iom unuokule traktas la problemon. Tamen ke kerno de pravo estas en liaj intuicioj, pruvis per traktaĵo scienca, statistika en la revuo Esperantologio, marte 1951, d-ro Ceci1 Bean konkludante, ke multe superas jambajn kaj trokeajn (!) ritmojn la amfibraka ritmo.

Alia principa propono de Clark estas venki la konatan densecon en niaj poemtradukoj simple aldonante kroman verspiedon, t. e. fari pentametron heksametro, tetrametron pentametro ktp. Genia simpleco! -- Nur ĝi ne estas praktikebla en kantoj kaj kredeble ĝenos konantojn de la originala verko. Sed laŭ Clark multe pli gravas, ke la traduko fariĝu valora poemo en si mem, ĉar "oni tradukas por la samideano, ne por la samlingvano". -- Tute grave.

Kontraŭ neologismoj superfluaj ni kompreneble batalu, sed ĉu vere estas realisma penso, ke neologismoj unue pruvu sian vivorajton en prozo? Ja ĝuste en prozo ili apenaŭ estas bezonataj...

Tre lerte kaj elturniĝeme Clark manovras inter la multaj problemoj kaj "malsanoj de la esp-poezio". Akrevida li traktas ŝtopilvortojn, malvortojn, rimeblojn, vortmuzikon (ĉu ankaŭ ĉe vi la literoj l, v, o, a vekas malĝojon?), aliteracion, onomatopeon, inversigon, metaforojn, esprimadon de sentoj. -- Ĉio vekas plezuran atenton kaj foje kontraŭdiremon. Ekz. kial kondamni rimojn kiel havi-trafi, pompa-tomba? Kaj kial verkisto, kiu tiel konscie sin okupas pri facillegebleco, mem povas peki tiel grave kontraŭ facilo en prezento de propraj versoj, kiuj ĉiulinie komenciĝas per tute senmotivaj, konfuzantaj majuskloj? Denove kaj denove ni kondamnu tiun eksmodan ofendon al niaj poezi-legantoj.

La libro havas laŭdindan eksteron kaj senriproĉan tipografion. Sed kial ĝi ne povis pli frue aperi? La manuskripto estis finverkita 1949, kaj mortis la aŭtoro 1956. Neniam li vidis sian verkon. Tio eble ion diras pri la pozicio de nia poezio flanke de la eldonistoj --

Unu pluan recenzon oni povus verki pri la 21 tradukitaj kaj 42 originalaj poemoj, kiuj finas la verkon por kvazaŭ ilustri la enkondukan parton. Tio ne eblas, sed ĉiuj poemoj vekas intereson kaj kun unu-du esceptoj (sonetoj de Shakespeare) fluas ege facile. (1) Verdire kelkaj pecoj aspektos iom bagatelaj inter specimenoj tre grandintencaj kiel la konata Vojaĝo de la maorioj kaj la larĝa tezo metrika Malnovaj Lampoj, kiu en dignaj versoj resumas la poetikon de Brendon Clark, ne malsimile al la fama, ŝerca konkludaro de C. E. R. Bumy (Kalocsay) pri sia arto poetika en Parnasa Gvidlibro. -- La poemon Malnova pipo mi devas alte taksi, eĉ kiel nefumanto!

Sendube pli bone sukcesis la epikaj ol la lirikoj, sed oni ne miros, se kelkaj el la tradukoj trovos lokon en la dua parto de la Angla Antologio. Espereble ties redaktantoj ne trovos Clark tro hereza -- kvankam ankaŭ mi devas konfesi, ke lia fanatiko rilate la ekskluzivan trokeecon de Esperanto faras lian poezion senteble monotona, precipe en longigitaj versoj.

Surpriza novkreaĵo estas aldonita vortareto de "kvazaŭ-sinonimoj", t. e. vortoj kiuj nur en apartaj kuntekstoj povas funkcii kiel sinonimoj, ekz. tagmezo aludigas lunĉon, sieston, zeniton, dekduan. Kvazaŭ-sinonimoj arte solvas multajn problemojn de ritmo kaj rimo, krome per ili oni ofte povas eviti tedajn, tro longajn mal-vortojn. Ĉiu verkanto facile plukonstruos laŭ la montritaj ekzemploj, eĉ se la donita listo ne aspektas tute facile manipulebla -- kaj malfacile oni vidas ligitecon aŭ anstataŭeblon inter vortoj kiel okulo - nazo! (P. 152.) -- Tamen ankaŭ la vortaro de kvazaŭ-sinonimoj kiel ĉio alia en tiu ĉi traktaĵo estas nepre valora kiel studmaterialo kaj instiganto: Frandejo por sistemaj poezilegantoj.

Sed kiam venos la vera, tre bezonata sinonim-vortaro de Esperanto?


Gloso

Gloso: Arokado manipulo pri du ŝakfiguroj laŭregule. (En la Supl. de P.V.)

Piednoto

> (1) Efektive la sincero de Brendon Clark malpermesis al li fajli la pli fruajn verkojn, ĉar li uzis ilin -- datitajn -- kiel ilustro-materialon ankaŭ pri neperfekteco.