Enkomputiligis Don HARLOW

Popolkanto

elgermanigis Arthur DEGEN

aperis en Norda Prismo, 58/2, p. 102


Sopiris junreĝido
kaj bela reĝidin',
sopiris amkunvenon
-- la mar' malhelpis ĝin.

"Karulo, vi povas naĝi,
aĥ naĝu do al mi!
Kandelojn mi bruligos.
Allogu vin la tri!"

Malica monaĥino
maldormis pro envi';
la kandelojn ŝi estingis.
-- En ondoj dronis li.

Fiŝisto longe serĉis
-- lin trovis en la mar'.
Kun pala la virgulino
ploradis bord-florar'.

Ŝi prenis la karulon,
karese kisis lin. -- -- --
De alta roko saltis
en maron la reĝid'.

Sonoras de la turoj
-- vualas sin la sun',
ĉar ambaŭ gereĝidoj
en tombo dormas nun.