Enkomputiligis Don HARLOW

Al la postnaskitoj

de Bertolt BRECHT

elgermanigis Jofebo

aperis en Norda Prismo, 58/2, p. 89


B. Brecht (1898-1957) pasia, maltrankvila, genia verkisto de granda formato, kies nova, de socia batalemo verva tono pleje validiĝas en liaj dramoj, sed ankaŭ kiel poeto kaj novelisto li estas granda kaj originala.

    1.
Vere, mi vivas en tempoj mallumaj!
La senartifika vorto estas stulta. Glata frunto
Supozigas sensentemecon. La ridanto
Ja ankoraŭ ne ricevis
La teruran sciigon.
Kiaj tempoj estas tiaj, kiam
Parolo pri arbo preskaŭ estas krimo,
Ĉar ĝi entenas silenton pri tiom da fiagoj!
Jen kiu tie trankvile transiras la straton --
Ĉu eble li ne plu estas atingebla
Por liaj amikoj en mizero?
Estas vere: Ankoraŭ mi akiras mian vivtenon.
Sed kredu min: Tio estas nura hazardo. Nenio
El ĉio kion mi faras rajtigas min satmanĝi.
Hazarde mi indulgiĝis. (Se mia bonŝanco
Ĉesas, mi estas perdita.)
Oni diras al mi: Manĝu kaj trinku! Ĝoju, ke vi havas!
Sed kiel mi povas manĝi kaj trinki, se
Mi forŝiras de la malsatanto, kion mi manĝas, kaj
Mia glaso da akvo mankas al soifmortanto?
Kaj tamen mi manĝas kaj trinkas.
Volonte mi estus ankaŭ saĝa.
En la malnovaj libroj staras, kio estas: saĝa --
Nome resti ekster la kvereloj de l' mondo kaj la mallongan tempon
Pasigi sen timo.
Sed konduti sen perforto,
Kompensi malbonon per bono,
Ne plenumi sian dezirojn, sed forgesi
Estas opiniate saĝa.
Ĉion ĉi mi ne povas:
Vere, mi vivas en tempoj mallumaj.

    2.
En la urbojn mi venis je l' tempo de la malordo,
Kiam regis tie malsato.
Inter la homojn mi venis ie l' tempo de la ribelo
Kaj mi ribelis kun ili.
Tiel pasis mia tempo
Kiu donita estis al mi surtere.
Mian manĝon mi manĝis inter la bataloj.
Por dormi mi kuŝigis min inter la murdistoj.
Amon mi uzadis senatente
Kaj la naturon mi vidis sen pacienco.
Tiel pasis mia tempo
Kiu donita estis al mi surtere.
La ŝoseoj kondukis en marĉon je mia tempo.
Lingvaĵo perfidis min al la buĉisto.
Mi kapablis nur malmulton. Sed la regantoj
Sidis sen mi pli sekure, tion mi esperis.
Tiel pasis mia tempo
Kiu donita estis al mi surtere.
La fortoj estis malgrandaj. La celo
Kuŝis en malproksima distanco.
Ĝi estis klare videbla, kvankam por mi
Apenaŭ atingebla.
Tiel pasis mia tempo
Kiu donita estis al mi surtere.

    3.
Vi kiuj elakviĝos el la inundo
En kiu ni estas dronintaj,
Memoru
Kiam vi parolos pri niaj malfortoj,
Ankaŭ pri l' tempo malluma
El kiu vi ĉiuj eskapis.
Ni ja iris, pli ofte ŝanĝante la landojn ol la ŝuojn,
Tra la militoj de l' klasoj, malespere,
Ke tie estis nur maljusto kaj nenia ribelo.
Sed tamen ni ja scias:
Ankaŭ la malamo kontraŭ vulgareco
Grimacigas la trajtojn.
Ankaŭ la kolero pri la maljusto
Raŭkigas la voĉon. Ho, ni
Volintaj prepari la grundon por afableco,
Mem ne povis esti afablaj.
Sed vi, kiam la tempo estos tia,
Ke la homo estos al homo helpanto,
Memoru nin
Indulge.

La poemo estas prenita el la poemaro "Poemoj kaj kantoj de Bertolt Brecht", Biblioteko Suhrkamp.