Enkomputiligis Don HARLOW

La disvastiĝo de la libropresado en la XV-a jarcento kaj rigardo antaŭen

de Ferenc SZILÁGYI

aperis en Norda Prismo, 58/2, paĝoj 115-117


Se oni volas fari limojn inter la diversaj epokoj de la historio, oni nepre konstatas, ke la la plej granda transformiĝo de la vivo kaj tiu de la historio (antaŭ niaj tempoj), la plej granda kaj subita paŝo al la moderna epoko okazis ĝuste en epoko de la renaskiĝo de la okcidenta civilizo, t. e. la tempo de la XIV-a kaj XV-a jarcentoj. En la tempo de la fermentiĝo, socia, religia kaj ankaŭ teknika la apero de la presitaj libroj instigis la liberan cerbon kaj la liberan parolon al eksterordinara laboro.

Kompreneble ni ne rajtas forgesi, ke la paperfabrikado kvazaŭ estis la pionira teknika rezulto, kiun la libropresado sekvis kaj ĝian aktualecon (t. e. tiun de la libropresado) pruvas, ke preskaŭ samtempe aperis du diversaj metodoj por presi libron, t. e. en Germanujo kaj Nederlando. La paperfabrikado estas orienta eltrovaĵo; en Ĉinujo oni fabrikis paperon jam ĉ. ducent jaroj antaŭ Kristo. Proksimume 900 jarojn poste araboj venkis la ĉinojn kaj inter la kaptitoj estis kelkaj paperfabrik-laboristoj kaj poste la inventaĵo forlasis Afrikon kaj la araba paperfabrikado atingis Eŭropon, kie oni komencis fabriki bonan paperon en la fino de la XIII-a jarcento. Al Germanujo la paperfabrikado alvenis iom pli poste, sed nur ĉirkaŭ la fino de la XIV-a jarcento ĝi tiom malkariĝis, ke oni povis pensi pri la komerca eluzo de la librofabrikado.

Ĉiukaze tio, kio poste sekvis, kaŭzis, ke la spirita kaj intelekta vivo de la homo atingis novan epokon. Tiun epokon, kiam la pensoj vere ekflugis kaj ne sentis sian senpovon pro la manko de teknikaj helpiloj. La libro ne plu estis luksaĵo, privilegio de certaj altranguloj aŭ sciencistoj, sed kiu ajn povis atingi ilin; parte aperis verkistoj en pli granda nombro, parte komenciĝis la epoko de la modernaj literaturoj, ĉar jen kiu ajn povis legi la librojn, teknike bonajn kaj entute atingeblajn al granda parto de la socio.

La invento de la libropresado okazis en Mainz en la jaro 1440 laŭ noto en la Kroniko de Martin Schedel. La nomo de la inventinto, Johannes Gutenberg kaj la loko, Mainz, kie la libropresado komenciĝis en granda skalo, apenaŭ estas kontesteblaj, sed pri la tempo estas ankoraŭ diskutoj. Kiel ĝenerale pri inventoj grandskalaj, oni volonte rilatigas ankaŭ la inventon de la libropresado al pluraj personoj (ĉefe al la tre meritplena nederlanda pioniro, Laurens Coster, kiu okupis sin pri vera libropresado, sed en alia direkto, kiel Gutenberg, kies teknikaj eltrovoj estas esence la komenco de la nuna libropresado.) Ĉiukaze estas certe, ke jam en 1448 (se oni ne konsideras aliajn, malpli klarajn presaĵojn kaj ne tutcerte dateblajn librojn kaj fragmentojn,) aperis astronomia kalendaro, presita per la samaj litertipoj, per kiuj poste oni presis la 36-linian biblion.

Gutenberg mortis en 1478 post laborŝarĝita kaj penoplena vivo, kaj lia agado plejparte ligiĝis al Mainz, kiu do estas la naskloko de tiu prestekniko, al kiu ankaŭ tiu ĉi artikolo povas danki sian aperon.

Ĉirkaŭ 1460 komencis la presarto disvastiĝi trans la limojn de Mainz. La plej multajn fruajn presaĵojn oni trovis, kiel ŝtopaĵojn, en kovriloj de pli malfruaj libroj, sed ĝuste pro tio, ke temas pri kadukaj paperpecetoj, estas plej ofte tre malfacile konstati la daton kaj lokon de ilia origino.

Ĉiukaze oni rilatigis la disvastigon de la presado al la konkero de Mainz fare de Adolf af Nassau, kiam la presistoj grandnombre partoprenis la ĝeneralan formigradon el la urbo. (1462.) Sed estas fakto, ke la sola granda presejo de la urbo (Fust-Schöffer) ne detruiĝis dum la konkero kaj daŭrigis sian funkciadon, i. a. per granda biblio-eldono. Do la menciita opinio estas pridubinda.

Jam pli frue aperis libroj en aliaj germanaj urboj, en Bamberg, Vieno, Köln, Strassburg, unue supre de Mainz laŭ la fluo de Rejno, poste en la alian direkton al Augsburg kaj Nürnberg, kiuj du lokoj ricevis baldaŭ gvidrolon en la germana libropresado, iom poste sekvis la vico de Norda Germanujo kun Lübeck, kiel finstacio.

Sed jam en frua stadio la libropresado penetris en Italujon, kie la unua presita verko (Lactantius -- eld. Subiaco, 1465) estas fabrikita de du germanaj presistoj, Schweinheim kaj Pannartz, sed oni trovis fragmenton de preĝlibro el 1462, laŭ la Gutenberga sistemo kaj eĉ modeloj. Laŭ la dialekta lingvouzo la presloko estis ie en la regiono de Bologna.

La nederlandaj t. n. Costerpresaĵoj, (kreitaj per la t. n. bloktekniko, t. e. eltranĉitaj lignaj tabuloj) estas ĉiuj nedatitaj. La unua fiksebla dato por nederlanda presaĵo estas 1470. En Francujo oni fondis la unuan presejon en 1471 (Guillaume Fichet kaj Johann Heinlein). La presejo dungis presistojn el Basel.

Kompreneble la novaj trovaĵoj ofte ŝanĝas la datojn pri la plej fruaj presaĵoj en diversaj landoj. Laŭ novaj trovaĵoj la plej antikva presaĵo el Hispanujo devenas el la jaro 1473.

Anglujo estas la sola kulturlando, kies unua presisto ne estis germano. La nomo estis William Caxton kaj li origine okupis sin per vendo de vestoj en Brügge, sed en Köln li lernis la libropresadon. Lia unua konata presaĵo devenas el 1473.

De Lübeck gvidis la vojo norden. La unua dana libro estas breviario el Odense (1482). La nomo de la presisto estis Johan Snell. En la sekva jaro li presis mesliturgian libron en Uppsala. Sed troviĝas en Svedlando fragmento de malgranda latina gramatiko, kiun oni supozeble presis pli frue.

Jen tiuj estis la pioniraj landoj antaŭ 1500. En la XVI-a jarcento la libropresado konkeras novajn kaj novajn teritoriojn. La libro ekiris sian triumfiron kaj oni povus nun demandi, kien tiu vojo gvidos.


Oni imagas la leganton, sin klinantan super la tablon, kie la libro kuŝas. Tiu klina pozicio estas tipa por la leganto kaj ĝi ofte donas ankaŭ anatomian stampon al la pasiaj libremuloj, pli-malpli kurbdorsaj. La libroj estas ofte pezaj kaj lokpostulaj, kvankam sendube ili ankaŭ ornamas la ĉambrojn. La demando estas, ĉu la evoluo ne gvidos rekte al kombino de foto kaj litero, t. e. la projekciata libro, al kiu respondas por la blinduloj la jam uzata parolata libro.

La bibliotekoj jam nun en pluraj landoj komencis fotografigi kaj miniaturigi valorajn gazetartikolojn. Tiujn fotojn mem la leganto povas projekciigi en la ejo de la koncerna biblioteko. Sed la evoluo eble malpliigos la kostojn kaj aperos la filmformataj projekcieblaj libroj, kiujn la venontjarcentaj libroŝatantoj metos en bele ornamitajn ujojn por beligi tiel la loĝejojn anstataŭ niaj librobretaroj. Samloke staros la projekcia aparato, najbare al la radio kaj televizio. Sed sendube tute eĉ tiam ne ĉesos nia nuna libropresado; se ne aliloke, en la veturiloj oni legos modernajn legaĵojn, kaj kiu scias eble eĉ la aventurromanojn de Dumas, la pli aĝa ...

Nu, entute oni povas kalkuli pri tio, ke la korpa pozicio de la "leganto" ŝanĝiĝos kaj la kurbiĝo super la libron estos temo por arĥaikaj bildoj, same arĥaikaj, kiel por ni la unuaj libroj kun siaj belaj inicialoj kaj ravaj, kvankam rigidaj lignogravuraĵoj.