Enkomputiligis Don HARLOW |
Rakontoj el la naciliberiga batalo de Jugoslaviaj popoloj. Elektis kaj tradukis Antonije Sekelj. Eldono de Serbia Esp. Ligo, Beograd. 34 paĝoj.
La broŝuro enhavas mallongajn, pasiecajn rakontojn pri patriotismo kaj heroeco de jugoslavaj partizanoj sub la premo de germana okupado dum la milito. Iom unuflankecaj sendube, sed kun spiro de sincero. Lingvo iom stumbla, sed tia intence, laŭ antaŭparolo de la tradukinto, kiu per tio volis "konservi la pensmanieron de simpla homo". Ke oni pli trovas la "simplan homon" en tia prezento, ŝajnas iom arbitra afero, tamen ni agnosku la bonvolon de la tradukinto.