Enkomputiligis Don HARLOW

Röntgen

de Rudolf K. Goldsmit JENTNER

elgermanigis Ferenc SZILÁGYI

aperis en Norda Prismo, 58/2, paĝoj 95-102


La suba ĉapitro el la verko "Vollender und Verwandler" de Rudolf K. Goldsmit Jentner (aperis ĉe Fischer-Bücherei), prezentas interesan bildon pri Röntgen, -- geniulo, kies laboro estas la kerno de nia vivtransformiĝo inter la mirakloj de la nova tekniko, kaj nova scienco. La aŭtoro naskiĝis en 1890 kaj apartenas al la eminentaj eseistoj de la germana kulturvivo.

Por malkovri necesas bonŝanco, eltrovi spirito, kaj la du ne povas malhavi ambaŭ.
Goethe

Radioj

Kelkaj unuopaj vortoj de lingvo estas ĉirkaŭataj de sekreta, misterforma kaj ŝajne multsignifa atmosfero. Vortoj kiel magio, sorĉo, sonĝo, miraklo apartenas al ili, kaj jam delonge ankaŭ la vorto "radioj". La magia altirforto de ĉi tiu vorto ofte ripetiĝas. Pro sia multsignifeco la vorto estas uzata en diversaj bildoj. Oni parolas pri radioj, kvazaŭ ili estas je dispono de ĉiu ajn kaj kvazaŭ ĉiu ajn scias, kion ili signifas. Plejofte oni ne pensas pri ia kaptebla substanco, sed pri efikoj. Oni aŭdas pri radioj laŭdire eliĝantaj el miraklistoj-sanigistoj; oni legas pri la "radi-simila" efiko de Johanino de Orleano; oni parolas pri ter-radioj laŭdire influantaj la kreskadon kaj eĉ sanecon kaj malsanecon de la homoj, kaj seriozaj biologistoj kaj fizikistoj skribas pri radioj eliĝantaj el ĉiuj viv-estaĵoj tiel el homoj kiel ankaŭ el bestoj kies instinktojn ili direktas kaj kiuj klarigas pridisputatajn fenomenojn, ekzemple la flugorientiĝon de la migrobirdoj.

En la fizika uzado radioj estas ĉiuj formoj de energioj, kiuj sammezure kaj en plej malgrandaj partetoj disvastiĝadas. Estante energioj, do samtempe efikoj, ili kiel substanco restis longtempe ekster nia imaga kaj percepta kapablo.

Sub la influo de la skeptika scienco oni uzis la vorton radioj nur malofte kaj singarde, kaj nur je la komenco de la nuna jarcento oni ekludis per la vorto kaj eluzis kaj ekmisuzis ĝin por fantastaj opinioj. Jen kiel preskaŭ estas: Fenomenojn ne difineblajn oni klarigis kiel efikojn de radioj. La multsignifeco kaj pridubindeco de la vorto neniam estus tiel publikiĝinta, se eltrovo ne estus ŝanĝinta niajn imagojn kaj flamiginta nian fantazion: tiu eltrovo kiu en vintro de 1895/96 fortege ekscitis ne nur la sciencularon, sed la tutan civilizitan homaron.

Novaj strangaj radioj

Kio okazis? Vespere la 8-an de novembro 1895 la plenranga profesoro de fiziko ĉe la universitato en Würzburg, Wilhelm Conrad Röntgen, staris en sia laboratorio. La ejo estis malheligita. Röntgen estis sola. Instigite per la laboroj de la fizikistoj Hertz, Crooke kaj Lenard li esploris elektrajn malŝargofenomenojn en senaera spaco. Oni sciis jam de 1859, ke ekzistas radioj el plej malgrandegaj negative ŝarĝitaj elektraj eroj, la elektronoj, kiuj estas eldirektigataj per elektraj kaj magnetaj kampoj, estante nevideblaj, kaj Lenard denove estis emfazinta, ke ili penetras maldikan aluminian tavoleton. Tio estis io tute nova, io sensacia! -- Poste, kun la kritika aroganteco de la pli-bone-scianto, informita per la sperto de aliaj esploristoj, oni diras tion facile. -- Radioj trairantaj metaltavolojn!

La sciencistoj nomis tiujn radiojn katodaj radioj, atente observis ilin kaj tamen ne atingis rezultojn. Neniu pludemandis, ĉu ĉi tiuj radioj povus esti la fonto de pliaj fenomenoj, de pliaj radioj. Neniu tiris iajn konsekvencojn el la katodaj radioj, neniu ekpensis, ke ĉi tie povus temi pri epokfaranta fenomeno. Por doni al observo, al eltrovo gravan signifon, oni devas havigi al ĝi epokfarantajn sekvojn. Röntgen ripetis la observojn de siaj antaŭuloj, ilin daŭrigis kaj havigis al ili sekvojn de mondhistoria spirito. Li sciis utiligi siajn observojn.

La eksperimento

Li estas fanatikulo de sia laboro. Tio estas karaktera kondiĉo por ĉiu granda eltrovanto. Kiel klasika esploristo progresanta ne per saltoj de intuicio sed laŭsisteme, li ripetas eksperimenton de Lenard. Li ĉirkaŭvolvas valvon nomitan en la fiziko "Lenarda valvo", per "sufiĉe malvaste alpremiĝanta umaĵo el maldika, nigra kartono" kaj igas traflui alte tensiitan elektran kurenton. Estas malfrua vesperhoro de tiu 8a de novembro 1895, unu el la plej memorindaj horoj el la spirithistorio de la homaro. Streĉe staras la sciencisto, atendante, kun la okuloj direktataj al la aparatoj. Subite lia rigardo estas altirata de kristaloj kuŝantaj en kelketa distanco de la malhele ĉirkaŭita valvo sur iu tablo. La alte tensiita kurento estis trapasinta la valvon. Kaj vidu, kio okazis? Kia briletado, lumetado, fluoreskado estis tio? La kristaloj sur la distance staranta tablo eklumegis. Rontgen eniĝis en kompreneblan ekscitiĝon. Estis preskaŭ febro kaptinta la normale tiel trankvilan scienciston. Sed li silentis. Ankaŭ liaj asistantoj provizore eksciis nenion. Nur al amika kolego li diris, nelonge poste, sekmaniere: "Mi malkovris ion interesan, sed mi ne scias, ĉu miaj observoj estas korektaj."

Rontgen estis fascinita. Li restis tage kaj nokte -- tute laŭvorte -- en la laboratorio, por esti neniel deturnita de siaj pluaj observoj. En la sekvantaj semajnoj li denove kaj denove ripetadis siajn observojn kaj provis ilin plievoluigi. Ekzemple li iam metis libron mil paĝojn dikan inter valvon kaj ekranon, kaj ĉi tiu eklumis. Rontgen ekhavis la certecon ke tio, kion li observis, jam ne estas la malnovaj katodaj radioj, sed "nova speco de radioj".

Ekpublikiĝo

Kun dato de 28a de decembro 1895 aperis en la kunsid-protokoloj de la fizika-medicina societo en Wŭrzburg malgranda traktaĵo de apenaŭ 12 paĝoj. En ĝi per malmultaj vortoj, sen la polemiko kutima al multaj sciencistoj kontraŭ alie-pensantoj kaj erarintoj, estis priskribita jena fenomeno: Certa vaku-valvo (senaera valvo) kovrita de malhela tegaĵo kaj tra kiu estas kondukata elektra kurento, en malheligita ĉambro igas antaŭe preparitan ekranon hele lumi (fluoreski). Kaj sur la sekvanta paĝo staris frazo, kiu devis aŭskultigi la tutan mondon: "Kiam oni tenas la manon inter la deŝarg-aparaton kaj la ekranon, tiam oni vidas la pli malhelajn ombrojn de la man-ostoj en la nur malheleta ombra bildo de la mano."

Ĉi tiu frazo havis spirit-historian signifon por la tuta homaro. La nevidebla dum jarmilionoj, estis videbligita. La homa vidado estis ŝanĝita. Röntgen per siaj radioj provizis al la okulo miraklodonon, igante ĝin vidi tien, kien ĝis tiam neniu homo rigardis: en la internon de la vivanta fermita homa korpo. Nova mondo estis malkovrita por la kuracisto. Sed tio ne sufiĉas: ĉi tiuj radioj efikas ankaŭ je korpaj organoj, je la haŭto kaj malbonaj tumoroj, kiujn ili atakas. Kiel baldaŭ rezultis, la novaj radioj estas kaj ekkoniloj kaj kuraciloj. De tiam ekzistis rentgena diagnostiko kaj rentgena terapio.

Röntgen, kiel multaj seriozaj esploristoj, neŝatanta la publikecon, tamen kredis sia devo kun sia eltrovo paŝi sur la forumon de la kolegoj. Kelkajn semajnojn post la aperigo de sia unua laboraĵo 'pri speco de novaj radioj' Röntgen parolis la 23an de januaro 1896 en kunsido de la fizika-medicina societo en Würzburg. Oni scias, ke kolegoj estas pli kritikemaj ol nefakuloj, pli kritikemaj kaj pli malamikemaj. Laŭ malnova sperto la sciencistoj rigardas la alie -- kaj kontraŭe -- opiniantan kolegon sia malamiko. Ni vidos, ke ĉi tiu aserto konfirmiĝas ankaŭ per la sorto de Röntgen. Sed la kutima opozicio de la plibone-sciantoj kaj skeptikuloj ankoraŭ ne anoncis sin en tiu vespero. La maljuna anatomo Kölliker prezidis la kunsidon. Röntgen demonstris ion, kio estis haltigonta la spiradon de ĉiuj ceestantoj: li fotografis la manon de Kölliker, la ostan manon de la kolego. Realigita estis la miraklo: videbligita estis la nevidebla. La vespero alportis triumfan sukceson por Röntgen. Kölliker fermis la kunsidon kun vivuo al Röntgen proponante, ke en estonteco la scienco ne nomu tiujn radiojn, kiel estis rekomendinta Röntgen, 'X-radioj', sed laŭ ilia eltrovinto 'Rontgen-radioj'! Kaj tiel fariĝis preskaŭ ĉie.

Fantaziaĵo kaj fantastikaĵo

La invento rapide diskoniĝis sur la tuta tero. La 'Frankfurter' kaj la 'Vossische' gazetoj aperigis la unuajn felietonojn pri la eltrovo de Röntgen. Kaj kia estis la eĥo? Oni orakolis kaj fantaziumis. Plej primitivaj fantaziaĵoj estis pridiskutataj. Oni atribuis al la novaj radioj la plej timigajn efikojn, kaj fantastikuloj asertis, ke nun venis la tempo, kiam oni povas vidi "en ĉies koron" kaj ellegi liajn pensojn. Multaj imagis ke nun ĉiu homo en sia veŝtopoŝo portos aparaton, per kiu li povos rigardi en la monujon de la najbaro. Oni fabelis, ke nenie povas resti io kaŝita, eĉ ne en la homa jakopoŝo. Jam ne povos ekzisti kosmetika plibeligaĵo, la artefarita busto de la virinaro estos prezentata same al ĉiu rigardo kiel la speco de la subtolaĵo. Tuj anonciĝis la negoca spekulacio: el Anglujo estis ofertata radiosekura subtolaĵo! Kion oni imagis sub la ideo de la novaj radioj? La ŝercrevuoj alportis priskribojn kaj futuraĵojn kiuj montris la mondon ŝanĝitan per la novaj radioj. Oni povas imagi tiujn ekscesojn de la amasfantazio.

Ankoraŭ bagatelo formis la sensacion de la vespero, kiam Röntgen prezentis sian malkovron. Oni povis fotografi sur plako ne elprenante ĝin el la fotografa ujo. Tio ŝajnis trompo al ĉiu fotografo. Oni estis kutimiĝinta kaj science instruita pri tio, ke oni devas malfermi la kovrilon de la ujo, post kiam oni ŝovis la plakon en la aparaton. Kaj nun oni simple metis la fermitan ujon sur la fotografotan objekton, kaj la bildo estis projekciata tra la fermita ujo sur la plakon.

La malsaĝuloj kaj stultuloj estis troveblaj sur ambaŭ flankoj, sur tiu de la facilkredaj kaj fantaziumantaj laikoj kaj dilentantoj kiel sur tiu de la malfacile kaj rifuze kredantaj sciencistoj: Iu stulta ortopediisto nomata Schönborn pensis esti devigata en la ĉeesto de Röntgen averti kontraŭ optimismo. Laŭ li estis tute dube, ĉu oni povos utiligi diagnostike la novan eltrovaĵon. Rontgen respondis modeste, ke li supozas, ke oni povos tralumigi ec pli grandajn partojn de la korpo kaj tiel fruktige uzadi lian inventon por kirurgio kaj ortopedio.

En la sekvantaj jaroj Röntgen fariĝis la plej fama kaj plej menciata sciencisto de la tuta mondo. Lia eltrovaĵo diferencis de la ĝis tiam faritaj sciencaj inventoj per tio, ke ĝi vidigis kaj al laikoj kaj al fakuloj ĉiutage denove la miraklon kiel miraklo. Al ĉi tiu mirindaĵo: povi observi la korpan internon de la vivanta homo, multaj junaj sciencistoj aligis diversajn esperojn kaj dezirojn.

La personeco de Rontgen

Ne estis mirige, ke nun oni ankaŭ demandis kaj esploris pri la privata personeco de la eltrovinto de tiuj miraklaj radioj. Eble multaj estis seniluziigitaj pro la ŝajna ĉiutageco de Röntgen. Li vivis la vivon de orda burĝo. Naskite en Lennep kiel filo de tukkomercisto, li komence estis studinta maŝinkonstruon kaj poste sur la ordinara vojo de asistanto kaj privatdocento atinginta profesorpostenon en Würzburg. Do nenion eksterordinaran montras la privata vivo de Röntgen, nenion, kio povus anonci grandan geniaĵon. Sed kio distingis lin estas la respondeca ekzakteco kaj fidindeco de la esplorado. Antaŭ ol fari sian epokfarantan eltrovon li jam publikigis 58 laboraĵojn. Vico da ili traktas demandojn de la elektro. En unu Rontgen montris ke dielektrikaĵo, movata inter elektre ŝargitaj kondensatoraj platoj, ekzemple vitra plato, kaŭzas magnetan efikon. Per tio kreiĝis grava kono: la ekzistado kaj la efiko de la elektronoj en la materio. Oni nomas ĉi tiun efikon, ĉi tiun kurenton la 'Röntgen-kurento'. Ĉi tiu laboraĵo fariĝis grava por la nuntempa elektroscienco.

Neniu el la grandaj inventintoj kaj eltrovintoj en sia eksteraĵo, en la ritmo de sia aperbildo, havas ion aparte strangan aŭ eĉ nekonvencie-romantikan. Röntgen kun sia laŭmoda plenbarbo montriĝis pli vere kiel fidinda oficisto ol kiel geniulo. Jen kiel lin priskribas samtempuloj: "Li estas alta, svelta kaj tre movebla, kaj el lia tuta aperaĵo venas entuziasmo kaj energio. Lia longa hararo staras vertikale sur lia frunto, kvazaŭ ĝi estus elektrizita per lia propra entuziasmo. Li havas plenan profundan voĉon, parolas rapide, kaj ĝenerale impresas kiel viro, kiu kun nelacigebla fervoro sekvos misteran fenomenon, kiam li troviĝas sur ĝia postesigno. Liaj okuloj estas bonecaj, rapidaj kaj penetremaj."

Tiel oni tradicias al ni la bildon de la homo Röntgen. Li estis gaja migranto en la bavaraj montoj; apenaŭ li havis privatan pasion, neburĝan inklinon aŭ amatoraĵon. Li estis forta fumanto. Oni sentas ĉe li ja certan artecan spertkapablon; sed tre profunda kaj ampleksa lia rilato al la arto ne estis. Lia misio kuŝis sur alia ebeno, kaj li plenumis sian teran mision. Li ne legis multe, sed selekte. Li amis kaj ŝatis Stendhal'on, la Don-Kiĥoton kaj Gotfridon Keller; liaj muzikaj favoritoj estis Mozart, Beethoven, Brahms kaj Schumann, antaŭ ĉio Bach. La tiam estiĝanta nova poezio de Ibsen kaj Hauptmann signifis malmulte por li; rilate al ĝi kaj per sia muzika gusto li estis filo de la burĝa generacio de la 19a jarcento, ano de tiu kulturo, kiu post la milito de 1870/1 en Germanujo montris parte defenditan, parte atakitan spiritan vizaĝon. La eĥo de admiro kaj monda gloro sekvinta lian inventan faron ne povis vantigi Röntgenon. Li restis la nepretenda burĝo, tiamaniere konfirmante sian internan eminentecon. Li malakceptis la nobelecon kunigitan kun la bavara kronordeno. La titolon de ekscelenco li alprenis kiel atribuon de sia pozicio, sed ne uzis ĝin. Decide li rifuzis fotografiĝi apud la eksperimenta tablo. "Ne, ne, mi ne povas permesi al vi min fotografi; mi ne havas tempon por tio." Tiel li diris al vizitanto, kiu volis lin fotografi en la laboratorio kun la aparatoj.

Li, la naturesploristo, rigardis kiel malplivalorigon de la universitatoj, se oni volis ilin fari nuraj preparejoj por la praktika vivo. Li atribuis al la universitato la plej altan mision: "La universitato estas edukejo por scienca esplorado kaj spirita formado, flegejo por idealaj celadoj ... ĝia signifo do staras multe pli alte ol la praktika utilo ..." La granda naturscienca esploristo vidis en la praktika pliriĉigo de la vivo pere de sia scienco ne la lastan kaj plej altan taskon de la spirito. En tempoj de pripensanta meditemo li vidis ion leviĝi, kion li devis ege priplendi: ĵurnalistan, felietonumantan jarcenton en politiko kaj spirita vivo, la platiĝon, eriĝon kaj senpersoniĝon de la ekzistado. Li kredis, ke li devas averti kontraŭ tio por la sfero de sia scienco: "La fiziko estas kampo, por kiu oni devas lukti per honesta peno. Oni ja povas ĝin tiamaniere prelegi, ke laikaro akiru la eraran opinion, ke ili komprenis la prelegon. Sed tio signifas la favorigon de la duonklereco, kiu estas pli malbona kaj pli danĝera ol la neklereco."

"La senhonta famo"

Röntgen havis la ambicion konservi kaj flegi verajn spiritajn valorojn, plenumi taskon, kiun donis al li, tiel li sentis, la sorto. Al tiaj kreemaj naturoj kiel Röntgen neniam mankas enviuloj. Jam dum lia vivo oni kontestis la antaŭecon de lia eltrovo. Oni nomis Lenard'on. Röntgen, en sia unua sciigo pri la radioj observitaj de li, estis nominta la nomon de Lenard kaj citinta ties laborojn pri katodaj radioj.

Kiel sepdeksesjarulo Röntgen malkovris la fonton de envio kaj suspektigoj. En letero al kolego (Zehnder) li skribas: "La senhonta famo, ke ne mi mem trovis la X-radiojn, havas sian fonton, laŭ mia supozo, en Heidelberg ĉe Quincke, kiun mi kelkfoje riproĉetis. La famo verŝajne estis subtenata de Lenard. Mirige estis por mi, ke mi ĉe ordigado de malnovaj leteroj trovis tiajn de Lenard, kiuj indikas tre amikajn sentojn al mi, sed kies daŭrigo tute ĉesis je la tempo, kiam Wien fariĝis mia sekvulo en Würzburg kaj mi ricevis la Nobel-premion." La suspekto de Röntgen estis konfirmata de la ricevinto de tiu ĉi letero: "Rilate la envion de Quincke kaj lia posteulo Lenard vi estas ja sur la ĝusta postesigno. Ĉu mi ne skribis al vi, ke R. Siebeck diris al mi, ke en la tiea (=Heidelberg) fizika instituto la nomo Röntgen entute ne rajtas esti elparolata?"

Lenard kondutis malnoble. Ankaŭ poste, kiam li surpaŝis politikajn kampojn, li montris konsiderindan mankon de takto. Estas ĝuste, ke ankaŭ aliaj fizikistoj jam antaŭ Röntgen observis radiojn kiuj, se la observoj estus daŭrigitaj laŭsisteme, estus povintaj konduki al la malkovro de la X-radioj. Sed en neniu el la sciencaj laboraĵoj publikigitaj de Lenard antaŭ la eltrovo de Rontgen estas eĉ nur menciita aŭ aludita la ekzistado de "nova speco de radioj". Kiam, en 1904, Lenard merite ricevis la Nobel-premion, naŭ jarojn post la eltrovo de Röntgen, li faris en Stockholm la kutiman por Nobel-premiitoj prelegon kaj diris interalie: "Efektive mi posedis ja indikojn de nekompreneblaj (!) kromaperaĵoj, kiujn mi zorge gardis kiel elirpunktojn por pliaj esploroj, kiuj ĝustatempe bedaŭrinde ne prosperis al mi kaj kiuj fakte estis efikoj de spure ekzistantaj ondoradiadoj en la spaco."

Lenard diris per tio ja, ke li ankaŭ observis la "specialajn radiojn"; sed li konfesas samtempe, ke ili estis al li "nekompreneblaj". Li malkovris, ne povante tion utiligi. Homaj ecoj kunludas en la batalo pri plifrueco, kiu devis ĉagreni kaj amarigi Röntgen'on. Röntgen sciigis al ni, kio estas psikologie klariga por la sintenado de Lenard, ke Lenard jam en 1895 el Aachen turnis sin al li, por ricevi postenon ĉe li kiel 'Extraordinarius'. Röntgen ne povis plenumi lian deziron, ĉar budĝetaj malfacilaĵoj tion malebligis. Ne restis la kutima fakultata kaj faksciencista kverelado, sed la Lenard-anoj portis la disputon en la publikecon.

Röntgen faris -- kion Lenard preterlasis --: li pludemandis, kie aliaj ĉesis demandi kaj ne progresis. Noble Röntgen donis epilogon al la kverelo iam dirante: "Ombroj ekzistas en ĉiu vivo, kaj seneraraj ni ĉiuj neniel estas; ni devas la homojn preni tiaj, kiaj ili estas, kaj ne tiaj, kiaj ni ilin deziras. Se ni ĉion scius, ni certe ankaŭ ĉion pardonus."

"Kosmaj radioj"

Nun estis leviĝinta -- de post Röntgen -- granda problemo en la kampo ne nur de la fiziko, sed de la ĝenerala spirita diskutado entute: la problemo de la radioj.

La eltrovo de Röntgen ne estas la krono de la radia esplorado, sed la komenco de eblecoj ankoraŭ neniel superrigardeblaj. La malkovro de la rentgenradioj kondukis al pluaj esploroj grandsignifaj. Apartenas ja al la esenco de la naturscienca esplorado, ke ĉiu granda faro estas sekvo de pasitaj kaj kaŭzo de novaj esplorfaroj. Tio, kion oni nomas kvantfiziko, eltiris iniciatojn el la laboro de Röntgen. La rimedoj uzitaj dum la praktika utiligado de la rentgenradioj estas plispecialigitaj kaj ree kondukis al novaj ekkonoj. La laboro per rentgenradioj kondukis al instalaĵoj de antaŭe nepensita tensi-forto; oni konstruis instalaĵojn por unu miliono da voltoj, rentgenradiojn oni produktis per elektronoj de la sama voltaro de unu miliono. Per tia pliigo oni sukcesis 'ataki' la atomon, t. e. tiri la atomkernojn en la kampon de la esplorado. Ĉi tiu estas ankoraŭ meze en siaj ekkoneblecoj, kaj dum la plua evoluo la ekzistado kaj aplikado de la rentgenradioj estos signifaj. Tiel la faro de Röntgen postefikas por la plej nova kaj estonta evoluo de fabela progreso de la esploranta homaro. Ĝi iniciatis radi-esploradon, kiu igas videblaj ankoraŭ hodiaŭ nesolvitajn problemegojn.

Kelkaj fizikistoj enfermis gasojn en kirasoj, ne trapenetreblaj por la tiam konataj jonizantaj radioj. Kaj tamen ekestis jonizoj, fenomenoj de certa elektra speco. Ĉu tiuj fenomenoj ne estus redukteblaj al ĝis tiam nekonata speco de radiefikoj? Kiel la katodaj kaj rentgenaj radioj, tiuj novaj radioj devas posedi aparte grandan trapenetran kapablon. Sed ilia origino devas esti ekster terproksimo, kiel oni konkludis, ĉar pliaj esploroj montris, ke la efikoj des pli fortiĝis, ju pli distance de la tero la esploroj estis farataj.

Hess, Viena fizikisto, en 1910 unue elparolis la supozon, ke la jonizo observata devenas de radioj havantaj sian originon forege ekster la tero en la universo. Li plukonkludis ke la trapenetremo de tiuj novaj radioj devas esti giganta. Ili penetris ankaŭ tra plumbo de pli ol unu metro da diko. Baldaŭ post Hess la germano Kohlhörster konstatis, ke en alteco de 9000 metroj la efiko de la radioj estas dekoble pli granda ol sur la tersupraĵo. La radioj venis -- tion la scienco konsideris pruvita -- el la kosmo. Post la radioj de Röntgen do estis malkovrita plua nova speco de radioj, al kiuj oni donis la iom pompe sonantan titolon de "kosmaj radioj". En distanco de multaj kilometroj de la tergrundo kaj same sub la tero oni povis konstati kaj fotografi tiujn radiojn. Hodiaŭ ni scias, ke tiuj novaj radioj trapenetras eĉ plumboblokon de kvin metroj da diko, glacikirason de la Jungfraŭ-glaciejo de naŭ metroj da diko kaj en la akvo ankoraŭ en la profundo de pli ol ducent metroj estas efikaj. Ilia radi-forto do estas centoble pli granda ol tiu de la multe priparolata radiumo.

Tiuj kosmaj radioj, pri kiuj antaŭ nelonge ankoraŭ kelkiu ridetis skeptike, ne estas hipotezo de la scienco nek naskaĵo de trorapida okulta fantazio, sed esplorobjekto de la plej grandaj fizikistoj. Ses Nobel-premiittoj klopodis pri ilia esplorado kaj unu el ili, Werner Heisenberg, dum la lasta mondmilito nomis la kosmajn radiojn la plej grava esplorobjekto de nia tuta tempo. Tre singarde li deklaris, ke oni ankoraŭ ne scias, de kie venas tiuj radioj, kiuj per kolosa fortego paŝas sur la tero kaj kies efiko kaj kvanto en la kosmo estas ankoraŭ ekster ĉia homa esplorado. Oni scias nur, ke ili ekzistas, li diris. Eĉ Heisenberg aludas, ke oni parolis pri la ebleco, ke la homoj (entute) nur devus morti, ĉar tiuj radioj ekzistas, kaj ke sub konforme dikega plumbokiraso aŭ en akva profundeco de pli ol tricent metroj inter certaj cirkonstancoj la vivo povus daŭri eterne.

Ankoraŭ aliaj grandaj radioproblemoj okupas la sciencon. La franco Lakhovsky estas konvinkita, ke ĉiuj vivuloj elsendas radiojn, kaj ke multaj pridisputataj biologiaj demandoj povus esti klarigitaj per la supozo de la elsendkapablo de radioj fare de vivantaj estaĵoj. Pri la kosmaj radioj li diras: ke ili venas de ĉie, iras ĉien, ĉion trapenetras kaj ke niaj vivkondiĉoj estas influataj de ili same kiel la fizikaj fenomenoj. Al li ŝajnas pruvite, ke el ĉiu stelo eliĝas radioj de mistera speco, ĝuste tiuj kosmaj radioj, sur la planedojn, do ankaŭ sur la teron kaj la homojn. Hodiaŭ oni apenaŭ plu kontestas, ke ankaŭ la sunmakuloj estas kunefikaj je la formado de iaj radi-efikoj. Ankaŭ la ludo kun la stelkredo, la astrologio, formiĝinta el la intuicia infankredo, ke la steloj influas je la homoj, gajnos per la akcepto de kosmaj radioj el la steloj novajn kvankam dubindajn instigojn.

Eble la tuta scienca diskutado kaj la klopodoj de la fiziko pri tiuj kosmaj radioj ne tiel rapide ekmoviĝus, se Röntgen per sia eltrovo ne estus tirinta la atenton al la ekzistado kaj efikado de nevideblaj radioj. Röntgen efikas ankoraŭ post sia morto kiel iniciatanto por pluaj esploradoj kaj pere de tio al evoluo kaj ŝanĝo de la ĝis nun valida mondpercepto kaj al la formoj de nova mondbildo de morgaŭ. Ne estas eviteble, ke per tio la fiziko ankoraŭ pli forte entrudiĝas en la regionojn de spekulacio kaj metafiziko. Fundamentaj demandoj de la okcidenta mondsentimento, demandoj pri la ekesto ne nur de la tero, sed de la tuta kosmo per tio pli alproksimiĝas. Ĉiam ankoraŭ estos terenoj, ĉe kies limo la scienco devos halti pro homa nepovo kaj lasi al la kredo la firman starpunkton. Tion aludis jam Max Planck. Sed estus malĝuste, ke oni volus kalkuli kiel transpaŝon de seriozaj sciencaj taskoj fare de esploristoj kiaj Planck kaj Weizsäcker de Göttingen, se ili de la fiziko, en kiu ili faris grandaĵojn, transiras kaj transvagas en la metafizikon. La plej alta senco de scienco estas kaj restas: la neklarigeblon fari al ni, se ne komprenebla, almenaŭ travivebla. Sen spirita humileco, sen atendanta toleremo tio tamen ne estas ebla. Ankaŭ tion Röntgen bone antaŭsentis.