Enkomputiligis Don HARLOW

Recenzo: Skizo pri la Esperanta literaturo de Vlastimil Novobilsky

de Johan Hammond ROSBACH

aperis en Norda Prismo, 58/2, p. 122


Vlastimil Novobilsky: Skizo pri la Esperanta Literaturo. Eld.: Esperanto-Junularo ĉe la Domo de Kulturo en Opava, Mendlova 21, Opava ĈR. 74 p., broŝurita, fotopresita. Prezo: 20 Steloj.

Tiu ĉi libro ne estas kompleta Esperanta literatura historio (tian ni baldaŭ bezonos!), sed kiel la titolo diras, skizo. Sed eĉ tia skizo povas doni impreson pri la riĉa literaturo, kiun ni jam posedas.

La libro estas ĉefe por ĉeĥoj, kaj la dua parto okupas sin nur pri ĉertaj aŭtoroj de originala kaj tradukita literaturo. Sed la unua kaj tria partoj havas ĝeneralan intereson. La unua parto temas pri eksterlandaj -- t. e. neĉeĥaj -- aŭtoroj de originala kaj tradukita literaturo Esperanta, kaj nature komenciĝas per L. L. Zamenhof, mencias la plej gravajn nomojn de aŭtoroj kaj verkoj, tie kaj tie kun specimenoj el la verkoj, ĝis ĝi finiĝas per nunaj nomoj, novaj nomoj. La tria parto i. a. mallonge pritraktas la Esperantan metrikon.

La eldonintoj esperas ricevi Esperantan literaturon el eksterlando interŝanĝe kun ĉi tiu utila libro -- ili ja estas nepagipovaj al eksterlando. La eldonkvanto estas nur 500.