Enkomputiligis Don HARLOW

Recenzo: Suomi - Hieraŭ kaj Hodiaŭ

de Ferenc SZILÁGYI

aperis en Norda Prismo, 58/2, p. 122


Suomi - Hieraŭ kaj Hodiaŭ, 7-lingva bildlibro, albumo bindita pri Finnlando, eld. Sokeain Henkinen, Työ r. y. Helsinki. Red. Vilho Setälä, Oskari Lehtivaara, Arvi Hanste, Ethel Huttunen. 112 bildoj. Vendata por la profito de la kulturlaboro de la blinduloj.

La millaga lando de la Nordo prezentas sin en tiu ĉi bela libro per majstraj fotografaĵoj pri la nuna kaj estinta lando, pri la ĉarmo kaj potenco de la diversaj sezonoj, pri la idilioj kaj pri la industria svarmo. La klariga teksto al la bildoj estas presita finne, svede, angle, france, germane, ruse kaj esperantlingve. La libro estas tre konvena donaco, ni diru, lingvoekzercilo kaj bela memoraĵo, kies aĉeto kontentigas la aĉetanton kaj samtempe akcelas la kulturlaboron de la blinduloj.