Enkomputiligis Don HARLOW |
Dao-Anh-Kha va Nguyen-Hai-Trung: Tu hoc Quoc te ngu Esperanto. Tap II. Havebla ĉe Dao-Anh-Kha, Bao Nhan Dan, Hanoi, Vietnamo.
Temas pri dua parto de lernolibro de Esperanto por vietnamanoj. Kvankam la vietnama lingvo estas presata per latinaj literoj, estas absolute vane ion diveni pri sencoj; tamen estas konstateble, ke la libro enhavas i. a. kelkajn versajn tradukojn de Esperantaj poemoj, ekz. La Espero (Hy Vong) kaj La Vojo (Con Duong). Vere laŭdinde! Preseraroj svarmetas en la Esperanta teksto, kaj ankaŭ iom oftas gramatikaj eraroj. Entute la libro tamen ŝajnas inda kaj serioza verko.