Enkomputiligis Don HARLOW

Recenzo: Turo por fali, Rakontoj de velkinta folio de V. Eroŝenko

de Baldur RAGNARSSON

aperis en Norda Prismo, 58/2, p. 123


V. Eroŝenko: Turo por fali. 46 p. Eld. Japana Esperanta Librokooperativo, Osaka, Japanujo.
Sama: Rakontoj de Velkinta Folio. 40 p. Sama eldonejo.

Ĉi tiuj estas represaĵoj de rakontoj kaj poemetoj plejparte aperintaj en "La Ĝemo de unu soleca animo", Ŝanhajo 1923. V. Eroŝenko estas ruso jam mortinta, kiu siatempe multe vojaĝis tra la mondo malgraŭ sia blindeco. Dum jaroj li loĝis en Japanujo kaj eĉ verkis multajn rakontojn por geknaboj en la japana lingvo. La rakontoj en tiuj ĉi libretoj estas simple kaj sincere verkitaj, ia ĉarma naiveco traveftas sentimentalan teksaĵon. La pacifistaj opinioj de la aŭtoro ĉiupaŝe trabriletas donante pli profundajn signifojn al la foje fabelecaj temoj. La lingvo estas ĝenerale bona kaj la stilo glata. La malmultaj poemetoj estas negravaj kaj nelerte faritaj: lamaj ritmoj, malagrablaj kumulusoj de konsonantoj (ekz. monstrbrut', verrabband' (!), stereotipaj rimoj (sun' - lun', kor' - dolor', mort' - sort').