Enkomputiligis Don HARLOW

Recenzo: La Vojo de la Vero kaj la Saĝo, aŭ La Vero malkaŝita en la Biblio, kiel ia distingebla de la Kristana Teologio

de Baldur RAGNARSSON

aperis en Norda Prismo, 58/2, p. 123


La Vojo de la Vero kaj la Saĝo, aŭ La Vero malkaŝita en la Biblio, kiel ia distingebla de la Kristana Teologio. 32 p. Senpage kaj afrankite havebla de A. H. Broughton, The Square, Gunnislake, Cornwall, Anglujo.

Tiu ĉi broŝuro prezentas konkludojn bazitajn sur la Biblio kiel Sankta Skribo de Absoluta Vero. Eĉ numeraj pruvoj pri la Dieco de la Biblio estas elmetitaj: el ĉiuj lingvoj de la mondo la hebrea kaj greka, en kiuj la Biblio estas skribita, estas la solaj, kiuj posedas alfabeton, en kiu ĉiu litero havas numeran valoron. Se oni traktas la literojn de Bibliaj versoj laŭ iliaj numeraj valoroj, oni trovas seriojn da plej interesaj matematikaj fenomenoj pruvantaj la Diecan originon de ambaŭ Testamentoj, diras la aŭtoro. La broŝuro ŝajnas celi unuanimigon inter la diversaj sektoj de Kristanoj sur bazo de absoluta akcepto de Bibliaj eldiroj.