Enkomputiligis Don HARLOW

Noveveninto

de Donald J. HARLOW

aperis en Norda Prismo, 1963/1 paĝoj 16-19


[D. J. Harlow estas juna universitata studento en Usono. La novelo supozeble konsternos vin. Sed ĝia ŝlosilo estas la psikologia aserto, apogita de fakaj ekspertoj, kiu troviĝas meze de la novelo, komenciĝanta per la vortoj "Ke mi estas ĵetita en la pasintecon".]

[Noto de la verkinto: Jen mia unua novelo en Esperanto. Ĉar mi aperigas senŝanĝaj la verkaĵojn de aliaj -- krom se temas pri evidentaj tajperaroj -- mi faros same ĉi tie. Bonvolu pardoni fojajn erarojn pri gramatiko kaj vortelekto. Unu aŭ du sintaksaj malglataĵoj eventuale devenas de redaktora interveno. Krom tio, ĉiuj eraroj estas miaj. Kaj certe malaperis multaj dank' al la laboroj de la lamentata Ferenc SZILAGYI, iniciatinto kaj multjara redaktoro de Norda Prismo.]

La eta doktoro preskaŭ dormis, kiam la strangulo malfermentiris la pordon al la kupeo kaj enfalis. "Pa-pardonu", li balbutis, "sed mi ma-malsanas. Ĉu mi povus sidiĝi?"

Ĉiam molkora, la doktoro ekstaris kaj helpis la alian. "Kio estas?"

"Kormalsano, mi kredas. Mi havas malfortan koron. Mi jam englutis pilolon, ekstere en la koridoro. Tiu bubaĉo..." Li fermis la okulojn kaj premis la manojn kontraŭ sia koro. "Pardonu. Mi devus ne koleri. Tamen oni devus malperemsi al tiaj homoj veturi en vagonaroj. Tiu fiulo sidanta rekte antaŭ mi en la fum-vagono elrigardis tra la fenestro kaj kriis altvoĉe, 'Rigardu! Ho, rigardu, ĉiuj, kaj gardu vin! Atomraketoj falas!' Atomraketoj, diable! Oni ja ne permesus tion okazi!"

La doktoro ne komprenis. Sed li ne plu demandis. La alia estis malsana, kaj ankoraŭ ne povis bone respondi. Eble post kelkaj minutoj...

La malsanulo elrigardis tra la fenestro, kun duonfermitaj okuloj. La lando estis bela sub la somermatena suno, verda kaj bruna, kun herbaroj, lagetoj kaj arbaroj. Paca kaj trankvila estis la germana pejzaĝo, kiu kvazaŭ ruliĝis preter la vagonaro.

La doktoro, tiu kun la afablaj okuloj, senhara kapo, dikbarba mentono kaj dratrandaj okulvitroj, fikse rigardis la alian neatentantan homon. Tiu lasta, kvankam li portis malgrandan verdan stelon kaj tial ŝajnis esti unu el la samideanoj de la doktoro, tamen aspektis iel fremda -- fremda ne nur al tiu parto de Eŭropo, sed ankaŭ fremda al la tuta mondo, eĉ al la doktoro. Li estis grandega karmezin-vizaĝa viro kun bulba ruĝa nazo kaj ŝtalgrizaj okuloj. Lia hararo estis mallonge tondita; li portis tute strangan grizan kompleton, kun fikolora kravato.

"Sinjoro ... samideano ... ĉu vi ankaŭ veturas al la pariza kongreso?" humile demandis la doktoro, modesta hometo dum sia tuta vivodaŭro.

La strangulo levis la okulojn de la ekstera beleco kaj vidis la stelegon pikitan al la jako de la doktoro. "Al la pariza kongreso? Ne, mi nur reiras hejmen post vojaĝo malantaŭ la 'kurteno'."

La doktoro penseme lekis la lipojn. Pardonu, sinjoro, mi ne komprenas. Mi estas nur neklera kuracisto. Kio estas tiu 'kurteno'?"

"Se vi certe rekonas la nomon..." Li ĉesis. Tiam: "De kie vi devenas, sinjoro doktoro? Mi petas partdonon por la demando, sed ..."

La doktoro ridetis. "Mi estas simpla okulisto el Varsovio."

"Jen bela urbo! Mi vizitis ĝin antaŭ ol oni elpelis min pro la krizo."

"La krizo?" La doktoro skuis la kapon. "Tiu en la Balkano?"

"Kie alie povas krizo okazi?" La strangulo ridis. "Mi ŝercas, sinjoro doktoro. Ĉu vi scias, via vizaĝo estas iel familiara ... ĉu ni jam antaŭe renkontiĝis?"

"Mi opinias, ke ne." Li ne nomis sin' tion li nun ne deziris fari.

"Do vi tutcerte pravas. Tamen ... eble mi ie vidis bildon. Ĉiuokaze se vi devenas de Varsovio..." Li denove rigardis tra la fenestro.

La doktoro ne povis kompreni. Li decidis forlasi la aferon. "Ĉu vi scias, kioma horo estas?"

"Jes", diris la strangulo, rigardante sian brakhorloĝon. "Estas la..."

Li sulkigis la frunton, malbenis sian brakhorloĝon, kaj forte skuis ĝin. Kun eta rideto li triste murmuris, "Ĝi ŝajnas estis mortinta."

La doktoro mirante rigardis ĝin. Ĝi estis komplia afero, kun tri tempomontriloj kaj indikiloj por tago, monato, jaro kaj lunofazoj. Li decidis, ke ĝi tutcerte estas rompita; eĉ la jarindikilo eraris.

"Nu, ne gravas, afabla sinjoro," diris la etulo. Li fingromontris tra la kupe-fenestro. "Estas ankoraŭ frumatene. Post nelonge ni alvenos en Kolonjon; do ne gravas la ĝusta tempo."

"Jes, tamen ... tio estas la plej bona brakhorloĝos -- svisa, ĉu vi komprenas? Mi pagis multajn dolarojn por ĝi; ĝi ne devus tiel ĉesi funkcii." Li premis ĝin al la orelo, tiam metis ĝin en unu el siaj multaj poŝoj. "Nu, ne malfeliĉu; se mia propra horloĝo ne povas sciigi min pri la horo, mi akiros la informon pere de la radio."

Li prenis etan led-kovritan metalskatolon el alia poŝo (li certe havas multe da poŝoj, pensis la doktoro). Ĝi estis tute fremda afero, ne kiel io ajn antaŭe vidita de la doktoro. La leda kovrilo estis brun, kun multaj truetoj kaj du grandaj cifer-platoj. "Mi ja uzos mian radioaparaton," klarigis malklare la viro. "Je la duonhoro oni tutcerte diros la horon."

Li turnis unu civerplaton, kaj tuj zumzumis el la truetoj. Li movis la alian ciferplaton senefike; la zumzumado daŭris senkompate. "Kio nun okazas? Ho, mi scias!" li grimacis. "Ni estas ĉirkaŭataj de la ŝtala kupeskeleto, kaj tio perturbas la radioondojn." Kun mallaŭta "Mi bedaŭras", li formetis la aparaton.

"Sciu," li daŭriĝis, "ke mi mem estas elektroteknikisto; en Usono mi laboras je elektraj sistemoj por raketoj militaj kaj pacaj."

"Ho?" La doktoro nesciante skuis la kapon. "Kia stranga afero. Ĉu vi eble volas diri, ke vi fabrikas elektrajn sistemojn por samtempa fajrigado de multaj raketoj?"

"He? Ĉu vi estas freneza, sinjoro doktoro? Mi faras gvidsistemojn por interkontinentaj militraketoj kaj interplanedaj serĉraketoj, kaj internajn sistemojn por la homorbitaj raketoj de la aerarmeo."

La doktoro ekstaris rapide. "Sinjoro, ĉu vi sentas vin tute sana? Kion vi diras? Neniu raketo povas flugi inter kontinentoj; oni ne povus hejtigi ĝin per sufiĉe da pulvo..."

"Pulvo?" La strangulo eksaltis al liaj piedoj. "Sinjoro, ĉu vi estas tiom malsaĝa, ke vi kredas, ke oni hejtigas raketojn per pulvo? Nuntlempe oni uzas likvidan oksigenon, benzinon, ktp, kaj en la proksima estonteco oni uzos atomreaktorajn motorojn! Ni ne estas antikvaj ĉinoj; oni ne povas enorbitigi sputnikojn pere de pulvo!"

"Ĉesu! Ĉesu!" kriis la doktoro, premante la manojn kontraŭ la orelojn. "Vi ne nur eraris diri 'ĉino' anstataŭ 'ĥino', sed vi uzis multajn neekzistajn vortojn..."

La alia elspiris profunde kaj residiĝis. Li prenis botelon el poŝo kaj englutis pilolon. "Mi petas vian pardonon. Kaj estas tute kompreneble, ke vi ne rekonas multajn miajn vortojn; kiel okulspecialisto vi ne devas scii la vortojn el aliaj faktoj, Eĉ en mia fako ekzistas homoj, kiuj ne scias la signifon de la vorton 'sputniko'."

"Mi ne scias," plendis la doktoro. "Se temus pri la rusa lingvo, mi kredus, ke ĝi signifus 'kunvojaĝanto', sed mi ne opinias..."

"Fakte la afero estas ĝuste tia. Vi ja devas scii, ke sputniko estas artefarita luno."

"Artefarita luno?" La doktoro ne povis reteni ridegon. "Neebla afero!"

"Homoj iam diris tion pri artefarita lingvo. Zamenhof malpravigis ilin."

"Jes, li ja faris tion," konfesis la doktoro, pli eviteme ol li intencis. "Sed ... sed lingvo estas afero de homa socio; luno estas natura."

"Ne artefarita luneto. Kompreneble sputniko estas relative malgranda, sed ambaŭ flankoj en la t.n. 'malvarma milito' sukcesis enorbitigi homojn al ĝuste tiaj artefaritaj lunoj..."

La doktoro maltrankvile ekĝemis. "Mi tute ne komprenas, pri kio temas viaj vortoj, sinjoro. Kio ekzemple estas 'malvarma milito'?"

"Ĉu vi ne scias? Ĝi estis stato de preskaŭ-milito, kiu kreskis inter Usono kaj Sovetunio post la dua mondmilito."

"Sovetunio? Kio estas tiu 'unio da kunvenaĵoj'?"

"Ĉu vi ermitiĝis kvindek jarojn? La Sovetunio -- Ruslando..."

La doktoro nun iĝis plene demandsigno: "Sovetio?"

"Post la kontraŭcara revolucio de 1917!" kriis la alia akratone.

"Post la..." La okuloj de la doktoro vastiĝis. "Revolucio? En 1917? Sinjoro!" Li refalis en sian sidejon. "Ni skribus nun la 1914-an."

"1914! Vi freneziĝis! Ĉu vi dormis 53 jarojn kiel Rip van Winkle?" Li timtremis, pensis momenton, tiam daŭris flustre: "Sed la du militoj ... la atombombo ... ĉu vi ne memoras?"

"Eble vi revis, sinjoro. Vi mem konfesis pri kormalsano; se vi svenis kaj sonĝis..."

"Jes ... eble ..." Li eltiris la radio-aparaton. "Sed tio, sinjoro, klarigu ĝin! Klarigu, mi diras, klarigu!" Li forŝiris ĝin de la leda kovrilo, ĵetis la brilan metalan skatolon al la planko, kaj piedpremis ĝin, Kun tinta sono ĝi frakasiĝis. "Jen, sinjoro! Transistoroj, dratoj el la sepa jardeko! Vidu kaj klarigu!" Tiam, terurbatite, li flustris laŭte: "Ĉu ... ĉu eble? Se tiu bubo pravis ..." Li kaptis la brakon de la doktoro. "Sed tio ne povas okazi!"

"Kio ne povas okazi?" demandis la doktoro mistifikite.

"Ke mi iel estas ĵetita en la pasintecon ... en la jaron 1914! Ĉi tien al la koridoro ekster ĉi tiu kupeo!" Subite li ekploregis.

"Kiel," miris la doktoro, "tia afero povus okazi?"

"Ĝi povus," diris la viro senespere. "Ĝi povus ... almenaŭ portempe ... se atombombo eksplodus nur kelkajn metrojn for de mi. Atombombo aŭ hidrogenbombo aŭ unu el la novaj nuligbomboj ..."

"Mi ne komprenas."

"Sed vi ... ne, mi forgesas, eble vi pravas kaj ĉi tiu estas la jaro 1914. Mi ne ... ne povas klarigi. Tiaj aferoj estas tro teruraj! Kaj, se ĝi okazis ... okazos ... mi scias nur tro bone, ke tio antaŭsignifas militon! Ĉu por 1967 ..."

Li denove rigardadis la doktoron kaj subite retiris sin. "Kaj nun", li flustris, "mi vin rekonas! Ho, mia Dio!"

"Vi eĉ rekonas min, kvankam vi venas de jaro 1967?" diris la doktoro kun eta subrideto.

"Jes ... ne forgesu, ke mi estas Esperantisto..."

"Do, se vi devenas de la estonteco ... kiam mi mortos?"

Ĉu vi vere volas scii? Ne, tute ne! Neniu homo deziras antaŭscion pri tio. Sed mi ... ho, nur tro bone mi scias! Kiu la nuna tago?"

"Unua de aŭgusto..." Subite, timigite: "Sed vi pravis, mi ne volas aŭdi..."

"Vi mort..."

Aero ekfalegis kun tondroklako en la spacon, kie estis starinta tiu homo. Ĉar li tute estis malaperinta.

La doktoro enspiris kaj diris mallongan preĝon. Viro kaj frakasita aparato tute ne plu ekzistis. La doktoro estis sola en la kupeo.

"La kompatindulo," li pensis, larmokule. "La malfeliĉega kompatindulo. En kia mondo li vivis ... aŭ vivos? Terurega, mi vetos. Ho, mia homaro, kio okazos al vi?"

Li rigardis tra la fenestro la ruliĝantan landon, la arbarojn, lagetojn, herbarojn, verdajn kaj brunajn sub la somermatena suno. Antaŭe kuŝis Kolonjo, eta haltejo sur la vojo al Parizo ... la kongreso ... kaj la espero de l' homaro ... ĉu ili okazos por nenio?

"Ne, neniam por nenio," li flustris al si. "Por la estonteco, ĉu bona ĉu malbona, ĉu trankvila ĉu terurega ... ĉiam por la estonteco. Eĉ se mi hodiaŭ mortos -- kaj li tute ne diris tion -- la afero antaŭeniros, prosperos, ĝuste tiel longe, kiel la homaro."

Li pripensis. "Sed tiuj lia vortoj havis timigan sonon. Atombombo, hidrogenbombo ... kaj tri mondmilitoj ... kio estas mondmilito?"

La vortoj rekuris tra lia menso: "Ĝuste tiel longe, kiel la homaro!"

Poreterne? Aŭ por kvindek tri jaroj?

La respondo ne venis. Li ankoraŭ estis serĉante ĝin, kiam la vagonaro atingis Kolonjon kaj haltis tie.