Enkomputiligis Don HARLOW

Silento

de GBEGLO Koffi

aperis en OVo, n-ro 32

Jam la tago estas for,
Ĉiuj homoj hejme babiletas,
La birdoj en siaj nestoj dormas,
La stratoj estas senhomaj.

Pio! Pio! Noktaj bestoj ŝriketas.
Malproksima sono facile aŭdiĝas.
Kroa! Kroa! Ranoj kantegas.
Tiam noktomeziĝas.

Aŭdiĝas roso falanta sur la tegmentojn,
Eĉ krio de formikoj vekas dormantojn.
La maldormantoj sentas sin maltrankvilaj,
Ĉar etaj iliaj spiroj forte resonas.

De malproksime aŭdiĝas konfuza eĥo
"Help! Help! Mia kor' estas for".
Ĉies silento tiam estas ĝenata;
Ĉiuj releviĝas, dum la dormo de karmemorulo eterniĝas.