Tarzan de la simioj

Ĉapitro 12

Homa rezono


--> Indekso <-- | --> X-konvencia versio <-- | --> Latin-3 versio <--


Unu en la tribo de Tarzan kontestis lian aŭtoritatecon; temis pri Terkoz, filo de Tublat, sed tiu tiom timis la akran tranĉilon kaj la mortigajn sagojn de la nova reganto, ke li manifestis sian kontraŭecon nur per etaj malobeoj kaj agaceta konduto; Tarzan tamen sciis, ke tiu nur atendis la okazon por kaperi de li la regadon per ia perfida bato, kaj tial li ĉiam gardis sin kontraŭ surprizo.

Dum monatoj la vivo de la bandeto daŭris same kiel antaŭe; nur la pli granda intelekto de Tarzan, kaj lia ĉasista lerteco, servis kiel rimedo por provizi al ili pli abunde ol iam ajn antaŭe. La plimultaj do estis pli ol kontentaj pri la ŝanĝo de regantoj.

Tarzan nokte gvidis ilin al la kampoj de la nigruloj, kaj tie, avertite de la supera saĝeco de ilia tribestro, ili manĝis nur tiom, kiom ili bezonis, nek detruis kion ili ne povis manĝi, kion kutimas fari Manu, la simieto, kaj la plimultaj simioj.

Sekve, kvankam la nigruloj koleris pri la senĉesa priŝtelado de siaj kampoj, ili tamen ne perdis kuraĝon pri siaj penoj kultivi la terenon, kio certe okazus se Tarzan permesus al sia popolo laŭvole ruinigi la plantejon.

Dum tiu periodo Tarzan multfoje vizitis nokte la vilaĝon, kie li ofte renovigis sian provizon de sagoj. Li baldaŭ rimarkis la manĝaĵojn, kiu ĉiam staris piede de la arbo, kiu estis lia avenuo trans la palisaron, kaj postnelonge li komencis manĝi tion, kion la nigruloj lasis tie..

Kiam la konsternitaj sovaĝuloj rimarkis, ke la manĝaĵoj dumnokte malaperas, ilin plenigis timego, ĉar estas unu afero, elmeti manĝaĵojn por kontentigi dion aŭ diablon, sed tute alia afero, kiam la spirito efektive eniras la vilaĝon kaj manĝas ĝin. Tio neniam antaŭe okazis, kaj ĝi nebuligis ilian superstiĉajn mensoj per ĉiaspecaj necertaj timoj.

Kaj tio ne estis la tuto. La periodaj malaperoj de iliaj sagoj, kaj la strangaj ŝercoj okazigitaj de nevideblaj manoj, ĉio tiom konsternis ilin, ke la vivo fariĝis terura ŝarĝo en ilia nova hejmo, kaj tiutempe Mbonga kaj liaj subĉefoj komencis diskuti forlasi la vilaĝon kaj serĉi situon pli profunde en la ĝangalo.

La nigraj batalantoj baldaŭ komencis penetri pli kaj pli profende en la koron de la arbaro dum ĉasado, serĉante situon por nova vilaĝo.

Pli ofte la tribon de Tarzan perturbis tiuj vagantaj ĉasistoj. Nun la silentan, ferocan solecon de la praarbaro frakasis novaj, strangaj krioj. Ne plu ekzistis sekureco por birdo aŭ besto. Venis la homo.

Aliaj bestoj trapasis la ĝangalon, tage kaj nokte -- ferocaj, kruelaj bestoj -- sed iliaj malpli fortaj najbaroj nur fuĝis de ilia proksimeco, por reveno post malapero de la danĝero.

Estas malsame ĉe la homo. Kiam li venas, multaj el la pli grandaj bestoj instinkte foriras la regionon entute, kaj neniam revenas; kaj tiel ĉiam estas ĉe la grandaj homsimilaj simioj. Ili fuĝas de la homo same kiel la homo fuĝas de pesto.

La tribo de Tarzan mallonge restis apud la marbordo, ĉar al ilia nova tribestro malplaĉegis la ideo poreterne foriri de la amataj enhavoj de la kabaneto. Sed kiam, unu tagon, tribano eltrovis la nigrulojn grandanombrajn sur la bordoj de rivereto, kiu dum generacioj estis ilia akvoĉerpejo, forigante arbustojn kaj arbojn de la ĝangalo kaj starigante ĥatojn, la simioj rifuzis plu resti; kaj tial Tarzon gvidis ilin en la internon dum multaj tagoj al loko ankoraŭ ne profanita de homa piedo.

Unu fojon en ĉiu lunperiodo, Tarzan rapide resvingis tra la balanciĝantaj branĉoj por ĝui tagon kun siaj libroj kaj por replenigi sian sago-provizon. Tiu lasta tasko fariĝis pli kaj pli malfacila, ĉar la nigruloj komencis nokte kaŝi sian provizon en grenejoj kaj loĝejoj.

Tio necesigi dumtagan gvatadon ĉe Tarzon por eltrovi, kie oni kaŝas la sagojn.

Du fojojn li nokte eniris ĥatojn dum la loĝantoj kuŝis dormantau sur siaj matoj, kaj ŝtelis la sagojn de la flankoj mem de la batalantoj. Sed tiun metodon li baldaŭ komprenis tro danĝeroplena, kaj tial li komencis kapti solajn ĉasantojn per sia longa, mortiga maŝo, senigi ilin je armiloj kaj ornamaĵoj, kaj faligi iliajn kadavrojn de alta arbo sur la vilaĝan straton meze de la nokto.

Ankoraŭfoje tiuj diversaj aventuroj tiom teruris la nigrulojn, ke, se ne okazus la tutmonatan paŭzon inter la vizitoj de Tarzan, dum kiu ili povis renovigi sian esperon ke ĉiu freŝa invado estis la fina, ili estus baldaŭ forlasinta la novan vilaĝon.

La nigruloj ankoraŭ ne eltrovis la kabanon de Tarzan ĉe la fora marbordo, sed la simio-homo konstante timegis, ke, dum li forestos kun la tribo, ili eltrovos kaj ruinigos lian trezoron. Tial okazis, ke li pasigas pli kaj pli da tempo apud la fina hejmo de sia patro, kaj malpli kaj malpli kun la tribo. La anoj de lia eta komunumo baldaŭ komencis suferi pro lia neglektemo, ĉar konstante leviĝis disputoj kaj kvereloj, kiujn nur reĝo povas pace solvi.

Fine, kelkaj el la malpli munaj simioj parolis kun Tarzan pri tiu temo, kaj dum unu monato li preskaŭ konstante restis ĉe la tribo.

La devoj de la reĝo inter la homsimiluloj estas nek multaj nek lacigaj.

Posttagmeze venas Taka, eble, por plendi, ke maljuna Mungo ŝtelis lian novan edzinon. Tiam Tarzan devas alvoki ĉiujn antaŭ si, kaj se evidentiĝas, ke la edzino preferas sian novan moŝton, tiam li komandas, ke aferoj restu tiaj, kiaj ili estas, aŭ eble, ke Mungo donu unu el siaj filinoj interŝanĝe al Taka.

Kia ajn lia decido, la simiaj akceptis ĝin fina, kaj kontente reiras al siaj okupoj.

Tiam venas Tana, ŝrikante kaj forte tenante sian flankon, el kiu fluas sango. Gunto, ŝia edzo, kruele mordis ŝin! Kaj Gunto alvokite diras, ke Tana maldiligentas kaj rifuzas alporti al li nuksojn aŭ skarabojn, aŭ skrapi al li la dorson.

Tarzan do admonas la du kaj minacas Gunton per tuŝo de la mortigaj splitoj se li plu mistraktas Tanan, kaj Tana siavice devos promesi pli atenti siajn edzinajn devojn.

Kaj tiel plu, pli ofte etaj familiaj problemoj, kiuj, nesolvite, finfine rezultigus pli grandan fakcian malpacon kaj la finan disiĝon de la tribo.

Sed Tarzan enuiĝis pri tio, konstatante, ke la reĝeco malpliigas lian liberecon. Li sopiris la kabaneton kaj la sunkisatan maron -- la malvarmetan internon de la bone konstruita domo, kaj la senfinajn mirindaĵojn de la multaj libroj.

Maturiĝante, li konstatis, ke li diskreskis de sia popolo. Iliaj interesoj kaj liaj tre malsamis inter si. Ili ne maturiĝis kun li, kaj ili ne povis kompreni la multajn strangajn kaj mirindajn revojn, kiuj trapasis la aktivan cerbon de ilia homa reĝo. Tiel limigita estis ilia vortostoko, ke Tarzan eĉ ne povis paroli kun ili pri la multaj novaj veraĵoj, kaj la grandaj pensofakoj, kiujn lia legado malfermis antaŭ liaj sopirantaj okuloj, aŭ konatigi al ili ambiciojn, kiuj turbulentis en lia animo.

En la tribo li ne plu havis amikojn kiel antaŭe. Infano povas trovi amikecon kun multaj strangaj kaj simplaj estaĵoj, sed por plenkreskulo devas esti ia ŝajno de intelekta egaleco kiel fundamento de kontentiga kuneco.

Se Kala restus vivanta, Tarzan foroferus ĉion por esti ĉe ŝi, sed nun, kiam ŝi jam mortis kaj la ludemaj geamikoj de la infanaĝo maturiĝis al ferocaj kaj malafablaj brutoj, li sentis, ke li multe preferas la pacon kaj solecon de la kabano super la ĝenaj devoj de estreco inter amaso da sovaĝaj bestoj.

La malamo kaj ĵaluzeco de Terkoz, filo de Tublat, multon faris por kontraŭi la efikon de la deziro de Tarzan renunci sian reĝecon inter la simioj, ĉar, estante obstina juna anglo, li ne povis konvinki sin retiriĝi antaŭ malamiko.

Li bone sciis, ke Terkoz elektiĝos tribestro se li malaperos, ĉar la feroca bruto multfoje pruvis sian aserton pri fortosupereco super la malmultaj virsimioj, kiuj kuraĝis kontraŭstari lian sovaĝan tiranadon.

Tarzan preferus subigi la fibruton sen uzo de tranĉilo aŭ sagoj. Liaj grandaj forteco kaj lerteco tiom kreskis en la periodo post lia maturiĝo, ke li komencis kredi, ke li povos venki la timindan Terkozon en lukta batalo se ne ekzistus la granda avantaĝo, kiun la bataldentegoj de la homsimilulo donis al li super la malbone armita Tarzan.

Tarzan liberiĝis de la tuta afero, unu tagon, pro nuraj cirkonstancoj, kaj lia estonteco fariĝis elektebla, tiel ke li povos foriri aŭ resti sen makulo sur sia sovaĝa honoro.

Tiel okazis:

La tribo trankvile manĝis, dise trans granda regiono, kiam ekaŭdiĝis kriegado iom for, oriente de la loko kie Tarzan kuŝis sur sia ventro apud glata rivereto, provante kapti eviteman fiŝon en siaj lertaj, brunaj manoj.

Unuanime la tribo rapide svingis direkte al la timaj krioj, kaj tie ili trovis Terkozon, kiu tenis maljunan simiinon per la hararo kaj senkampate batadis ŝin per siaj manegoj.

Tarzan alproksimiĝante levis la manon kiel signon, ke Terkoz ĉesu, ĉar tiu ino ne estis lia, sed tiu de kompatinda maljuna simio, kies batalpovaj tagoj jam antaŭlonge finiĝis, kaj kiu sekve ne povis protekti sian familion.

Terkoz bone sciis, ke inter lia popolo estis kontraŭkutime bati la inon de alia, sed li, tiranema, profitis la malfortecon de la edzo de tiu ino por puni ŝin pro tio, ke ŝi rifuzis cedi al li bongustan junan ronĝulon, kiun ŝi kaptis.

Kiam Terkoz vidis, ke Tarzan alvenas sen sagoj, li daŭre batadis la povrulinon, intence celante ofendi la malamatan tribestron.

Tarzan ne ripetis sian avertan signalon, nur atakis la atendantan Terkozon.

Neniam la simio-homo tiom terure batalis post tiu antaŭlonga tago kiam Bolgani, la granda reĝogorilo, tiom terure mistraktis lin antaŭ ol la nove trovita tranĉilo preterintence ponardis ties sovaĝan koron.

Ĉifoje la tranĉilo de Tarzan preskaŭ ne kontraŭpezis la glimantajn dentegojn de Terkoz, kaj la malgranda avantaĝo de la simio super la homo rilate brutan fortecon preskaŭ ekvilibris kun la mirindaj rapideco kaj lerteco de tiu lasta.

La homsimilulo tamen iomete superis laŭ plena poentaro, kaj se ne estus alia persona atributo por influi la finan rezulton, Tarzan de la Simioj, la juna Lordo Greystoke, estus mortinta same kiel li vivis -- nekonata sovaĝa besto en ekvatora Afriko.

Sed enestis tio, kio levis lin alte super siaj ĝangalaj kamaradoj -- tiu fajrereto, kiu difinas la tutan vastan diferencon inter homo kaj bruto -- la Rezono. Jen tio, kio savis lin de la morto sub la feraj muskoloj kaj ŝiraj deentegoj de Terkoz.

Ilia batalo jam daŭris ne pli ol deko da sekundoj antaŭ ol ili ruliĝis sur la tero, batante, ŝiranta, mordante -- du grandaj sovaĝaj bestoj ĝismorte batalantaj.

Terkoz havis dekon da tranĉilvundoj sur kapo kaj brusto, kaj Tarzan estis ŝirita, sanganta -- lia kranihaŭto estis en unu loko duone ŝirita de la kapo, pro kio granda peco pendis antaŭ unu okulo, barante vidkapablon.

Sed ĝis tiam la juna anglo sukcesis forteni tiujn terurajn dentegojn de la kolvejnego, kaj nun, dum ili momente batalis malpli furioze por regajni la spiron, Tarzan elpensis ruzan planon. Li luktos por atingi la dorson de la alia kaj, per dento kaj ungo tenante sin tie, ree kaj ree enŝovos la tranĉilon ĝis Terkoz jam ne vivos.

La manovron li plenumis pli facile ol li esperis, ĉar la stulta besto, ne sciante kion celas Tarzan, ne aparte klopodis malhelpi la sukceson de la provo.

Sed kiam li finfine komprenis, ke la kontraŭbatalanto alfiksiĝis al li tie, kie senutilas kontraŭ tiu kaj dentoj kaj pugnoj, Terkoz ĵetis sin sur la tero tiel perforte, ke Tarzan povis nur preterespere teni sin ĉe la saltanta, tordiĝanta, turniĝanta korpo, kaj antaŭ ol li povis ponardi, forta bato kontraŭ la tero elmanigis al li la tranĉilon, kaj Tarzan trovis sin sendefenda.

Dum la ruloj kaj tordoj de la postaj kelkaj minutoj, la teno de Tarzan dekfoje malfirmiĝis, ĝis fine hazarda cirkonstanco de tiuj oftaj kaj variaj movoj donis al li novan dekstramanan fikson, kiun li komprenis tute ne atakebla.

Lia brako trairis de malantaŭe sub la brako de Terkoz kaj liaj mano kaj antaŭbrako cirklis la nukon de Terkoz. Jen la simio-homo hazarde eltrovis la duonan nukrompulon de moderna luktarto, sed supera rezono tuj montris al li la valoron de tiu eltrovo. Por li tio estis la diferenco inter vivo kaj morto.

Kaj tial li penis por plenumi similan kapton per la dekstra mano, kaj most nuraj momentoj la bovokolo de Terkoz streĉiĝis pro plena nukrompulo.

Nun oni ne plu ruliĝis kaj tordiĝis. La du kuŝis tute senmovaj sur la tero, kun Tarzan sur la dorso de Terkoz. La kugloforma kapo de la simio malrapide puŝiĝis pli kaj pli malsupren sur la bruston.

Tarzan bone sciias, kia estos la rezulto. Post moment la nuko rompiĝos. Tiam alvenis por savi Terkozon tio, kio tiom endanĝerigis lin -- la rezona kapablo de la homo.

"Se mi mortigos lin," Tarzan pensis, "kiel tio profitos al mi? Ĉu tio ne malaperigos potencan batalanton de la tribo? Kaj se Terkoz mortiĝos, li scios nenion pri mia supereco, sed vivanto li ĉiam restos ekzemplo por la aliaj simioj."

"Ka-goda?" siblis Tarzan kontraŭ la orelon de Terkoz; en la simia lingvo tio signifas, se traduki libere: "Ĉu vi cedas?"

Dum momento ne venis respondo, kaj Tarzan plusis per ankoraŭ kelkaj gramoj da premo, kio eligis hororan dolorŝrikon el la bestego.

"Ka-goda?" rediris Tarzan.

"Ka-goda!" kriis Terkoz.

"Aŭskultu," diris Tarzan, iomete malstreĉante, sed ne rezignante pri sia teno. "Mi estas Tarzan, Reĝo de la Simioj, brava ĉasanto, brava batalanto. En la tuta ĝangalo troviĝas neniu tiel brava.

"Vi ka-godis min. La tuta tribo aŭdis. Ne plu kverelu kun viaj reĝo kaj popolo, ĉar la venontan fojon mi mortigos vin. Ĉu vi komprenas?"

"Hm," jesis Terkoz.

"Kaj ĉu vi estas kontenta?"

"Hm," diris la simio.

Tarzan delasis lin, kaj post kelkaj minutoj ĉiuj revenis al sia okupoj, kvazaŭ nenio estus okazinta por makuli la trankvilecon de ilia praĝangala hejmo.

Sed en la profundaj mensoj de la simioj jam radikiĝis la kredo, ke Tarzan estas brava batalanto kaj stranga estaĵo. Stranga, ĉar li povis mortigi sian malamikon, sed permesis al tiu plu vivi -- nevundita.

Tiun posttagmezon kiam la tribo kunvenis, kion ili kutimis fari antaŭ ol mallumo kovris la ĝangalon, Tarzan, lavinte siajn vundojn en la akvo de la rivereto, alvokis al si la maljunajn virsimiojn.

Vi hodiaŭ revidis, ke Tarzan de la Simioj estas inter vi la plej granda," li diris.

"Hm," ili unuvoĉe respondis, "Tarzan estas granda."

"Tarzan," li daŭrigis, "ne estas simio. Li ne estas sama kiel sia popolo. Liaj kutimoj ne estas iliaj kutimoj, kaj tial Tarzan reiros al la kaŝejo de sia speco apud la akvo de la lagego sen alia flanko. Vi devos elekti alian por regi vin, ĉar Tarzan ne revenos."

Kaj tiel la juna Lordo Greystoke faris la unuan paŝon al la celo, kiun li starigis por si -- trovi aliajn blankulojn kiel sin.


Al ĉapitro 13



Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>