Tarzan de la simioj

Cxapitro 3

Vivo kaj morto


--> Unikoda versio <-- | --> Latin-3 versio <--


La mateno trovis ilin preskaux tute ne renovigitaj, sed kun sento de intensa malstrecxigxo ili vidis la tagigxon.

Tuj post kiam ili magre matenmangxis je salporkajxo, kafo kaj bulkoj, Clayton komencis labori je ilia domo, cxar li komprenis, ke ili povos esperi nenian sekurecon kaj nenian mensan pacon en la nokto gxis kvar fortikaj muroj efike baros de ili la gxangalan vivon de ili.

La tasko estis laciga, kaj bezonis la pli longan parton de monato, kvankam li konstruis nur unu malgrandan cxambron. Li faris sian kabanon el trunketoj kun diametro proksimume dekkvincentimetra, sxtopante la intertruojn per argilo, kiun li trovis eble metron sub la tersuprajxa grundo.

Unuflanke li konstruis kamenon el sxtonetoj desur la strando. Tiujn li fiksis en argilo, kaj kompletiginte la domon li tavolis la tutan eksteran suprajxon per argilo, gxis dekcentimetra dikeco.

En la fenestra apertajxo li fiksis brancxetojn kun ducentimetraj diametroj, kaj vertikale kaj horizontale, teksante ilin tiel, ke ili konsistigu fortikan kradon, kiu povus kontrauxstari la povojn de forta besto. Ili tiel havigis al si kaj aeron kaj konvenan aerumadon, sen timo pri eventuala perdo de sekureco en la kabano.

La A-forman tegmenton ili tegis per brancxetoj kunkusxigitaj, kaj kovritaj de longaj gxangalaj greseroj kaj palmfoliegoj, kun fina kovrajxo el argilo.

La pordon li konstruis el pecoj de la pakokestoj tenintaj iliajn havajxojn, najlante unu pecon sur alia, transigante la vejndirektojn, gxis li havis solidajxon dikan je ok centimetroj kaj tiom fortikega, ke ambaux devis ekridi kiam ili rigardis gxin.

Jen frontis al Clayton la plej granda malfacilajxo, cxar tute mankis al li rimedon por pendigi tiun pezegan pordon jam konstruitan. Post dutaga laboro, li tamen sukcesis ellabori du grandajn lignajn cxarnirojn, kaj per tiuj li pendigis la pordon tiel, ke gxi facile fermigxu kaj malfermigxu.

La stukadon kaj aliajn kompletigajxojn ili faris post enhejmigxo, kio okazis tuj post finlaboro cxe la tegmento; ili dumnokte amasigis siajn kestojn antaux la pordo, tiel havigante al si relative sekuran kaj komfortan logxejon.

Relative facila estis konstruado de lito, segxoj kaj bretoj, kaj fine de la dua monato ili estis bone ennicxigxintaj kaj, krom se temis pri la konstanta timo pri atako fare de sovagxbestoj kaj la cxiam kreskanta soleco, ili sentis sin nek nekomfortaj nek malfelicxaj.

Grandaj bestoj nokte grauxlis kaj mugxis ekster la kabaneto, sed ili tiom alkutimigxis al la ofte ripetataj bruoj, ke ili baldaux pli-malpli malatentis tiujn, profunde tradormante la tutan nokton.

Tri fojojn ili ekrimarkis grandajn homsimilajn formojn kiel tiun de la unua nokto, sed neniam suficxe proksime por ekscii, cxu la duonviditaj formoj estis homaj aux bestaj.

La buntaj birdoj kaj la simietoj jam alkutimigxis al siaj novaj konatoj, kaj, cxar neniam antauxe ili vidis homojn, ili baldaux, post malapero de la unua timo, venis pli kaj pli proksimen, pelataj de tiu stranga scivolemo, kiu regas la sovagxbestojn de la arbaro kaj gxangalo kaj stepo; do post la unua monato kelkaj el la birdoj ecx kuragxis akcepti mangxajxetojn el la amikaj manoj de gesinjoroj Clayton.

Unu posttagmezon, dum Clayton prilaboris aldonan parton de la kabano, cxar li intencis konstrui kelkajn pliajn cxambrojn, pluraj el iliaj groteskaj amiketoj sxrike kaj riprocxade alvenis tra la arbaro de la kresto. Ecx fugxante, ili time retrorigardis, kaj finfine ili haltis apud Clayton, ekscitite babilante al li kvazaux por averti lin pri alvenonta dangxero.

Li fine vidis gxin, tiun, kiun tiom timis la simietoj -- la hombeston, kiun gesinjoroj Clayton foje vidis.

Duonstare gxi venis tra la gxangalo, foje metante la pugnodorsojn sur la teron -- granda homoida simiego, (1) kaj, alproksimigxante, gxi elgorgxigis basajn grauxlojn kaj, foje, bojon.

Clayton staris iom for de la kabano, veninte por faligi arbon aparte perfektan por la konstruado. Farigxinte iomete malprudenta pro monatoj da seninterrompa sekureco, dum kiu periodo li tute ne vidis dangxerajn bestojn dum la taglumo, li lasis siajn fusilojn kaj revolverojn en la kabaneto, kaj nun, vidante la simiegon, kiu sxovigxis tra la veproj rekte al li, kaj de direkto kiu efektive malebligis eskapon, li sentis svagan frostotremeton sur la spino.

Li sciis, ke, armite nur per hakilo, li preskaux ne povos defendi sin kontraux tiu feroca monstro -- kaj Alicia; ho, Dio, li pensis, kio poste okazos cxe Alicia?

Ekzistis tamen sxanceto atingi la kabanon. Li turnis sin kaj kuris al gxi, alarmkriante al la edzino, ke sxi enkuru kaj fermu la pordegon se la simio malebligos lian retreton.

Damo Greystoke estis sidanta iomete for de la kabano, kaj, auxdante lian krion, sxi levis la rigardon kaj vidis la simion salti, nekredeble rapide je tiel granda kaj mallerta besto, por interkapti Clayton.

Sxi suflorkrie resaltis al la kabano, kaj, enirante, faris retrorigardon, kiu terurplenigis sxian animon, cxar la bruto jam intervenis antaux sxia edzo, kiu nun staris, nekapabla eskapi, tenante la hakilon kaj preta svingi gxin kontraux la koleregan beston, kiam tiu finatatakos.

"Fermu kaj riglu la pordon, Alicia," kriis Clayton. "Mi povos finigi tiun per mia hakilo."

La simio estis granda virbesto, cent-kvindek-kilograma. Ties kruelaj, proksimaj okuloj glimis pro malamo desub la hirtaj brovoj, kaj la grandaj pikdentegoj nudis je hororiga grauxlo kiam li pauxzis antaux la predulo.

Trans la sxultro de la brutulo, Clayton povis vidi la sojlon de la kabano, nur dudek pasxojn for, kaj lin inundis ondego da hororo kaj timo kiam li vidis elveni sian junan edzinon, armitan de unu el liaj fusiloj.

Cxiam sxi timis pafilojn, kaj rifuzis ecx tusxi ilin, sed nun sxi alkuris la simion, montranta la timomankon de leonino, kiu protektas siajn idojn.

"Reiru, Alicia," kriis Clayton, "pro Dio, reiru."

Sed sxi rifuzis atenti, kaj gxuste tiam la simio atakis, kaj Clayton ne povis plu paroli.

La viro tutforte svingis la hakilon, sed la fortega brutulo ekkaptis gxin en siaj teruraj manoj, kaj, sxirante gxin el la teno de Clayton, forjxetis gxin flanken.

Sendefende grauxlante, li saltis al sia sendefenda viktimo, sed antaux ol la dentegoj atingis la sopiratan nukon, ekknalis, kaj kuglo eniris la dorson de la simio inter la sxultroj.

Jxetante Clayton teren, la besto turnis sin al tiu nova malamiko. Tie antaux li staris la terurita junulo, vane provante pafi ankoraux unu kuglon en la beston; sed sxi ne komprenas la mehxanismon de la pafilo, kaj la batilo falis senrezulte sur uzitan kartocxon.

Preskaux samtempe Clayton restarigxis, kaj ne pensante pri la tute senespereco de la afero, li alkuris por fortiri la simion de la sternita formo de la edzino.

Li sukcesis preskaux senpene, kaj la granda amaso inerte ruligxis sur la torfo antaux li -- la simio jam mortis. La kuglo plenumis sian devon.

Hasta pririgardo de la edzino rivelis nenian postspuron sur sxi, kaj Clayton konkludis, ke la brutulego mortis dum gxi saltis kontraux Alician.

Li zorge levis la ankoraux senkonscian formon de sia edzino kaj portis sxin en la kabaneton, sed pasis almenaux du horoj antaux ol sxi rekonsciigxis.

Sxiaj unuaj vortoj iomete timigis Clayton. Dum iom da tempo post rekonsciigxo, Alicia mire cxirkauxrigardis en la kabaneto, kaj poste, kontente suspirante, diris:

"Ho, Johano, kiel bele estas, esti hejme! Kara, mi havis teruran premsongxon. Mi songxis, ke ni jam ne estas en Londono, sed en iu hororiga loko, kie grandaj bestoj atakas nin."

"Tamen, tamen, Alicia," li diris, karesante al sxi la frunton, "provu redormi, kaj ne gxenigxu pri inkuboj."

Tiun nokton, fileto naskigxis en la kabaneto apud la praarbaro, dum leopardo kricxis antaux la pardo, kaj, de preter la kresto, sonis la baso de leona mugxo.

Damo Greystoke neniam resanigxis de la sxoko de la atako fare de la simiego, kaj, kvankam sxi vivis ankoraux unu jaron post la naskigxo, neniam plu sxi eliris el la kabano, kaj neniam sxi vere konsciis, ke sxi ne estas en Anglio.

Foje sxi pridemandis al Clayton pri la strangaj noktaj sonoj; la manko de servistoj kaj geamikoj, kaj la stranga krudeco de la mebloj en sxia cxambro, sed, kvankam li tute ne provis trompi sxin, neniam sxi povis kompreni la sencon de la afero.

Sxi alie estis tute racia, kaj pro la gxojo kaj felicxo, kiun sxi sentis pri tiu sia eta filo kaj pro la konstantaj atentoj de la edzo, tiu jaro estis por sxi tre felicxa, la plej felicxa de sxia tuta juna vivo.

Ke gxi estus plena de gxenoj kaj antauxtimoj, se sxi plene komandus sian mensan kapablon, tion Clayton bone sciis; do, kvankam li terure suferis pro sxia stato, li foje preskaux gxojis, pro sxi, ke sxi ne povas kompreni.

Jam delonge li rezignis pri ia espero pri savo, krom se temus pri hazardo. Kun sencxesa entuziasmo li laboris por beligi la internon de la kabano.

La peltoj de leono kaj pantero kovris la plankon. Sxrankoj kaj bretaroj vicis laux la muroj. Belajn tropikajn florojn entenis strangaj vazoj faritaj de liaj propraj manoj. La fenestrojn kovris kurtenoj el greso kaj bambuo, kaj, plej peniga tasko el cxiuj, per sia malampleksa sortimento da laboriloj li prilaboris lignajxojn por nete kovri la murojn kaj plafonon kaj meti glatan plankon en la kabanon.

Milde mirigis lin, ke li entute kapablis fari tian nekutiman laboron. Sed li amis tiun laboron, cxar gxi celis sxin kaj tiun etan vivon, kiu venis por gajigi ilin, kvankam gxi centoble aldonis al liaj respondecoj kaj al la terureco de ilia situacio.

Dum la posta jaro, je Clayton kelkfoje atakis la simiegoj, kiuj nun sxajnis konstante plenigi la najbarecon de la kabano; sed, cxar neniam plu li eliris sen kaj fusilo kaj revolveroj, li malmulte timis la grandajn bestojn.

Li fortikigis la fenestroprotekton kaj fiksis unikan lignan seruron sur la kabana pordo; pro tio, kiam li cxasis predajxojn kaj fruktojn -- li devis konstante tion fari, por certigi nutrajxojn -- li tute ne timis, ke iu ajn besto povos trudi sin en la hejmeton.

Komence, li paffaligis grandan parton de la nutrajxulojn el la kabanaj festroj, sed poste la bestoj lernis timi la strangan logxejon, de kiu ekauxdeblis la terura tondro de la fusilo.

Dum ripoze, Clayton legis, ofte lauxte por la edzino, el la libraro, kiun li alportis por ilia nova hejmo. Inter tiuj libroj trovigxis multaj por infanoj -- bildlibroj, lernolibroj, legolibroj -- cxar ili ja sciis, ke ilia fileto estos suficxe agxa por tiaj antaux ol ili povos esperi reveni al Anglio.

Clayton ankaux foje skribis en sia taglibro, kiun li kutimis verki franclingve, kaj en kiu li registris la detalojn de ilia stranga vivo. Tiun libron li tenis sxlosita en metala skatoleto.

Precize unu jaron post la tago, kiam la fileto naskigxis, Damo Alicia kviete forpasis dum la nokto. Tiel trankvila estis sxia fino, ke pasis horoj antaux ol Clayton povis realigi sin, ke la edzino mortis.

Tre malrapide trafis lin la hororo de la situacio, kaj estas dubinde, cxu li iam plene konsciis pri la egeco de sia malfelicxo kaj la timinda respondeco, kiu faris sur liajn sxultrojn pro la prizorgado de tiu eta estajxo, lia fileto, ankoraux mamnutrenda bebo.

La lastan skribajxon en la taglibro li faris la matenon post sxia morto, kaj tie li listigas la tristajn detalojn per fakteca maniero, kiu aldonas al la patoso de la afero; cxar gxi elspiras lacan apation naskitan el longa malgxojo kaj senespereco, kiun ecx tiu lasta kruela bato ne povus veki gxis plua suferado:

Mia fileto krias por nutrajxo -- ho, Alicia, Alicia, kion mi faru?

Kaj, kiam Johano Clayton skribis tiujn finajn vortojn -- neniam plu lia mano aldonos novajn -- li lacege faligis la kapon sur la etenditajn brakojn, kie ili ripozis sur la tablo, kiun li konstruis por sxi kusxanta senmova kaj malvarma sur la lito apud li.

Dum longa tempo nenia sono rompis la mortosimila silento de la gxangala tagmezo -- nur la kompatinda kriado de la eta virinfano.


(1) La "simiegoj" de Tarzan evidente ne estas la afrikaj cximpanzoj, kaj goriloj aperas en la romano kiel tute aparta speco. Philip Jose FARMER -- kies Esperanta traduko de parto el la romano bedauxrinde ne disponeblas -- aliloke sugestas, ke ili vere ne estas simioj, sed homoidoj, similaj al la nordamerika saskacxo aux la azia jetio.

Al cxapitro 4



Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>