Tarzan de la simioj

Cxapitro 5

La blanka simio


--> Unikoda versio <-- | --> Latin-3 versio <--


Kala tenere mamnutris sian orfeton, silente scivolante, kial gxi ne gajnas fortecon kaj lertecon same kiel la simietoj de aliaj patrinoj. Preskaux unu jaro jam pasis de kiam la etulo venis al sxi antaux ol li povis senhelpe marsxi, kaj rilate la grimpadon -- nu, kiom stulta li estis!

Kala iam diskutis sian junan esperindulon kun la pliagxaj inoj, sed neniu el ili povis kompreni, kiel infano povus esti tiom malrapida kaj nekapabla, lernante prizorgi sin. Gxi ecx ne povis trovi mangxajxojn sed helpo, kaj jam pasis pli ol dekdu lunperiodoj post kiam Kala trovis gxin.

Se ili estus sciintaj, ke la infano jam vidis dektri lunperiodojn antaux ol gxi ekposedigxis de Kala, ili certe opinius gxian kazon absolute senespere, cxar la etaj simioj de ilia tribo jam atingis post du-tri lunperiodoj etapon, kiun atingis la fremduleto nur post dudek-kvin.

Tublat, la edzo de Kala, estis ege malkontenta, kaj, se la ino ne estus zorge gvatinta, certe malaperigus la infanon.

"Neniam li farigxos simiego," tiu argumentis. "Cxiam vi devos porti kaj protekti lin. Kian profiton li portos al la tribo? Nenian -- li estos nura sxargxo.

"Ni lasu lin, kviete dormantan inter la alta greso, ke vi nasku aliajn kaj pli fortajn simiojn por gardi nen en la maljunagxo."

"Neniam, Rompita Nazo," respondis Kala. "Se mi devos por cxiam porti lin, tiel do estu."

Kaj tiam Tublat iris al Kercxak por insisti, ke tiu uzu sian auxtoritatecon cxe Kala, kaj trudu al sxi forlason de la eta Tarzan, kiun nomon ili donis al la eta Lordo Greystoke -- gxia signifo estis "Blanka Hauxto".

Sed kiam Kercxak parolis al sxi pri tio, Kala minacis, ke sxi forlasos la tribon se ili ne lasos sxin en paco kun la infano; kaj, cxar tiu estas unu el la fundamentaj rajtoj de gxangalanoj, se ili sentas malkontentecon inter la propra popolo, ili poste ne gxenis sxin, cxar Kala estis bela, fortika juna ino, kaj ili ne volis perdi sxin.

Kiam Tarzan kreskis, liaj pasxoj estis pli rapidaj; jam je la deka jaro li estis elstara grimpanto, kaj sur la tero povis fari multajn mirindajxojn, kiuj estis preter la kapabloj de liaj etaj fratoj kaj fratinoj.

Laux multaj manieroj li malsamis de ili, kaj ili ofte miris je lia supera ruzeco, sed forteco kaj grandeco mankis al li; cxar la grandaj homoidaj, dekjaraj, estas plenkreskaj, kelkaj ecx dumetraj, dum la eta Tarzan restis duonkreskinta knabo.

Kia knabo, tamen!

Jam de sia frua infanagxo, li uzis la manojn por svingi sin de brancxo al brancxo, same kiel la giganta patrino, kaj, kiam li pliagxigxis, li pasigis horon post horo, cxiutage, rapidante tra la arbosuproj kun la fratoj kaj fratinoj.

Li povis salti sep metrojn trans spacon je la vertigxa alteco de la arbarosupro, kaj ekkapti, kun senerara precizeco kaj sen evidenta sxoko, brancxon, kiu freneze flirtadis antaux la alvenanta ciklono.

Li povis fali ses aux sep metrojn inter brancxoj en rapida malsupreniro al la tero, aux li povis atingi la plejsupran pinton de la plej alta tropika giganto same facile kaj rapide kiel sciuro.

Nur dekjara, li estis same tiel forta kiel la meza tridekjarulo, kaj multe pli lerta ol iam ajn farigxas la plej kapabla atleto. Kaj, tagon post tago, kreskadis lia forteco.

Felicxa estis ia vivo inter tiuj ferocaj simioj; cxar li ne povis memori alian vivon, kaj li tute ne sciis, ke ekzistas en la universo io alia ol lia arbareto kaj la sovagxaj gxangalbestoj, kiujn li konas.

Li estis preskaux dekjara antaux ol li komencis rimarki, ke inter li kaj liaj samtribanoj ekzistas granda diferenco. Lia korpeto, brunigita pro la suno, subite trudis al li sentojn de intesa honto, cxar li konsciies, ke gxi estas tute senhara, same kiel iu rampulo, aux alia lacerto.

Tion li provis malgravigi, tavolante sian tutan korpon per koto, sed tiu sekigxis kaj defalis. Gxi cetere estis tiel malkomforta, ke li rapide decidis, ke li preferas la honton antaux la malkomforton.

Lageto trovigxis sur la pli alta tereno, kiun frekventis lia tribo, kaj gxuste tie Tarzan la unuan fojon vidis sian vizagxon sur la klara, senmova akvo de gxia sino.

Okazis je varmega tago de la seka sezono, ke li and unu kuzo iris al la bordo por trinki. Kiam ili klinis sin antauxen, ambaux vizagxetoj speguligxis sur la kvieta lageto: la ferocaj kaj teruraj trajtoj de la simio apud tiuj de la aristokrata ido de antikva angla familio.

Tio konsternis Tarzanon. Jam suficxe malbone, ke mankas hararo, sed tia mieno! Li miregis, ke la aliaj simioj ecx kuragxas rigardi lin.

Tiu eta busxofendo, tiuj etaj blankaj dentoj! Kiel ili aspektis apud la grandaj lipoj kaj potencaj dentegoj de liaj pli bonsxancaj fratoj!

Kaj tiu eta kunpremita nazo lia; tiel maldika, ke gxi sxajnis duone morta pro malsato. Li rugxigxis je komparo inter gxi kaj la belaj, largxaj naztruoj de la apudulo. Nazo tiom malavara! Gxi ja kovris duonon de la vizagxo! Kiel bone, esti tiel bela, pensis la povra eta Tarzan.

Sed kiam li vidis siajn okulojn; ha, jen la fina bato -- bruna makulo, griza cirklo, vaka blankeco! Terure! ecx ne la serpentoj havis okulojn tiom hidajn.

Tiom intense li persone aprezis siajn trajtojn, ke li ne auxdis la susuradon de la alta greso malantaux li kiam granda korpo sxtelire sxovis sin tra la gxangalo; ankaux ne auxdis lia kunuleto, la simio, cxar tiu trinkadis, kaj la bruo de liaj sucxantaj lipoj kaj kontentaj gargaroj kasxis la silenta alveno de la trudanto.

Ecx ne tridek pasxojn malantaux ili du, sxi kauxris -- Sabor, la granda leonino -- svingante la voston. Zorge, sxi antauxenmovis grandan remburitan piedon, sensone metante gxin antaux ol sxi levis la postan. Tiel sxi antauxenmovigxis, kun la ventro malalta, preskaux tusxanta la tersuprajxon -- grandega kato, preta por sursalti la predon.

Nun sxi estis nur tri metrojn for de la du nesuspektantaj ludkunuletoj -- zorge, sxi tiris la malantauxajn piedojn sub la korpon; la grandaj muskoloj ondadis sub la bela hauxto.

Tiom malalte sxi nun kauxris, ke sxi sxajnis plata sur la tero, krom se temis pri la arko de la glata dorso kiam gxi kuntirigxis por salti.

Jam la vosto ne svingigxis -- senmova kaj rekta gxi kusxis malantaux sxi.

Momenteton sxi pauxzis tiel, kvazaux sxtonigxinta, kaj tiam, kun terura sxriko, sxi eksaltis.

Sagxa cxasanto estis Sabor, la leonino. Por iu malpli sagxa, la sovagxa alarmo de sxia feroca krio, dum sxi saltis, sxajne estus malsagxajxo, cxar cxu sxi ne povus pli certe atingi siajn viktimojn se nur sxi silente saltus sen tiu lauxta sxriko?

Sed Sabor bone konis la mirindan rapidecon de la gxangalanoj kaj iliajn preskaux nekredeblajn auxdkapablojn. Por ili, la subita skrabo de unu gresero sur alia provizis averton same efikan kiel sxia plej lauxta krio, kaj Sabor sciis, ke sxi ne povos tiel forte salti sen iometa bruo.

Sxia sovagxa krio ne estis averto. Sxi vocxis gxin por rigidigi la kompatindajn viktimojn en hororparalizo dum tio eta frakcio de momentato, kiu suficxos por ebligi al sxiaj fortaj ungoj sinki en ilian molan karnon kaj teni ilin sen espero por eskapo.

Rilate la simieton, Sabor bone rezonis. La etulo kauxris tremante nur momenteton, sed tiu momenteto suficxis por detrui lin.

Tamen, ne Tarzan, la homido. Lia vivo inter la gxangalaj dangxeroj lernigis lin reagi al surprizegoj kun memfido, kaj lia pli granda inteligenteco rezultigis rapideon de mensa agado multe pli ol kapablis la simioj.

Tial la sxriko de Sabor, la leonino, galvane vekis la cerbon kaj muskolojn de eta Tarzan al tuja agado.

Antaux li kusxis la profunda akvo de la lageto; kaj malantaux li, certa morto: kruela morto sub sxiraj ungoj kaj macxaj dentegoj.

Tarzan cxiam malamis la akvon, krom se temis pri rimedo por sensoifigi sin. Li malamis gxin cxar li ligis gxin kun la malvarmeco kaj malkomforto de la torentaj pluvoj, kaj li timis gxin pro la tondroj kaj fulmoj kaj vento, kiuj akompanis tiujn.

Lia sovagxa patrino instruis al li eviti la profundan akvon de la lageto; cetere, cxu li ne mem vidis etan Nita sinki sub gxia kvieta suprajxo antaux nur kelkaj semajnoj, neniam revenonta al la tribo?

Sed el tiuj du malbonoj, lia rapida menso elektis la malpli grandan antaux ol la unua noto de la sxriko de Sabor tute frakasis la kvietecon de la gxangalo; kaj antaux ol tiu granda besto faris la duonon el sia salto, Tarzan sentis la malvarman akvon ekkovri al li la kapon.

Li ne scipovis nagxi, kaj la akvo tre profundis; li tamen perdis neniun ereton de tiu memfido kaj kapablivo, kiuj insignis lia homa supereco.

Li rapide ekmovis la manojn kaj piedojn, provante rampi supren, kaj, eble pli pro hazardo ol intenco, li trovis tiun geston, kiun uzas nagxanta hundo, pro kio li post nuraj sekundoj metis la nazon super la akvo, kaj li ekkonsciis, ke li povas teni gxin tie, dauxrigante tiujn gestojn, kaj ke li ankaux povas progresi tra la akvo.

Lin ege surprizis kaj placxis tiu nova kapablo-akiro, kiu estis tiel subite trudita al li, sed mankis al li tempo por pripensi gxin.

Li nun nagxis paralele kun la bordo, kaj tie li vidis la kruelan beston, kiu volis kapti lin, kauxranta sur la senmova kadavro de lia ludkunuleto.

La leonino zorge rigardis Tarzanon, evidente anticipe al lia reveno al la bordo, sed la knabo tute ne intencis tion fari.

Li anstatauxe lauxtvocxis la dangxeraverton de la tribo, aldonante al gxi la averton, kiu ebligos al eventualaj savontoj ne alkuri la ungojn de Sabor.

Preskaux tuj alvenis defora respondo, kaj baldaux kvardek aux kvindek simiegoj rapide kaj majeste svingigxis tra la arbaro al la scenejo de la tragedio.

Antaux ili estis Kala, cxar tiu rekonis la tonojn de la plejamata, kaj kun sxi estis la patrino de la simieto, kiu kusxis mortinta sub kruela Sabor.

Kvankam sxi estis pli potenca kaj pli bone ekipita por batalado ol la simioj, la leonino tute ne deziris fronti tiujn koleregajn plenkreskulojn, kaj grauxlante malame, sxi rapide forsaltis en la arbustaron kaj malaperis.

Tarzan nun nagxis al la bordo kaj rapide suriris la teron. Lian etan animon plenigis je danka surprizigxemo la sento de fresxeco kaj gxojo, kiun la malvarma akvo donis al li, kaj cxiam poste li kaptis cxiun oportunon por cxiutage plongxi en lagon aux rivereton aux maron, kiam tio eblis.

Kala dum longa tempo ne povis alkutimigxi, vidante tion; cxar kvankam sxia popolo scipovas nagxi, kiam tio estis trudita al ili, ne placxis al ili eniri akvon, kaj ili neniam volonte faris tion.

La aventuro de la leonino nutris la plezurajn memorojn de Tarzan, cxar tiaj aferoj rompis la monotonecon de la cxiutaga vivo -- kiu cetere estis nur enuiga ripetado de mangxosercxado, mangxado, kaj dormado.

La tribo, kiun li anis, vagadis tra regiono, kiu etendigxis proksimume kvardek kilometrojn laux la marbordo kaj okdek kilometrojn al la interno. Tiun ili dauxre travagis, foje restante monatojn en unu loko; sed, cxar ili rapide tramovigxis tra la arboj, ili ofte transiris la terenon dum nur malmultaj tagoj.

Multo dependis de la mangxoprovizo, klimata situacio, kaj multeco de bestoj el la pli dangxeraj specoj; kvankam Kercxak ofte instigis ilin al longaj marsxadoj nur pro tio, ke li tedigxis pri restado en unusola loko.

Ili nokte ekdormis tie, kie ilin trafis mallumo, kusxante sur la tero, kaj foje kovrante al si la kapojn, malpli ofte la korpojn, per la grandaj folioj de la elefantorelo. Du aux tri povis kusxi kuntenantaj unu la aliajn, se la nokto malvarmis, kaj gxuste tiel Tarzan dormis en la brakoj de Kala dum multaj jaroj.

Estas nepridubeble, ke tiu granda, feroca brutulo amis tiun idon de alia speco, kaj ankaux li donis al la granda, hara besto la tutan amon, kiun li estus direktinta al sia bela juna patrino, se sxi estus vivinta.

Vere, ke kiam li estis malobeema, sxi batis lin, sed sxi neniam kruelis al li, kaj pli ofte karesis ol punis lin.

Tublat, sxia edzo, cxiam malamis Tarzanon, kaj kelkajn fojon preskaux metis punkton al ties junagxa kariero.

Siavice, Tarzan neniam maltrafis okazon por montri, ke li tutkore reciprokas la sentojn de la krompatro, kaj kiam li povis sekure gxeni tiun aux moki tiun aux jxeti al tiu ofendojn el la sekureco de la patrinaj brakoj, aux el la mallargxaj brancxetoj de la pli altaj arboj, tion li faris.

Lia superaj inteligenteco kaj ruzemo permesis, ke li inventu mil diablajn trompojn por aldoni al la sxargxoj sur la vivo de Tublat.

En la frua junagxo li lernis krei sxnurojn, tordante kaj kunligante longajn greserojn, kaj per tiuj li ofte falpusxigis Tublaton aux provis pendigi tiun de iu superpendanta brancxo.

Per konstanta ludado kaj eksperimentado je tiuj, li lernis fari krudajn nodojn, kaj krei glitmasxojn; kaj per tiuj li kaj la junaj simioj amuzis sin. Kion faris Tarzan, tion ankaux ili provis fari, sed li sola kreis kaj kompetentigxis.

Unu tagon, dum li tiel ludadis, Tarzan jxetis sian sxnuron kontraux fugxanta kunludanto, retenante en la mano la alian parton. La masxo hazarde falis rekte cxirkaux la kolo de la kuranta simio, subite kaj surprize haltigante tiun.

Ha, jen nova ludo, bela ludo, pensis Tarzan, kaj li tuj provis refari la agon. Kaj tiel, per pena kaj dauxra ekzercado, li lernis la lazarton.

Nun la vivo de Tublat ja farigxis viva kosxmaro. Dormante, marsxante, tagnokte, li neniam sciis, kiam tiu silenta masxo falos cxirkaux la kolon kaj preskaux gxismorte strangoli lin.

Kala punis, Tublat jxuris vengxon, kaj maljuna Kercxak rimarkis kaj avertis kaj minacis; sed senrezulte.

Tarzan defiis cxiujn, kaj la maldika, forta masxo dauxre falis cxirkaux la kolon de Tublat, kiam ajn li malplej atendis tion.

La aliaj simioj senlime amuzigxis pro la malkontenteco de Tublat, cxar Rompita Nazo estis malafabla plenagxulo, kiun cetere neniu sxatis.

En la lerta menso de Tarzan rivoluadis multaj pensoj, kaj tiujn pelis lia didonita kapablo rezoni.

Se li povas kapti siajn samtribajn simiojn per tiu sia longa brako el multaj greseroj, kial ne Sabor, la leoninon?

Jen gxermo de ideo, kiu tamen estis destinita sxvebi en sia konscia kaj subkonscia menso gxis rezultos elstara sukceso.

Set tio okazos nur post jaroj.


Al cxapitro 6



Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>